Al la enhavo

Vortfina Senvoĉigo

de nornen, 2020-aŭgusto-18

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-27 15:22:26

StefKo:Do oni povas diri ke formiĝas lingvofamilio de la hispana?
Mi ne dirus tion. Ĝi estas ununura lingvo kun siaj variantoj. Ĉiuj variantoj estas interkompreneblaj inter si kaj tial mi opinias, ke ĝi estas unu lingvo kaj ne lingvofamilio.

La plej granda malsameco estas inter la eŭropa kaj la amerika hispana. Kvankam ĉiam interkomprenebla, ĝi ja kaŭzas malfacilecon. Ekz kiam mi spektis la hispanujajn seriojn "La Casa De Papel" kaj "El Ministerio Del Tiempo" sur Netflix, mi ŝaltis subtitolojn dum la unua ĉapitro por povi kompreni. Ankaŭ poste estis kelke da momentoj, kiam mi bezonis subtitolojn.
Nehispanlingvaj filmoj kaj serioj estas ĝenerale hispanigitaj dufoje: unu fojon por eŭropo kaj alian fojo por ameriko.

StefKo:Ĉu kontraŭe - ekzistas iaj provoj por unuecigi tiujn hispanajn lingvojn en apartaj hispanlingvaj landoj?
Miascie tiaj provoj ne estas. Per unuecigo ĉiu lando aŭ regiono perdus sian propran lokan varianton, koloron. La lingvo estas unu el la kolonoj, sur kiuj ni konstruas nian kulturan identon. Forte unuecigi la variantojn estus detrui tiun kolonon. Cetere la skriba, literatura varianto estas preskaŭ la sama en ĉiuj landoj.

- - - -
Mi supozas, ke ankaŭ en Pollando uloj el Kraków, Gdańsk, Białistok kaj Szczecin parolas sian propran varianton de la pola, kaj ke tiuj dialektoj ja difinas ian senton pri origino kaj alparteno. Ĉu en Pollando oni ne povas aŭde distingi, se parolanto estas Krakówano aŭ Gdańskano?

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-28 19:52:07

nornen:
(...)
- - - -
Mi supozas, ke ankaŭ en Pollando uloj el Kraków, Gdańsk, Białistok kaj Szczecin parolas sian propran varianton de la pola, kaj ke tiuj dialektoj ja difinas ian senton pri origino kaj alparteno. Ĉu en Pollando oni ne povas aŭde distingi, se parolanto estas Krakówano aŭ Gdańskano?
Poloj uzas la polan lingvon, nomitan la tutpola lingvo. (Ĝi ne devenas el iu pola dialekto, ĝi ankaŭ ne devenas el la pola ĉefurbo, Varsovio.) La poloj lernas ĝin en lernejoj kaj plejparte uzas ĝin hejme. Nur montaranoj kaj loĝantoj de Silezio grandparte uzas sian dialekton ĉiutage. La pola lingvo ekzistas en du versioj: tn. literatura (uzata en lernejoj, oficejoj, amaskomunikiloj kaj de iuj kleraj homoj) kaj la ĉiutaga versio (simpligita, ne ĉiam laŭ gramatikaj reguloj). Ĉi tio signifas, ke ĉiuj poloj, sendepende de la regiono, perfekte komprenas unu la alian. Ekzistas ankaŭ pluraj dialektoj kaj kelkdek lingvaĵoj uzataj de homoj maljunaj kaj needukitaj. Ili malrapide pereas (krom la du supre menciitaj kaj la kaŝuba lingvo, kiu iam estis konsiderata dialekto kaj hodiaŭ estas aparta lingvo.

Tiel aspektas uzado de la pola lingvo (simplige).

Reen al la supro