目次へ

Akcento en kantoj

guyjohnston,2008年9月2日の

メッセージ: 11

言語: Esperanto

guyjohnston (プロフィールを表示) 2008年9月2日 17:51:46

Saluton, kiam oni verkas kanton en Esperanto, ĉu oni rajtas ŝanĝi la akcentojn de vortoj, aŭ ĉu oni devas ĉiam akcenti la antaŭlastan silabon kiel parolante?

eb.eric (プロフィールを表示) 2008年9月2日 18:02:52

guyjohnston:Saluton, kiam oni verkas kanton en Esperanton, ĉu oni rajtas ŝanĝi la akcentojn de vortoj, aŭ ĉu oni devas ĉiam akcenti la antaŭlastan silabon kiel parolante?
Ankaŭ mi spertis saman problemon verkante esperantajn kantojn... pli ofte kiam mi provas traduki anglalingvajn kantojn en esperanton.

Nun mi aŭskultas Persone legante la kantotekstojn samtempe, kaj ŝajnas ke foje la kantisto akcentas neantaŭlastajn silabojn. Do verŝajne ne estas necese.

rubulo (プロフィールを表示) 2008年9月3日 7:46:43

Saluton,

Normale jes. (mi redaktas mian mesaĝon ĉar oni povis miskomprenis : normale jes oni devas respekti akcentan leĝon).

Tio helpas ne nur al beleco de la lingvo sed ankaŭ al ties kompreno de aŭskultantoj.

Sed foje mi aŭdis kantistojn kiuj foje ne sekvis tiun regulon (aŭ eĉ tute ne sed tio igas la kanton malbela kaĉo). Tamen mi dubas, ke Persone tre uzis tion.

Tio estas teda ankaŭ kiam oni volas traduki franclingvajn kantojn al esperanto ĉar en la franca la akcento troviĝas sur la lasta silabo.

vmel (プロフィールを表示) 2008年9月4日 8:59:42

Oni devas uzi en kantoj (ankaŭ tradukitaj) korektan Esperanton. Do akcento sur la antaŭlasta silabo, en substantivoj (ne en pluralo k ne en akuzativo!) oni povas forigi la finaĵon "-o" k anstataŭe meti apostrofon, tiel rezultos akcentita lasta silabo.
Se iu ne kapablas korekte traduki kanton al E-o, obeante ĉiujn gramatikregulojn - tio signifas nur, ke li malbone scias E-on k/aŭ malkapablas en poezio.
Por bona poeto, libere reganta E-on, ne ekzistas nevenkeblaj problemoj...

Viktoro44 (プロフィールを表示) 2008年9月4日 9:41:42

vmel pravas.

Esperanto estas lingvo sufiĉe fleksebla por solvi tiun defion.

Oni devas iomete cerbumi sed, laŭ mia opinio, kaj neniu kaj neniam rajtas konscie malboni la lingvon.

(Mi, kiel komencanto, vere malbonas Eon, sed estas nekonscie afero. malgajo.gif )

Viktoro44 (プロフィールを表示) 2008年9月4日 10:12:49

(nekonsciA afero)

Stephan S (プロフィールを表示) 2009年5月24日 18:47:39

Sed kial vi ŝanĝu akcentojn??

russ (プロフィールを表示) 2009年5月25日 9:52:30

Stephan S:Sed kial vi ŝanĝu akcentojn??
Por kongrui al la kanta ritmo, kompreneble. Respekti la kantan ritmon ja gravas kaj bonas, sed oni konformu al la originala ritmo ne per tia pigra metodo kiel misdiri vortojn!

En naciaj lingvoj, misakcentado en kantoj ofte malbone impresas, kaj same en Esperanto. Ekzemple, se la fama anglalingva kanto "Hotel California" estus misverkita tiel, ke por kongrui al la ritmo oni devus kanti "ho-TEL ka-LI-for-NJA" antataŭ ĝustakcente "HO-tel KA-li-FOR-nja" (kiel ĝi efektive kaj taŭge sonas en la reala versio de la kanto), oni ne ĝuus tiun kanton tiom multe. Ĝi sonus fuŝa, kaj la aŭtoro devus revortumi, por ke la lingvo sonu pli natura kaj bona.

Pli bonas kaj plaĉas (kaj pli bone montras talenton) konservi ĝustajn vortakcentojn (do paroli bone) anstataŭ fari malĝustan akcentadon por konservi la ritmon.

Tia misakcentado ofte estas signo de nezorgo (ekzemple, aŭtomata senpensa misdirado pro simila nacilingva vorto kun akcento sur alia silabo), aŭ signo de tro laŭvorta rekta tradukado sen provo revortumi pli Esperante.

Ĝustaj akcentoj ŝajnas precipe gravaj en lingvo kiel Esperanto, kiun multaj lernantoj ne bone regas - do kantoj prefere ne montru/instruu malbonan akcentadon de vortoj.

Rogir (プロフィールを表示) 2009年5月25日 18:00:39

Kaj ne forgesu ke permesiĝas forlasi la lastan (neakcentatan) silabon de vortoj en poezio kaj kantoj se necesas. Vidu nur la fama versaĵo de Zamenhof:

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
ho, mia kor'!

Stephan S (プロフィールを表示) 2009年5月25日 21:59:00

Russ, mi konsentas al vi. Pri "Hotel Kalifornia" - mi pensas, ke misakcentado tute ne bezonas, kaj la frazo "Bonvenon al l' hotel' Kalifornio" certe havas alian ritmon, sed tio ne malhelpas: oni facile povos diri du silabojn "bonvo-" anstataŭ unu "wel-", la muziko permesas. Poste akcentoj kongruas preskaŭ ĝis fino.
Kaj en fino unu silabo "nio" anstataŭ "fornia" estas permesata laŭ mia opinio - ĉar Esperanto ne havas daktilajn rimojn (ekz. rusa: "kOstoĉka - trOstoĉka), nur "viran" rimon (la akcento estas sur lasta silabo, "for - kor'") kaj "virinan" (sur antaŭlasta, "sento - vento").

先頭にもどる