Al la enhavo

Alia miskomprenado de esperanto

de petrenkin, 2021-februaro-12

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

petrenkin (Montri la profilon) 2021-februaro-12 20:57:16

Mia koramikino ĵus komencis kursumi en Teĥnika Lernejo, kaj hieraŭ ŝi relatis al mi kurioza citaĵo pri esperanto.
Ŝia instruistino parolis pri mi-ne-scias-pri-kia-feko kaj ŝi komentis al la lernantoj pri artfarita lingvo KE ESTIS FARITA JE LABORATORIO. Mia koramikino, kurioze, demandis ŝin se la parolata lingvo estus esperanto, kaj ŝi diris ke JES.
El ĉiuj miskomprenadoj pri la lingvo, diri ke esperanto estas artfarita lingvo kreita laboratorie estas la mia plej ŝatata XD

Kiaj miskomprenadoj pri esperanto vi jam aŭskultis?

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-12 21:20:41

Antaŭ ol publiki Unuan Libron de Esperanto, Zamenhof certe testis la lingvon kun amikoj. Oni povas pli-malpli nomi tion 'laboratorio'.
Sed tiam la lingvo estis sur nivelo de lingvoprojekto.
Nun Esperanto estas viva lingvo (kvankam multaj lingvistoj ne volas agnoski ĉi tion, ja lingvo estas dialekto kun armeo kaj floto), ne artefarita, sed artefaritdevena kreola.
Ordinaraj kreolaj lingvoj komencas de pidĝino, kiu ankoraŭ ne havas gramatikon, sed Esperanto dekomence havis gramatikon.

Reen al la supro