目次へ

La diferenco inter alzar kaj alzarse en la hispana

Nala_Cat15,2021年3月7日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

Nala_Cat15 (プロフィールを表示) 2021年3月7日 6:02:41

Kio estas la diferenco inter alzar kaj alzarse en la hispana? Eĉ post ŝajne bilionoj da tagoj da studado , mi ankoraŭ havas problemojn pro ĉi tiu stulta pronomo "se"... Ĉi tio tute frenezigas min. Ĝi estas la nura grakamtika koncepto kiu ankoraŭ ne havas sencon

nornen (プロフィールを表示) 2021年3月7日 7:07:55

alzar = levi
alzarse = leviği

El aire alzó la manta.
La manta se alzó por el aire.

Ekzakte la samo kiel kun llamar kaj llamarse, sentar kaj sentarse, levantar kaj levantarse, acostar kaj acostarse, ktp.

Nala_Cat15 (プロフィールを表示) 2021年3月8日 20:15:21

Okej dankon

Pavlvs (プロフィールを表示) 2021年4月4日 21:10:20

Saluton!
Do, "Alzar" postulas rektan objekton kaj estas sinonimo de "levantar" (levi, en Esperanto).
Ekzemple:
Hispane: Ella alza la mano.
Esperante: Ŝi levas la manon.

"Alzarse" temas pri refleksiva verbo.
Ekzemple:
Hispane: ¡Álzate!
Esperante: Leviĝu!

先頭にもどる