Al la enhavo

La malesperanto

de Frankouche, 2008-septembro-22

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-22 16:27:27

Mi tuj demandas al mi (sen trinki vinon) : se la esperanto estas kiel ĝi estas, kio estus la malesperanto senkulpa.gif
Haaa, tio sonas kiel la nomo de iu demono...
Sed kio estus? Unika lingvo, morta lingvo, altrudanta lingvo... okulumo.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-22 16:32:04

Mi havas ekzemplon de malesperanto:

Malmi malestas malen malmia malhejmo, malskribante malĉi maltiun maltekston malper malmia malkomputilo.

Malĉu malvi malkomprenas malmin?

rido.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-22 16:35:34

Malesperanto devus esti lingvo kiu damaĝas la mondan pacon. Kiu? Ĉu eble la lingvo de la mono?

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-22 16:43:14

Hispanio:Malmi malestas malen malmia malhejmo, malskribante malĉi maltiun maltekston malper malmia malkomputilo. rido.gif
Haha rido.gif bona ekzemplo !!

Ci ĵus demonstras la disdonecon de la esperanto rideto.gif

Ankoraŭ nova eco de la Eon !!

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-22 16:53:41

horsto:Malesperanto devus esti lingvo kiu damaĝas la mondan pacon. Kiu? Ĉu eble la lingvo de la mono?
Tio veras. Sed mi ne pensas ke la mono estus lingvo sed, malfeliĉe, monolingvo por sin mem.

jeanne (Montri la profilon) 2008-septembro-22 16:54:51

horsto:Malesperanto devus esti lingvo kiu damaĝas la mondan pacon. Kiu? Ĉu eble la lingvo de la mono?
irgendwie sind wir weit entfernt vom menschlichen frieden, doch in esperanto der sprache sehe ich eine hoffnung den die sprache steht für weltweites verständnis, reisen, ich glaube alle anderen sprachen sind la linvo de la mono

senkulpa.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-22 16:59:55

jeanne:irgendwie sind wir weit entfernt vom menschlichen frieden, doch in esperanto der sprache sehe ich eine hoffnung den die sprache steht für weltweites verständnis, reisen, ich glaube alle anderen sprachen sind la linvo de la mono
Haaaaa!!!! Kio estas? Estus la malesperanto??? rideto.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-22 17:17:55

por mi estas simpla, malesperanto estas ĉiu kiu ne estas esperanto. Do, ĉia krokodilaĵoj.

ridulo.gif,

Rogir (Montri la profilon) 2008-septembro-22 17:24:21

Malesperanto estas kiam ĉiuj parolas malsamajn lingvojn, penegas lerni alian, kaj sekve forgesas la unuan, konsekvence ke ankoraŭ neniuj interkomprenas kaj ekmilitas.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-22 18:15:25

Malesperanto estas Karl Marks kiu diras en bildstrio 'Laboristoj de la mondo, pardonu min.' Estis la epoko de glasnost en la Sovetunio, do, la artisto ne malliberiĝis.

Reen al la supro