Al la enhavo

Da akvo, amikoj!

de StefKo, 2021-majo-03

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2021-julio-09 08:33:35

amigueo:@Metsis

Pri: havi/esti longon/longa 3 metrojn.

Strange en Esperanto du akuzativoj sinsekvaj,
Ha, mi misskribis.
 
  • havi longon de tri metroj
  • esti tri metrojn longa

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-09 13:04:15

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-09 19:19:25

Metsis:
amigueo:@Metsis

Pri: havi/esti longon/longa 3 metrojn.

Strange en Esperanto du akuzativoj sinsekvaj,
Ha, mi misskribis.
 
  • havi longon de tri metroj
  • esti tri metrojn longa
Kaj "esti trimetra"?

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-10 13:17:54

@StefKo
"esti trimetra" da longo =
= "havi 3 metrojn" da longo

tiu du-op-eco havi/ esti !

esti kelketagxa da alto = esti alta kelk etagxojn =
esti alta daux/om kelk etagxoj =

= havi kelk etagxojn da alto =
havi alton daux kelk etagxoj

"esti etagxojm alta" = "havi etagxojman alton"

Pro tio mi aventuris:
Havi kelketagxojn alton = Esti alton kellketagxa = Esti kelketagxojn alta

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-10 14:18:17

amigueo:@StefKo
"esti trimetra" da longo =
= "havi 3 metrojn" da longo

tiu du-op-eco havi/ esti !

kelketagxa da alto = alta kelk etagxojn =
alta daux/om kelk etagxoj

"esti etagxojm alta" = "havi etagxojman alton"
Mi pensis pri diraĵo: "esti trimetra DE longo" aŭ pli mallonge: "esti trimetra". Oni ja scias ke metro/kilometro estas unueco de longo, ekz. Mi trairis dekkilometran vojon.

Metsis (Montri la profilon) 2021-julio-10 21:48:55

Jes, ankaŭ "esti trimetra". Ekz.
 
  • La tablo estas trimetra.
  • La trimetra tablo estas el betulo.

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-11 03:21:08

La tablo havas trimetran longon, metran larĝon kaj 70-centimetran alton.

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-11 06:53:30

La tablo estas trimetrolonga, metrolarĝa kaj 70-centimetralta.

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-11 10:24:08

@Metsis, sergejm, StefKo

Estas mirinda varieco esprimi "kvanton da kvalito da substanco",
ecx sen inventi vortetojn.

Dauxrigo:

altec-tri-metra tablo
tri-metr-alta tablo

Metsis (Montri la profilon) 2021-julio-13 11:38:50

sergejm:La tablo havas trimetran longon, metran larĝon kaj 70-centimetran alton.
Strangan formon via tablo havas ridulo.gif Mi diras

• La tablo havas trimetran larĝon, metran profundon kaj 70-centimetran alton.

Reen al la supro