Al la enhavo

Diferenco inter "do" kaj "tial"

de vilhelmobandito, 2021-majo-17

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

vilhelmobandito (Montri la profilon) 2021-majo-17 21:56:11

Saluton karan geesperantiston! Mi ĝenas vin per demando.

Kiel vi povas legi en la titolo de ĉi tiu temo, la demando estas simpla:

Estas "do" kaj "tial" sinonimoj aǔ ili havas iun diferencon?
En la Esperanto-hispana vortaro mi trovis samajn aŭ similajn traduktojn.

Multan dankon!

nornen (Montri la profilon) 2021-majo-18 00:32:55

Bonan vesperon, Vilhelmo.

Vi tute pravas, ke tiuj ĉi du vortoj estas similaj, sed ja estas malsameceto: "tial" signifas efekton de kaŭzo, dum "do" signifas logikan sekvon. Do "tial" signifas pli malpli "folglich" kaj "pro lo tanto, por consecuencia", sed "tial" signifas "deshalb, darum" kaj "por eso".

Mi manĝas multe kaj tial mi estas dika. (kaŭzo-efekto)

Ĉiuj homoj estas bestoj. Sokrates estas homo. Do Sokrates estas besto. (logika sekvo)

Aldone, "do" ankaŭ signifas "halt, pues".

Venu do! = Komm halt her! = Venite, pues.

sergejm (Montri la profilon) 2021-majo-18 00:40:46

DO:
1. Konkludo
Cogito, ergo sum = Mi pensas, do mi ekzistas.
2a. Demando
Kial do ne?
Kion do vi deziras?
2b. Ordono
Iru do!
TIAL: estas respondo al KIAL?

muzikanta hipopotamo (Montri la profilon) 2021-majo-18 16:48:38

Saluton Vilhelmo,
estas diferenco inter la vortoj "do" (also) kaj "tial" (darum).

Rigardu eble la paĝojn en la PMEG:
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vor...
kaj
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vor...

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-majo-18 21:54:54

Kuiristino faligis la vason. Tial ĝi frakasiĝis.

La vaso surplanke kuŝas frakasita. Do iu faligis ĝin.

vilhelmobandito (Montri la profilon) 2021-majo-23 15:43:26

nornen:Bonan vesperon, Vilhelmo.

Vi tute pravas, ke tiuj ĉi du vortoj estas similaj, sed ja estas malsameceto: "tial" signifas efekton de kaŭzo, dum "do" signifas logikan sekvon. Do "tial" signifas pli malpli "folglich" kaj "pro lo tanto, por consecuencia", sed "tial" signifas "deshalb, darum" kaj "por eso".

Mi manĝas multe kaj tial mi estas dika. (kaŭzo-efekto)

Ĉiuj homoj estas bestoj. Sokrates estas homo. Do Sokrates estas besto. (logika sekvo)

Aldone, "do" ankaŭ signifas "halt, pues".

Venu do! = Komm halt her! = Venite, pues.
Multan dankon por vian respondon! Mi jam comprenas ĝin. Mi denkas ke en la hispana (mia gepatra lingvo) oni ne havas du vortojn por nomiĝi ĉi tiujn du malsamajn sed similajn konceptojn. Mi ne tute certas, tamen.
La ekzemplo de Sokrates estas tre bona por kompreni ĝin, ĉar tie estas tre klara ke unu afero logika rilatas kun la alia afero, sed neniu estas kaûzo aŭ efekto el alia.

vilhelmobandito (Montri la profilon) 2021-majo-23 15:49:27

sergejm:DO:
1. Konkludo
Cogito, ergo sum = Mi pensas, do mi ekzistas.
2a. Demando
Kial do ne?
Kion do vi deziras?
2b. Ordono
Iru do!
TIAL: estas respondo al KIAL?
Dankon pri la ekzamploj! Multaj parlomanieroj ne povas tradukti. Oni havas kompreni aŭ uzi ĝin en Esperanto.

vilhelmobandito (Montri la profilon) 2021-majo-23 16:08:26

Altebrilas:Kuiristino faligis la vason. Tial ĝi frakasiĝis.

La vaso surplanke kuŝas frakasita. Do iu faligis ĝin.
Ho! Tiu estas alia interesa maniero por kompreni ĝin.
do = "tiel oni povas dedukti, ke..."

vilhelmobandito (Montri la profilon) 2021-majo-23 16:10:35

muzikanta hipopotamo:Saluton Vilhelmo,
estas diferenco inter la vortoj "do" (also) kaj "tial" (darum).

Rigardu eble la paĝojn en la PMEG:
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vor...
kaj
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vor...
Dankon por la retligiloj!

Reen al la supro