メッセージ: 11
言語: Esperanto
danielcg (プロフィールを表示) 2008年11月23日 17:41:07
RiotNrrd:La angla ne havas tonojn. Tamen, anglaparolantoj ankoraŭ uzas tonojn, sed tiuj tonoj ne ŝanĝas la signifojn de la vortoj - anstataŭe, ili indikas aliajn aĵojn (ekzemple, ĉu frazo estas demando).
sinjoro (プロフィールを表示) 2008年12月5日 20:51:31
Polako:eble pli facilos diri en kiuj lingvoj estas tonoj anstataŭ listigi ĉi tie 5000 mesaĝojn, ĉu ne?La angla ne havas tonojn. Tamen, anglaparolantoj ankoraŭ uzas tonojn, sed tiuj tonoj ne ŝanĝas la signifojn de la vortoj - anstataŭe, ili indikas aliajn aĵojn (ekzemple, ĉu frazo estas demando).ankaŭ pri la portugala

ceigered (プロフィールを表示) 2008年12月11日 11:04:02
Stephan S:Ĉu iu Eŭropa lingvo havas tonojn? Mi pensas, ke neniu...Norvegaj, Svedaj, Litovaj, Serbaj, Kroataj, Bosnaj kaj Slovenaj dialektoj povas havi peĉojn akcentojn, kaj Limburga (http://eo.wikipedia.org/wiki/Limburga_lingvo) havas klara tonojn, ekz.:
[stæɪ˦˨˧n] stei~n "ŝtono"
[stæɪ˦˨n] stei\n "ŝtonoj"
(el http://en.wikipedia.org/wiki/Limburgish#Tone).
diogotux
- メッセージ: 295
diogotux (プロフィールを表示) 2008年12月14日 19:42:23
Polako:ankaŭ pri la portugalaNe konsentite.
Kompreneble ne ĉiuj lingvoj havas tonojn same kiel ĉina lingvo havas, sed por la portugala, MI diras, ĝi HAVAS tonojn.
Se mia denaska lingvo ne havas tonojn, do mi demandas al iu informi "tio estas problemo" en portugala:
"Isto é um problema."
Kaj, demandi "ĉu tio estas problemo?"
"Isto é um problema?"
Kiel vi vidas, la literoj estas samaj, escepte de la finpunkto (.) anstataŭita de demandpunkto en la dua frazo (?). Kaj tiel sama estas la elparolo. Kio malsamigas la du frazojn estas tio, la TONO.
Do mi certigas, portugala lingvo havas tonojn. Ne unu, ne du, eble multaj. Kaj ĉiam la tono per kiu vi diras diraĵojn ŝanĝas (multe aŭ ne multe) la signifon.
Same mi dirus pri la franca, sed tiu taskon (paroli pri tio), mi lasos por francparolantoj, ĉar mi lernas ĝin sed ne ĝin bone regas.
Brakumon!