Al la enhavo

Finnlando

de Iĉo, 2009-februaro-01

Mesaĝoj: 122

Lingvo: Esperanto

Iĉo (Montri la profilon) 2009-februaro-01 07:31:36

Do, foje okazas ke en radikvorto du samaj konsonantoj aperas unu apud la alia. Ne estas ofte, sed okazas en la radiko "finn-"

La vortoj finno, finnoj, finnan ne ĝenas min, ĉar kiam oni parolas tiujn vortojn, la du n-sonoj apartenas al apartaj silaboj, do iĝas prononcita kiel fin-no ktp.

Sed ŝajnas tre strange al mi ke la plej normale renkontata vorto por la lando de la gefinnoj nomiĝas esperante "Finnlando". Ne kongruas al la cetero de la esperanta fonologio, kaj mi kredas ke multaj verŝajne parolas ĝin kiel "finlando", kiu kaj eraras kaj eble estas komprenata kiel ŝerco pri la izoliteco de la lando.

Kiam radiko finiĝas per du aŭ pli da konsonantoj, aparte kiam ili ne validas kiel silabfinaĵo kaj la prononco do malfaciliĝas, tiam enmetiĝas vokalo post ili kiam kunmetita vortero komencanta per konsonanto aperas tuj poste. Se la radiko estus "fimn-", oni certe ne dirus "Fimnlando" sed "Fimnolando" aŭ "Fimnio", "Fimnujo" ktp, do kial oni ne diras "Finnolando", aŭ pli bele "Finnujo", "Finnio"?

Kaj alia alternativo estas uzi jam iom konatan radikon "suom-", kio havas la avantaĝon ke ĝi estas tre simila al la memnomo de tiu popolo (la lando kaj la lingvo ambaŭ nomiĝas "Suomi", kaj unu finno nomiĝas "suomalainen"). Estas ebla malavantaĝo ke ĝi estas for de la internacia vorto, sed la manko de duobligita konsonanto avantaĝas por krei kunmetaĵojn. Finnlando do iĝus "Suomio" aŭ "Suomujo" ... aŭ eble "Suomlando".

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-01 12:20:50

Parolante pri Finnlando, mi ankaŭ miras kial oni diru Germanujo (Deutschland), sed Svislando kaj Pollando. Laŭ mi ne sencas, kaj estas pli bone diri Svisujo, Polujo ktp. Aŭ eble uzi lando por ĉiuj, sed ne ambaŭ mallogike.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-01 12:52:02

Ankaŭ La Federacio Esperanto de Barato postulas, ke oni devas nomi Hindion per la vorto "Barato".

lango.gif Verdire in Rusio ni nomas nian landon "Rosio" (Precize - Rossíja). La nomo "Rusujo" ne estas bona ĉar ne nur rusoj loĝas tie. (Rusoj estas nomo de certa nacio, sed ne rusianoj).

Mi estas pro tio, ke esperante nomi landojn kiel landanoj mem nomas sian landon. Dojĉlando, Suomio, k.t.p.

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-02 17:43:46

rosto:Mi estas pro tio, ke esperante nomi landojn kiel landanoj mem nomas sian landon. Dojĉlando, Suomio, k.t.p.
Bona ideo, Aŭstralio povas esti 'Ozio' lango.gif
(aŭ la Volodololo - Vera lando de la liberuloj lango.gif Ĝi estas nur ŝerco!)

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-04 09:55:49

rosto:Ankaŭ La Federacio Esperanto de Barato postulas, ke oni devas nomi Hindion per la vorto "Barato".

lango.gif Verdire in Rusio ni nomas nian landon "Rosio" (Precize - Rossíja). La nomo "Rusujo" ne estas bona ĉar ne nur rusoj loĝas tie. (Rusoj estas nomo de certa nacio, sed ne rusianoj).

Mi estas pro tio, ke esperante nomi landojn kiel landanoj mem nomas sian landon. Dojĉlando, Suomio, k.t.p.
Sed landon ja fondis rusoj, kaj nun plejparto estas rusoj. Kial oni ne diru Rusujo respekte al laboro de rusa nacio? rideto.gif

Eble malestas lando en kiu loĝas nur uloj de titola gento.

En LAtvio loĝas 28% de rusoj kaj 59.2% de Latvoj, neniu dubas ke Lativio estas lando de latvoj! En Rusujo loĝas 80% de rusoj okulumo.gif

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-05 04:48:23

Nu, tio ĉio pri nomoj de landoj estas nur bondeziroj, ĉiuj daŭros nomi ilin kiel estas kutime. Eble tio ne estas malbone. Tamen, baratanoj igis oficiajn eldonojn nomi ilian landon "Barato", kvankam "Hindio" estas pli kutime. Se oni tre volas, oni atingas.

jawq81 (Montri la profilon) 2009-februaro-08 15:28:35

Miaopinie, estus la elekto de la finna popolo. Kiu vorto plej plaĉas al ili?

'Finnlando' aŭ 'Suomio' aŭ eĉ iu alia vorto sufiĉas se la loĝantoj de tiu lando estas kontentaj pri ĝi.

Sed necesas ke Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo scias por ke ili uzu la decan landnomon. Se ne, estos malordo kaj malĝusta uzado.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-11 13:15:21

Mi ankaŭ ne komprenas kial ni diras "Brazilo", ne "Brazilujo" aŭ "Brazilando". senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-11 15:10:42

Verŝajne ĉar la originaj popoloj de Brazilo ne plu restas tie, almenaŭ ne regas la landon.

horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-11 21:25:47

Rodrigoo:Mi ankaŭ ne komprenas kial ni diras "Brazilo", ne "Brazilujo" aŭ "Brazilando". senkulpa.gif
Sammondane,
Ĥod
Ĉu ne pro la ĉefurbo Brazilio? Oni decidis nomi la urbon Brasilio kaj la landon Brazilo. Ne eblas uzi ekzemple Brazilujo ĉar Brazilujo ja estas la sama kiel Brazilio.

Reen al la supro