Al la enhavo

Ni kaj narkotaĵoj

de vedev, 2009-marto-09

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-marto-11 11:27:09

sal.gif
Kara Vedev :

Malfeliĉe mi neniam gustumis Kartveliajn vinojn, do mi ne povas elekti. Kvankam koncernante la gustoj, ili multe dependas nian kulturecon ; nacia, regiona kaj familia kulturo.

Krome, vi certe pravas, mi dirus eĉ vi pravas, la plezuro rezultas kemiajn reakciojn en nia cerbo. Sed estas same por ajna plezuro, nature tiuj kunigitaj al la narkotaĵoj. Tamen por mi, la problemo estas la alkutimiĝo, mi bone scias ke la alkutimiĝo al certaj drogoj kvalifikitaj "duraj" okazas ekde la unua sorbo. Kompense, pri la alkoholo (precipe la vino), la plimultaj homoj, kondiĉe trinki modere kaj ne tro ofte (kiel diris Miland) ili povas gustumi ĝin. Do, mi ne vidas kial abstiniĝi de vera plezuro. Mi scias ankaũ ke por la eksalkoholuloj, la fakto trinki nur unu glason da vino, povas refaligi ilin en ilia malsano. Sed mi scias ankaŭ (kiel diras franca kuracisto, sperta en la kuracado de alkohomismo /kies mi bedaŭrinde forgesis la nomon/), "ne fariĝas alkoholulo tiu kiu volas", komprenu ke la reakcioj de la korpo estas tiel dolorigaj, violentaj kaj neelteneblaj, antaũ la alkutimiĝo ke oni ne povas daũri trinki ! Estas maljuste, "ĉiu ne estas egala antaũ la alkoholo", sed estas tiel.

Nun, se mi estus en trevarma dezerto mi unue trinkus akvon por sensoifigi min kaj kontentigi naturan fiziologian bezonon, kaj poste kiam tiu elementa fiziologia bezono estus kontentigita, kaj se la okazo prezentiĝus, kial ne gustumus bonan glason da vino…

Mi ne kontestas ke vi preferu akvon ol vinon, kaj la plezuro kun akvo estas pli bona por vi, sed ne estas same por mi (kvankam nature mi trinkas akvon por sensoifigi min, kaj ne fali en alkoholismon).

Kaj finige, vivi harmonie kun la tuta mondo estas celo ke mi komprenas kaj mi samopinias (kvankam mi ne volas vivi harmonie kun la murdistoj, la seksperfortuloj, la ŝtelistoj kaj ĝenerale la profitemuloj).

Kompense, vivi harmonie kun Dio estas certe honorinda celo por tiu kiu estas kredanta, kaj mi respektas tion. Sed por mi, kaj mi insistas "tio nur devigas min", la kredo en Dio similas en certaj flankoj al narkotaĵo (se ne kiel ekspliki la krimojn efektivigitajn en lia nomo ?)

Amike.

Noël
rideto.gif

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-11 12:26:27

Noël LECOMTE:
la kredo en Dio similas en certaj flankoj al narkotaĵo (se ne kiel ekspliki la krimojn efektivigitajn en lia nomo ?)
la krimojn efektivigitajn en lia nomo ? estas krimoj efektivigitaj en nomo de reĝo, en nomo de nacio, en nomo de libero, egaleco kaj frateco, en nomo de humanismo - en multe da nomoj. Kaj ĉu ĉioj tioj nomoj similas en certaj flankoj al narkotaĵo?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-marto-11 20:31:06

Jen alia fadeno kies celo estas diskonigi la ideon pri dioj, kaj ne diskuti ion ajn fakte utila... Kompatinda forumejo kiu estas konkerata de la kavaliroj de dio. malgajo.gif

Sammondane,
Ĥod

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-marto-11 23:40:52

Vedev skribis :
"La krimojn efektivigitajn en lia nomo ? estas krimoj efektivigitaj en nomo de reĝo, en nomo de nacio, en nomo de libero, egaleco kaj frateco, en nomo de humanismo - en multe da nomoj. Kaj ĉu ĉioj tioj nomoj similas en certaj flankoj al narkotaĵo ?"

Mi diras :
Kiam mi parolas pri "krimoj efektivigitaj en lia Nomo", mi pensis al la Bartolomea buĉado, al la inkvizicio, k.t.p. , kaj en tempoj pli proksimaj de nia tempo, al la "frenezaj de Dio", al la guruoj, al la ĉiuspecaj ĉarlatanoj, kiuj en la nomo de Dio, ĉu detruas la volon de kompatindaj geuloj (en la malplej malbona kazo), ĉu transformas malfeliĉajn infanojn en kamikazoj (en la pli malbona kazo). Mi bedaũras kaj mi tamen insistas : nur narkotaĵo (eĉ mensa) povas transformi infano en kamikazo.

Kompreneble, multe krimoj ne estas efektivigitaj en la nomo de Dio, sed tiuj lastaj estas por mi la plej abomenaj, ĉar faritaj en la nomo de ento, kiu estas por la kredantoj "amo".

Rodrigoo skribis :
"Jen alia fadeno kies celo estas diskonigi la ideon pri dioj, kaj ne diskuti ion ajn fakte utila... Kompatinda forumejo kiu estas konkerata de la kavaliroj de dio."

Mi dirus :
Rodrigoo, mi bedaũras ke por vi tiu fadeno ŝajnas gliti al tio kio vi nomas "diskonigi la ideon pri dioj". Sed por mi, paroli pri la narkotaĵoj sen elvoki la narkotaĵojn kiuj mi nomus "mensajn drogojn", ŝajnas al mi kaŝi gravan flankon pri tiu temo.
Nun, diri ke tiu forumejo estas konkerata de la kavaliroj de Dio, ŝajnas al mi troigita. Fakte, kvankam mi estas ateisto, mi diras kun Voltero (franca filozofo de la XVIIIa jarcento) : "Mi ne partigas kion vi diras, sed mi baraktos por ke vi povu tion diri…"

Amike.

Noël

sotobleat (Montri la profilon) 2009-marto-12 19:12:50

mi ne ĝuas esti ebria. sed mi estas libertariono kaj kredas ke ebrii estas decideco persona.

ekskuzu mia gramatiko :[

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-marto-12 20:58:04

sotobleat:mi ne ĝuas esti ebria. sed mi estas libertariono kaj kredas ke ebrii estas decideco persona.

ekskuzu mia gramatiko :[
rido.gif
Gustumi bonajn vinojn (nature bonaj francaj vinoj) estas la malo de "ebriigi"... Kaj esti ebria, pli malbone ebriiĝi, estas ĉiam tre malmulte gloria !...
senkulpa.gif

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-13 07:14:07

sotobleat:mi ne ĝuas esti ebria. sed mi estas libertariono kaj kredas ke ebrii estas decideco persona.

ekskuzu mia gramatiko :[
Jes, vi absolute pravas - ebrii estas persona decideco . Kaj ne ebrii - ankaŭ.

rideto.gif

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-13 07:42:56

Noël LECOMTE:

rido.gif
Gustumi bonajn vinojn (nature bonaj francaj vinoj) estas la malo de "ebriigi"... Kaj esti ebria, pli malbone ebriiĝi, estas ĉiam tre malmulte gloria !...
senkulpa.gif
Antaŭnelonge prezidento de Bolivio Evo Morales diris, ke folio de kokao ankaŭ estas tre utila por sano en malgrandaj dosoj. Li diris, ke tio ne estas narkotajo, kaj maĉis foliojn senpere en tribuno.

http://www.huffingtonpost.com/2009/03/11/bolivian-...

Morgaŭ alia prezidento diros, ke heroino estas tre utila por sano...

Mi koprenas vin - ja vino ludas nemalgrandan
rolon en franca ekonomiko. Simila rolon de kokao en bolivia ekonomiko.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-13 15:08:45

Mi samopinias kun Chavez ke laŭleĝeco de narkotaĵoj estas afero de landoj, kaj ne estu ordonata de la UN.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-13 15:53:05

vedev:Antaŭnelonge prezidento de Bolivio Evo Morales diris, ke folio de kokao ankaŭ estas tre utila por sano en malgrandaj dosoj. Li diris, ke tio ne estas narkotajo, kaj maĉis foliojn senpere en tribuno.

Morgaŭ alia prezidento diros, ke heroino estas tre utila por sano...

Mi koprenas vin - ja vino ludas nemalgrandan
rolon en franca ekonomiko. Simila rolon de kokao en bolivia ekonomiko.
Pardonu min, sed vi devas scii ke kokao ne estas narkotaĵo. Certe, en ĝiaj folioj ekzistas malgranda kvanto da kokaino, sed ne pli granda ol la kvanto da teino en la folioj de teo. Fakte, en Peruo kaj Bolivio, vi povas trovi kokaa teo, kiu estas aĉetebla en normalaj vendejoj kaj eĉ venas en skatoleto kun 20 etaj saketoj, similaj al teaj. Tiu kokaa teo neniu konsideras narkotaĵon, eĉ ĉi tie en Ĉilio, kie la leĝo estas tre forta kontraŭ la narkotaĵoj.

Jam de longe, la indiĝenoj kiuj vivas en la Andoj maĉas tiujn foliojn por kontraŭi la efekto de vivi kun tre malgranda kvanto de oksigeno. Ili vivas ĉe pli ol 4000 metroj sur la oceannivelo. Kiam iu, kiu ne kutimas iri tiom alte vojaĝas al urboj en la Andoj kaj sentas malbone pro la alteco, oni donas al li folion de kokao por maĉi. Tio estas medicina uzo.

Bonvolu, ne komparu naturaĵoj kun ellaboritaj narkotaĵoj. La procezo por fari kokaino estas multe pli kompleksa ol kaĉigi kokaaj folioj. Kaj heroino ne estas komparebla al vino, teo, kafo, aŭ eĉ al maĉado de kokaa folio.

Kokao ne havas grandan rolon en la bolivia ekonomio. Se tio estus vera, ili ne estus tiom malriĉaj.

Bonvolu informiĝu antaŭ skribi pri nekonataj aferoj.

Amike,

Daniel.

Reen al la supro