Al la enhavo

la ordon de sufiksoj

de 1Guy1, 2009-aprilo-04

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

1Guy1 (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 13:52:48

Mi havas Hundon. Ŝi estas malgranda. Ĉu ŝi estas hundetino aŭ hundineto, aŭ ambaŭ?

Kiel mi povas scii la ordon de sufiksoj?

(Redaktito: Dankon, Russ)

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 14:52:58

Miaopinie, hundineto kaj hundetino estas samaj:
malgranda ina hundo = ina malgranda hundo.

Sed komparu:
- hundidino: ina hundino,
- hundinido: ido de hundino, do hundido (ĉar hundo estas ido de du gehundoj).

La ordo fakte estas la sama ol por aliaj kunmetitaj vortoj.

Imperiestro Mongo (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 15:23:57

1Guy1:Mi havas Hundon. Ŝia estas malgranda. Ĉu ŝi estas hundetino aŭ hundineto, aŭ ambaŭ?

Kiel mi povas scii la ordon de sufiksoj?
Vi povas legi pri tio ĉe la 26-a ĉapitro de la Detala gramatiko.

Saluton.

IM

russ (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 09:43:41

1Guy1:Mi havas Hundon. Ŝia estas malgranda. Ĉu ŝi estas hundetino aŭ hundineto, aŭ ambaŭ?

Kiel mi povas scii la ordon de sufiksoj?
Ambaŭ formoj ŝajnas validaj. Mi pensus "Ĉu mi volas sugesti ke estas hundeto, kiu estas ina (hundetino), aŭ ĉu mi volas sugesti ke estas hundino, kiu estas eta (hundineto)?" Se la eteco kaj ineco egale gravas al vi, elektu arbitre laŭ via intuicio kaj gusto.

(PS: "Mi havas hundon. Ŝi estas malgranda" anstataŭ "Mi havas Hundon. Ŝia estas malgranda.)

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 12:46:52

Mi preferas hundineto, ĉar ineco estas plej fundemanta eco ol eteco, mi opinias.

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 03:41:30

Mia-opine, “hundineto” estas ne nur pli logika sed ankaŭ pli bela por la oreloj kaj facila por la lango.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 04:44:29

hundineto - malgranda hundino
hundideto - malgranda hundido
hundetido - ido de hundeto
hundetino - ina hundeto
Lmmo, du lastaj estas hundoj de malgranda raso.

Reen al la supro