Al la enhavo

per kaj -i

de bbc, 2009-junio-05

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

bbc (Montri la profilon) 2009-junio-05 09:04:37

Ĉu mi rajtas uzi sufikson "per" kaj verbon?

Ekzemple, solvi problemon per sendi leteron.

Aŭ mi devas diri: solvi problemon per sendo de letero.

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-05 09:38:11

bbc:Ĉu mi rajtas uzi sufikson "per" kaj verbon?

Ekzemple, solvi problemon per sendi leteron.

Aŭ mi devas diri: solvi problemon per sendo de letero.
Mi dubas ĉu ekzistas strikta regulo pri tio, sed ŝajnas ke tia uzado kun la infinitiva verbo estas nekutima, tiel ke ĝi ne estas menciita en la paĝo pri per en PMEG.

Sed tamen estas tie skribita..

PMEG:Ankaŭ ago aŭ kondutmaniero povas esti rimedo por atingi ion:
Kun la ekzemploj..

PMEG:Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj.

Ĉiu povis ĝin rekoni tuj per la unua rigardo.
Ankaŭ, serĉo ĉe http://tekstaro.com/ donas neniom da rezultoj por \\sper\\s[a-z]+i\\s regulesprima serĉo (entajpu tiun serĉesprimon por vidi la rezultojn ĉe la tekstaro paĝo)

Sed alia serĉo por la "ado" formo donas multajn rezultojn, serĉu por \\sper\\s[a-z]+ado\\s

Ŝajnas do ke en via ekzemplo, "per sendado de letero" estas pli kutima formo.

bbc (Montri la profilon) 2009-junio-05 09:41:54

Dankon.

Ĉu estas diferenco inter sendo kaj sendado?

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-05 09:49:14

bbc:Dankon.

Ĉu estas diferenco inter sendo kaj sendado?
Yes, sendo signifas unu sola ago, en kiu io sendiĝas, sendado signifas la agon ĝenerale, aŭ agon kiu daŭras longe/ripete.

Rilate al via frazo, la jenoj ekzempligas..

Mi solvis la problemon per sendo de letero
Komparu kun:
Sendado de leteroj povas solvi la problemojn

le_chaz (Montri la profilon) 2009-junio-05 11:42:36

bbc:Ĉu mi rajtas uzi sufikson "per" kaj verbon?

Ekzemple, solvi problemon per sendi leteron.

Aŭ mi devas diri: solvi problemon per sendo de letero.
Laŭ mi vi tute rajtas. Tiu uzo estas tre nekutima, sed perfekte laŭregula kaj sufiĉe bone komprenebla por tiu, kiu renkontas ĝin unuafoje. Mi foje uzas en miaj tradukoj.

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-05 13:53:02

Ĝin ankaŭ uzas mi.

mastro Jano (Montri la profilon) 2009-junio-05 19:38:14

bbc:Dankon.

Ĉu estas diferenco inter sendo kaj sendado?
bbc, Estas evidente, ke vi ŝatas uzi literojn, kaj estas evidente, ke vi rajtas uzi per, kun literoj -o kaj -"n"-o,. precipe, se per-o-no estas por amaskomunkado. okulumo.gif

russ (Montri la profilon) 2009-junio-08 14:21:11

Koincide mi legas la libron "Gramatiko de Esperanto" de Miroslav Malovec nuntempe; jen alia informo, el ĝi. Sur la 98a paĝo: "El prepozicioj povas stari antaŭ suplementa infinitivo sole POR, SEN, ANTAŬ OL, POST OL, ANSTATAŬ".

le_chaz (Montri la profilon) 2009-junio-08 21:14:45

russ:Koincide mi legas la libron "Gramatiko de Esperanto" de Miroslav Malovec nuntempe; jen alia informo, el ĝi. Sur la 98a paĝo: "El prepozicioj povas stari antaŭ suplementa infinitivo sole POR, SEN, ANTAŬ OL, POST OL, ANSTATAŬ".
Laŭ Pomego, ankaŭ "krom" apartenas al tiu listo, sed ne "per". Mi kredas, ke gramatikistoj ne mencias ĝin ĉar tiu uzo estas tre maloftega. Sed por mi, estas tre interese influi la evoluon de esperanto al tiu aŭ alia direkto. Tial mi ŝatas uzi maloftajn formojn se mi taksas ilin oportunaj kaj tuj kompreneblaj de ĉiuj ridulo.gif

bbc (Montri la profilon) 2009-junio-09 16:46:06

le_chaz
Do ĉu vi pensas, ke tio estas kompreneble?

Reen al la supro