Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-23 11:18:38

- Mi volas varmon, do al mi necesas peltmantelon el arkta vulpo, alie arta vulpo venos al mi*
*Arkta vulpo (песец) venas kiam okazas io malbona.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-23 17:19:24

Anstataŭ penti – konsultu bonan advokaton

Juĝisto al akuzato:
– Ĉu akuzato konfesas la kulpon?
– Ne, alta tribunalo. La parolo de mia advokato certigis min ke mi estas senkulpa.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-24 09:23:23

SMS-oj de blondulinoj

SMS-oj de blondulinoj:
„38,5 ĉio doloras min”
“Kial vi ne trovis ulon kun pli kurta?”

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-24 12:18:26

Se la vivo submetas al vi porkon, faru el ĝi porkaĵon.
PS: sed memoru, ke baldaŭ venos arkta vulpo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-26 19:36:40

Sincera demando

Unu blondulino telefonas alian blondulinon:
– Aŭskultu, mia edzo prenis centon (cent eŭrojn) kaj diris ke iras al putinoj. Li estas ĉe vi?

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-27 08:56:43

Geedza diskutado

Ŝajnas al mi ke vi estas ebria! – krias edzino al sia edzo.
– Ne! – kontraŭkrias la edzo.
– Kiele?! – kontraŭkrias la edzino
– Ne! Ne ŝajnas al vi!

StefKo (Montri la profilon) 2019-februaro-28 11:05:07

Mi flaris tion!

Leciono de biologio. La instruistino klarigas:
– La stamenoj kaj pistiloj de floroj estas iliaj seksiloj.
El profundo de la klasoĉambro oni aŭdas la voĉon de malgranda Joĉjo:
– Damne! Mi flaris tion!

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-01 06:36:07

Lernejo similas policejon?!

Patrino demandas sian filon:
– Joĉjo, kiel vi sentis vin en la lernejo?
– Kiel en policejo. Senĉese oni demandas min pri io kaj mi nenion scias.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-02 07:58:22

La lasta edza deziro

Viro revenas de doktoro kaj diras al sia edzino ke restis al li 24 horojn de la vivo. Li petas la edzinon pri sekso.
La edzino konsentas... 6 horoj poste refoje la samo… La edzino konsentas… Pasis 6 horoj kaj la situacio ripetas sin… Fine la edzino deturnas sin kaj dormiĝas.
Pasas sekvaj kelkaj horoj. La edzo baraktetas kaj fine frapetas la dormantan edzinon ĝis ŝi vekiĝas.
– Mia kara, eble ni seksumos…
La edzino subite sidiĝas kaj diras:
– Aŭskultu, mi devas leviĝi matene, vi ne!

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-03 08:08:45

Kio ridigas oldulinojn?

Unu dentisto, surmetante gantojn, rimarkas ke lia olda pacientino tre stresas, do decidas ridigi ŝin.
– Ĉu vi scias, kiel oni faras tiajn gantojn?
– Ne – ŝi respondas.
– Do, en Meksiko estas halo kun grandega ujo da latekso kaj laboristoj havantaj diversajn manmezurojn alpaŝas, dronas en ĝi siajn manojn, sekiĝas, demetas pretajn gantojn kaj enpakas ilin.
La virino eĉ ne ridetis.
“Bedaŭrinde, mi penis almenaŭ “ – li ekpensis.
Trapasis kvin minutoj kaj la dentisto komencis delikate bori ŝian denton, subite la oldulino ekridas.
– Kio ridigis vin? – demandas la dentisto.
– Ĵus mi imagis kiel oni faras kondomojn!

Reen al la supro