メッセージ: 846
言語: Esperanto
StefKo (プロフィールを表示) 2019年3月4日 7:27:57
Juna geedzo en hotelo...
– La ĉambron por plentago, mi petas – diras la edzo al la akceptisto.
– Vi havas fortunon, sinjorino – diras la akceptisto al la edzino kaj palpebrumas signife – li kutime prenas ĉambron por unu horo.
Akakosx (プロフィールを表示) 2019年3月6日 17:14:28
Ĉino (Hŭej) kaj Usonano (Johano) paŝas en Usonan Ĉinan restoracion. John lernaĉis la Ĉinan de Hŭej, kaj li deziras praktiki la paroladon.
~ Ili sidiĝas kaj pretas ordoni la manĝaĵon.
~ Kelnerino alvenas, kaj Hŭej ekordonas, sed Johano interrompas.
~ Li diras, “Ne, mi estas lerninta sufiĉan de l’ Ĉina. Mi ordonos.” Hŭej nur ŝultrumas.
~ Johano pensas silente, Mi diros: kelnerino, mi volas manĝi bolatan kankraĵon kaj mi volas akvon. Li turnas al la kelnerino kaj diras, “Fúwùyuán, wǒ yào chī zhǔ xié ròu hé wǒ yào shuì.”
~ La kelnerino ekridas kaj demandas kun dika akcento, “Vi volas boli mi KION? Vere, vi DEVAS dormi!”
~ Kunfuzate, li rigardas l’ amikon. Li ankaŭ ridas, kaj la kelnerino nun ridegas. “Kion?” Johano demandas.
~ “Amiko mia, vi estas tre kara laŭ mi,” Hŭej ekdiras ridetante, “sed vi ĵus diraĉis ke vi volas bolatan ŝuon kaj ke vi volas dormi!”
sergejm (プロフィールを表示) 2019年3月7日 4:57:33
"Dum XLVa kongreso de KPSU Leonid Iljiĉ Breĵnev diris: ..."
PS: Tiu eskpedicio estis internacia kaj ĝin patoprenis ankaŭ usonano. Li legis: "Kolĥozanoj de Koloradŝĉina* ekhavis bonan rikolton"
*Rusa sufikso -ŝĉina signifas parton de lando.
StefKo (プロフィールを表示) 2019年3月7日 8:02:40
Unu edzo afervojaĝis al Parizo. Lia edzino petis lin por ke li aĉetu ekskluzivan tolaĵon kaj donis al li mezuron kaj koloron.
La edzo eniris en elegantan butikon, prezentis la fasonon, mezuron, koloron kaj la vendistino demandas:
– Kian modelon de mamtenilo vi deziras? Pomon, piron aŭ akvoguton?
La edzo, surprizita, pensas kaj fine diras:
– Ĉu vi havas modelon “oreloj de melhundo”?
StefKo (プロフィールを表示) 2019年3月10日 21:37:55
Salcja revenas el kunveno de Mastrinrondo kaj demandas la edzon:
– Moŝe, kio estas “konsterno”?
– Konsterno, Salcja, estas la tiaĵo: se vi revenus el via kunveno kaj trafus min en lito kun fremda virino. Vian surprizon, miron oni povas nomi “konsterno”. Vi komprenas?
– Mi komprenas, Moŝe. Same kiam vi revenos el laboro kaj mi kun alia viro kuŝas en lito, tio estos konsterno?
– Ne, Salcja! Mi tre petas vin, Salcja, ne miksu konsternon kun ordinara malĉasteco!