Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

★ 【网络系列随笔】 天高任鸟飞 Birdoj al Alta !

de Flago, 2010-julio-20

Mesaĝoj: 7077

Lingvo: 简体中文

Standardo (Montri la profilon) 2019-januaro-16 01:38:59

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 229
战斗在 中国
Li loĝis en Japanio kiel for-kurinto el la patrio.
他 作为逃亡者 住在日本。
Sed la ek-sonoro de l' sankta rezistmilito
当 那神圣的 抵抗战争 开始打响
plu ne lasis lin en la kaŝejo okupi sin per arkeologio.
他不再 在藏身处 忙于 考古学
Iun vesperon li sekrete prenis fiŝistan ŝipon,
一天晚上,他 秘密 乘坐了一艘渔船,
re-venis en la sinon de l' patrio,
回到了 祖国的 怀抱,
de kiu li estis for 10 jarojn.
他 离开祖国 10多年了。
Antaŭ semajno li al-venis Kantonon.
一周前 他 来到了 广州。
Liaj karaj restas tie sen li,
他的 亲人们 留在那里 没有他
la kelkaj gefiloj kaj edzino, kiu estas japano.
几个姊妹 和 日本的 妻子。
Finiĝis la ducent dudek naŭa
第229段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-januaro-17 02:47:20

Montara Vilaĝo 348
山 村
"Kiam? Ĉu vi tion aranĝis?" Onklo Pan,
“什么时候?你已经订好了吗?”潘大叔
sam-kiel ĉiu te-rkulturisto en nia vilaĝo,
跟我们村里的 任何庄稼人一样,
interesiĝis pri la afero,
对这件事 感兴趣起来,
malgraŭ tio, ke li ne devis lu-preni teron de Ĉu Min.
虽然 他不须佃 储敏的田种。
"Kiam ajn.
“随便 什么时候,
Sed li pli-altigis dudek-pocente la lu-pagon." Dirante
但是 他又把佃租提高了两成。” 正说着
"dudek-po-cente", li preskaŭ ekploris.
他 说到“两成”时,几乎要哭出声来。
"Absurdaĵo!" Onklo Pan kriis,
“这太没道理了!”潘大叔 大叫了一声。
kun okuloj el-starantaj.
他的 眼睛 睁得斗大。
"Tiel por vi mem vi povas ricevi
“那么 你今年的 收成,
nur dudek kvin pocentojn de l' tuta rikolto.
能够剩给你的也不过只有两成半了。
Ĉu vi ne marĉandis kun li pri tio?"
你 没有跟他 争一下吗?”
Finiĝis la tricent kvardek oka
第348段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-januaro-17 03:10:57

Paroladoj de L.L. Zamenhof 307
柴门霍夫 演讲集
ĉiu el vi scias,
你们大家 都知道,
ke inter la stilo de bona angla esperantisto
一个优秀的 英国世界语者的 文法之中
kaj la stilo de bona hispana esperantisto
和一个好的西班牙世界语者的风格
en la nuna tempo ekzistas absolute nenia diferenco.
现在的时代 绝无不同之处
Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas,
我们的 语言 常常 在进步和丰富起来,
kaj tamen, dank` al la reguleco de sia progresado,
然而 幸亏于 它自己 进步的 规律性
ĝi neniam ŝanĝiĝas,
它 从来 就没有变化,
neniam perdas la kontinuecon
也没有 丢掉 连续性
kun la lingvo de tempo pli frue.
与 早期的 语言。
Finiĝis la ducent tridek sepa
第307段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-januaro-17 03:32:30

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 230
战斗在 中国
"Post ĉi veno familio en ĝemplor'
这次来后 这家庭在呻吟哭泣中
Antaŭ mi nun tut-nacio sub dolor'!"
我面前 现在 在痛苦之下的 全民族!
Alia estas s-ro U.
另一位 是 U 先生。
Li estas oficiro kaj okupas ne-mal-grandan postenon
他是一名军官,在一个不大的 工作岗位上忙碌
en la kantona armeo.
在 广东军队之中。
Ankaŭ li havas japanan edzinon,
他 也 有一个 日本的 妻子,
kiu naskis al li tri infanojn.
她 为他 生了 3个孩子。
Lastatempe oni vidis sur ĵurnaloj deklaron
最近 有人 看到 报纸上的 声明
pri ilia eks-edziĝo. Ĉu li plu ne amas ŝin?
关于 他们的 离婚。他不再 爱她了吗?
Finiĝis la ducent trideka
第230段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-januaro-18 00:53:05

Montara Vilaĝo 349
山 村
"Jes ja. Sed li diris,
“我 争过。不过他说,
ke tiom li perdis pro la rabado,
溃兵抢劫过了,他的损失太大,
ke li devas alimaniere kompensi tion.
他 得想办法 补回来。
Estas vere, ke oni terure difektis liajn butikojn.
他的 那些店铺 受得损失可 也真不小啦。
Li diris, ke, se mi ne akceptos la kondiĉojn,
他 说,如果 我 不同意他的这种安排,
la teron li transdonos al aliaj personoj."
他 就要把田地 佃给别人种了。”
"Ĉu vi akceptis ilin?"
“你 同意了吗?”
"Mi devis, Onklo Pan.
“不同意 不行呀,潘大叔。
Mi volas eĉ iomete pli da tero lupreni."
我 还想再 多佃 一点田种哩!”
"Kiel vi povas, sub tiaj kondiĉoj! Ĉu vi frenezas?"
“这么重的佃租,你怎么能干!你发疯了吗?”
Finiĝis la tricent kvardek naŭa
第349段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-januaro-18 01:17:43

Paroladoj de L.L. Zamenhof 308
柴门霍夫 演讲集
Kiel la lingvo de homo matura estas multe pli riĉa kaj pli elasta,
这就如成人的 语言更成熟 更丰富和 更加灵活,
ol la lingvo de infano
比起 孩子的 语言,
kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano
而表达正确的 儿童所讲的话
neniom diferencas de la lingvo de homo natura,
与成年人语言 就没有什么不同,
tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj
在写作方面 在25年前 用世界语写的
ne estass tiel vorto-riĉa,
不是 那样丰富,
kiel verko skribita en la nuna tempo,
如 现时 写得 著作
kaj tamen la lingvo de tiu tempo
然而 那时 写地 语言,
perdis absolute nenion el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo.
到现在 绝没有 失掉 一点 价值。
Finiĝis la ducent tridek oka
第308段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-januaro-18 01:44:17

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 231
战斗在 中国
Li amas, amas same kiel, eĉ pli ol, antaŭe.
他 爱着,同样那样爱着,甚至 比以前更爱。
Tamen li devis fari tion almenaŭ formale,
但是,他 必须 至少 在形式上 做到这一点
ĉar li estas oficiro,
因为 他 是 一位职员
kaj nun estas milito inter Ĉinio kaj Japanio.
而 现在 正是 中日 之间的 战争。
La infanojn pri-zorgas liaj maljunaj gepatroj
他的 年老的父母 在照料着 孩子们
en la hejm-vilaĝo kiu troviĝas iom malproksime de l' urbo.
在那个城市 稍远一些的 家乡的村子。
La cetera estas L.
刘仁 是 其他类型的。
Sidas la tri viroj kiuj edziĝis al japaninoj.
在坐着的 这3个人 都娶了 日本女人。
L ŝatas la poemojn de s-ro Guo.
刘仁 喜欢 郭沫若先生的 诗歌。
Finiĝis la ducent tridek unua
第231段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-januaro-19 01:10:40

Montara Vilaĝo 350
山 村
"Nu..." Ne povis daŭrigi Maŭmaŭ.
“嗯...” 毛毛 说不下去了。
Li mal-levis triste sian kapon
他 沮丧地 垂下他的头,
kaj stultulece rigardis la teron.
象 个傻瓜似的 呆呆地望着地面。
Post momenta silento li murmuris,
两人 沉默了 一会儿以后,他又喃喃地说:
"Kiel mi diris, mi devas. Vi scias, Korvino..."
“我 不是说过,我 不得不同意呀。你知道,母乌鸦...”
"Ha, jes! Mi komprenas!" Onklo Pan kriis,
“啊,对! 我明白!” 潘大叔,喊道,
inter-rompante lin,
打断 他
"ŝi havas grandan nutraĵ-kapaciton.
“她的 饭量很大。
Mi scias, mi scias!
我懂得了!我懂得了!
Finiĝis la tricent kvindeka
第350段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-januaro-19 01:32:37

Paroladoj de L.L. Zamenhof 309
柴门霍夫 演讲集
Lingvo, kiu el-tenis la provon dum dudek kvin jaroj,
经过了 25年考验过的 语言,
kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis
在极好的,而且逐渐得兴盛的景况下生活了
jam tutan homan generacion
已经 整整过了一代了
kaj estas jam pli mal-juna, ol aj el ĝiaj uzantoj,
而比其使用者的 年龄还要大,
kiu kreis jam grandan,
它 已创造了 大量的
potence kredkantan literaturon,
仍然 发展的 文学
kiu havas sian historion kaj siajn tradiciojn,
有了自己的 历史和传统,
sian tute precizan spiriton
自己 完全正确的 精神
kaj siajn tute klarajn idealojn,
和 自己的 明确的 思想,
Finiĝis la ducent tridek naŭa
第309段 结束

Standardo (Montri la profilon) 2019-januaro-19 02:03:17

Verkoj de Verda Majo
绿川英子 文集
En Ĉinio Batalanta 232
战斗在 中国
En Tokio li neniam vizitis la sinjoron unue
在东京 他 从没有 拜访过先生一次
pro tio ke li estis studento el "Manzhouguo"
由于这件事 他是 来自 满洲里 大学生
el-bakita de l' japanaj imperiistoj.
日本帝国主义分子炮制的。
Nun L venis peti lian helpon por veturi al Hankou,
现在 刘仁 来求 他的帮助 去往汉口
ĉar s-ro Guo ne sole estas poeto,
因为 郭先生 不单是个诗人
li partoprenis la faman Norden-Milit-iron
他 参加过 著名的 北伐 战争
kiel ĉefo de politika fako,
是个 政治部门的 领导
kaj do multaj el la hodiaŭaj ŝtataj eminentuloj
因而 现在 有很多 国家的 优秀的人
estas liaj tiamaj kolegoj.
是 他那时期的 同事。
L esperas, kredas, ke la sinjoro komprenos,
刘仁 希望 相信,这位先生 将会理解,
simpatios, kaj helpos nin ia-maniere.
同情,以某种方式 来帮助我们。
Finiĝis la ducent tridek dua
第232段 结束

Reen al la supro