目次へ

Iuj vortetoj aperas pare aŭ pluroble kun specialaj signifoj. Oni povas nomi ilin kombinitaj vortetoj.

Kaj... kaj

Duobla aŭ plurobla kaj estas uzata por emfazi kaj insisti. Oni tiam metas kaj antaŭ ĉiuj kunligitaj aferoj, ankaŭ antaŭ la unua. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je kaj:

  • Kaj Petro kaj Karlo laboras. - Kaj Petro kaj Karlo laboras.

    Insisto pri tio, ke ne nur unu sed fakte ambaŭ laboras.

  • Kaj pluvas kaj blovas. - Kaj pluvas kaj blovas.

    Insisto pri tio, ke ambaŭ fenomenoj okazas.

  • Petro kaj fumas kaj drinkas. - Petro kaj fumas kaj drinkas.

    Insisto, ke li fakte faras ambaŭ agojn.

  • Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis. - Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis.

    Insisto, ke ĉiuj tri aferoj malaperis.

Nek... nek

Ordinara nek signifas "kaj ankaŭ ne". Plurobla neksignifas "kaj ne". Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj plus neado:

  • Mi renkontis nek lin, nek lian fraton. = Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton. - Mi renkontis nek lin, nek lian fraton. = Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton.
  • Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne. = Kaj ĝojo, kaj malĝojo ne daŭras eterne. - Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne. = Kaj ĝojo, kaj malĝojo ne daŭras eterne.
  • Ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. = Ŝi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli. - Ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli. = Ŝi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli.

Aŭ... aŭ

Plurobla montras, ke la prezentitaj alternativoj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je :

  • Nun ni devas venki morti! - Nun ni devas aŭ venki aŭ morti!

    Ni ne povas fari ambaŭ, kaj ni ne povas fari ion alian ol tiuj du alternativoj.

  • vi faris grandan eraron, mi ĉion miskomprenis. - Aŭ vi faris grandan eraron, aŭ mi ĉion miskomprenis.

    Ne ekzistas alia alternativo.

  • Oni povus diri, ke ŝi forgesis ĉion en la mondo, ŝi ne havis forton, por iri pluen. - Oni povus diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton, por iri pluen.

Jen... jen

Ordinara jen altiras la atenton al io. Duobla aŭ plurobla jen ne havas tian signifon, sed enkondukas alternativojn, kiuj alternas, aŭ eblojn, kiuj validas alterne. Jen... jen = iufoje... alifoje:

  • Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto. - Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto.

    La du statoj alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.

  • Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango. - Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango.

    La vizaĝo ŝanĝiĝadis.

  • Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo. - Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo.
  • Li okupadis sin jen per tio, jen per alio. - Li okupadis sin jen per tio, jen per alio.

Ju... des

Ju kaj des estas ĉiam uzataj kune kun plimalpli. Ju kaj des kunlabore montras, ke unu pli-esprimo dependas de alia. La ju-esprimo montras tion, kio regas. La des-esprimo montras tion, kio dependas:

  • Ju pli da mono ni havos, des pli rapide kaj bone iros kompreneble nia afero. - Ju pli da mono ni havos, des pli rapide kaj bone iros kompreneble nia afero.

    Se la mono pliiĝos, tiam ankaŭ la rapideco kaj boneco pliiĝos.

  • Ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. - Ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo.

    La progreso de la popolo dependas de la nivelo de ĝia lingvo.

  • Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. - Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.
  • Ju pli grandaj ili fariĝis, des malpli ili volis tion toleri. - Ju pli grandaj ili fariĝis, des malpli ili volis tion toleri.

    Kiam ili kreskis en grandeco, ili malkreskis en toleremo.

  • Ju pli klare vi elparolas, kaj ju malpli da malfacilaj vortoj vi uzas, des pli bone oni komprenas vin. - Ju pli klare vi elparolas, kaj ju malpli da malfacilaj vortoj vi uzas, des pli bone oni komprenas vin.

    Pliiĝo de la klareco kaj malpliiĝo de la malfacilaj vortoj kaŭzas pliboniĝon de la kompreno.

Iafoje des aperas sola, sen ju. Tiam ju-esprimo estas iel subkomprenata:

  • La saloneto ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. - La saloneto ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo.

    Subkomprenata estas la ideo: Ju pli malvasta estas eleganta salono, des pli la eleganteco frapas la okulojn.

Sola des povas ofte esti anstataŭigita per tiom.

En kelkaj lingvoj oni povas uzi la saman vorton por la dependa kaj la reganta pli-esprimoj. Tio ne eblas en Esperanto. Ju... ju ne havas sencon. La reganta (mal)pli-esprimo havu ju, kaj la dependa (mal)pli-esprimo havu des. Ne diru: Ju pli rapide vi revenos hejmen, ju pli bone. Diru: Ju pli rapide vi revenos hejmen, des pli bone. Kompreneble ankaŭ des... des ne eblas. Sed oni ja povas havi plurajn ju-esprimojn, kiuj kune regas unu aŭ plurajn des-esprimojn (aŭ simile): Ju pli zorge kaj ju pli malrapide vi faros la laboron, des pli kontenta kaj des pli ĝoja mi fariĝos.

先頭にもどる