目次へ

代名詞とは名詞句全体を代理することができる小辞です。

人称代名詞

mi
≈ 「話している人」
ni
≈ 「話している人と他の人々」
vi
≈ “話しかけられている人(々)"
li
≈ “話題になっている男性、または性別不明の人"
ŝi
≈ “話題になっている女性"
ĝi
≈ “話題になっている物、動物、子供"
ili
≈ “話題になっている複数の人、物、動物"
oni
≈ “不特定の人(々)"
si
≈ “主語と同じ人物 (ただし主語がminiviでない場合)"

人称代名詞には対格語尾 N が付けられます:

  • Mi amas vin. - 私はあなたのことを愛しています。
  • Ilin konas Karlo. - 彼らのことをKarloは知っています。
  • Ĉu vi ĝin vidas? - あなたはそれを見ていますか?
  • Elizabeto lavas sin en la lago. - エリザベートは湖で自分の体を洗います。

所有代名詞

人称代名詞に語尾 A を加えると所有代名詞になります:

mia
“私の..."
nia
“私たちの..."
via
“あなたの..."
lia
“彼の..."
ŝia
“彼女の..."
ĝia
“それの..."
ilia
“彼らの..."
onia
“(不特定の人)の..."
sia
“自身の…"

所有代名詞は他の形容詞同様、語尾 JNを付けることができます: mia ĉambromiaj ĉambrojmian ĉambronmiajn ĉambrojn.

名詞の前に来る所有代名詞は限定詞であり、これに la を付け加えることはありません。所有代名詞は所有者情報を示すとともに名詞を限定します。所有代名詞を de による表現に置き換える場合、ふつうは la を加えなければなりません: ilia ĉambro = la ĉambro de ili, mia edzo = la edzo de mi.

所有代名詞に後続する名詞がなく、単体で使われる場合、限定詞ではなくなり、限定の意味を持たなくなります。限定されていることを示すためにはふつう la を付け加えます:

  • Tiu ĉi libro estas mia. - この本は私のものだ。

  • Tiu ĉi libro estas la mia. - この本は私のものだ。

  • Mia aŭto estas difektita. Ni provu la vian. La vian = vian aŭton. - 私の車は故障している。あなたのを使おう。La vian = vian aŭton.

文脈が明確であれば、このような独立した所有代名詞の前の la を省略することもできます。

  • Li pli ŝatas mian domon ol (la) sian. = ...ol sian domon. - 彼は自分のよりも私の家が好きだ。 = ...自分の家よりも...。

その他の代名詞

人称代名詞ではない代名詞は他にもあります。例えば、O、U、ES で終わる相関詞 と小辞 ambaŭ です。

一人称

Mi

Mi は単数です (性別は示しません) 。Mimia は話者が自分自身について話すときに使います。文法では「第一人称」ということがよくあります:

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. - 私は祖父のところから来て、いまおじのところへ向かっている。
  • Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. - 私は去るが、やがて戻ってくるので私を待っていてくれ。
  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn. - 私の4人の子どもたちのために私は12個のりんごを買った
  • Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon. - 仕事を終えたら、時計を探そう。
  • Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - 私はスケート靴を手に取って滑りに行くだろう。

Ni

Ni は複数です (性別は示しません). Ninia は話し手自身と他の人々を示すために使われます。Ni はこのような意味を持ちます: 私と他の人ひとり私と他の人々私と他の人すべて、または私とあなた。代名詞 ni は、ある場合には話しかけられている人を含み、ある場合には含みません。どの人が含まれているかは文脈だけで判断します:

  • Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. - 私たちは目で見て耳で聞く。

  • Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. - 私たちは別れて別々の方向へ向かった: 私は右へ行き、彼は左へ行った。

    Ni = “私と彼”。

  • Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. - あなたが話し出したとき、私たちは何か新しいことが聞けると期待したが、やがて期待外れだったとわかった。

    Ni = 「私と他の人々、ただし話しかけている相手は含まない」

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. - 私たちの鼻のすぐ前さえ何も見えないほどその夜は暗かった。
  • La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj. - 青年は私たちの軍隊に加入し、そして私たちと一緒に私たちの敵と勇敢に戦いました。
  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron. - あなたが広間で私たちに会ったとき、彼はすでにその前に私に真実を告げていた。

    Ni = “私と彼”。

二人称

Vi

Vivia は話し掛けている相手について話すために使います。Vivia は話し掛けている相手と同じグループに属する人物も含むことがあります。文法ではこれを “第二人称” と呼びます。Vi は一人でも複数人でも等しく使われます。つまり vi は場合によって単数でも複数でもありうるのです。Vi が性を区別することはありません。身分や地位などの区別もありません:

  • Sinjoro, vi estas neĝentila. - あなたは失礼だ。
  • Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. - あなた方は失礼だ。
  • Vi estas infanoj. - あなたたちは子どもだ。
  • Ĉu vi amas vian patron? - お父さんのことは好きか?
  • Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. - あなたの言葉はまったく理解できないし、あなたの手紙はいつもまったく読めないように書いてある。
  • Sidigu vin, sinjoro! - 座ってください。

Vi が 主文の U-動詞の主語である場合、ふつうはこれを省略します

いくつかの言語では代名詞 vi を不特定多数の人間の意味で使うことがありますが、エスペラントでは代名詞 oni を使います。

Ci

Ci は一人の相手に呼び掛ける代名詞です (性別は関係ありません)。Cicia は実際に使われることが非常に稀な、理論上の存在となっています。Ci は単数の vi であるとか、親密さのある (単数の) vi であるとか、または侮蔑的な (単数の) vi であると考えることもできなくはないかもしれませんが、実際のところ、ci にどんなニュアンスがあるのか述べることはまったく不可能なのです。Ci はほとんど使われたことがないからです。ある人たちは、ci は以前使われていたが、やがて使われなくなったのだろうと想像していますが、実際には、ci が実用されたことはありません。Ci は実験作品などに登場したことがあるに過ぎません。通常のエスペラントにおいては、相手に呼び掛ける代名詞として、いままでに vi だけが使われてきているのです。

三人称

Mi, ni または vi (または ci) 以外を「第三人称」と呼びます。代名詞 li, ŝi, ĝiili, および lia, ŝia, ĝia, ilia は、発話者、聞き手以外の既知のものを指します。Onionia は不特定の人物を指します。Sisia は特定の場合に、他の第三人称代名詞の代わりとなります。

Liŝi

Liŝi は単数です. Li kaj lia は一人の男性を指します. Ŝiŝia 一人の女性を指します:

  • Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. - 彼は少年で、彼女は少女だ。
  • Li estas mia onklo. - 彼は私のおじだ。
  • Ŝi estas mia onklino. - 彼女は私のおばだ。
  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. - そのサロンには彼と彼の婚約者以外誰もいなかった。
  • Mi renkontis vian patrinon kaj ŝian kolegon. - 私はあなたの母と彼女の同僚に会った。

性別のわからない人物を指すときや、性別に関係ない人間一般を指すとき、普通は li を使います。すなわち li には2つの意味が生じます。男性 または 人間です:

  • Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. - 彼女を見たものは皆、自分の母を見ているかのように思ったことだろう。

    Li はここでは ĉiu に、つまり銘々各個人に対応します。

  • Se vi iros al kuracisto, li povos helpi vin. - 医者に行けば、なんとかしてもらえるだろう。

    性別に関係のないあらゆる医者についての話です。

このような li の用法は性差別とみなされることもありますが、実際には文法上の事柄に過ぎません。li を使うのは女性を無視しているからではなく、li に2つの意味があるからです: 男性 と 性的中立 です。これは言語不明瞭の原因となることもあります。その場合には躊躇なく、ŝi aŭ li, tiu, tiu persono などのより明瞭な表現を使ってください。

注: li の中立用法の代わりとなる新しい方法を提案する人もいます。だいたいが何らかの子音の後に "i" を加えたもので、特に広く実用されたものはありません。現在は ŝliri を見掛けることもあるかもしれません。giĵi やその他のものを使おうという意見も見られます。

Ĝi

Ĝi は単数です。Ĝiĝia は性別のないものを指します:

  • La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. - このナイフは鋭いからよく切れる。
  • Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. - 私はリンゴを見つけて食べた。
  • Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. - 私はその手紙を引き裂いて、その破片を部屋の隅々にばら撒いた。

Ĝi は幼い子供を指すのにも使います。幼ないので性別は重要ではないと考えられるからです。ただし、性別がわからない人物を指すのには li も使えます。

  • La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. - 何か食べたいので子供が泣いている。
  • Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. - 人形がどこにあるのか、私はその子供に指し示してやった。

もちろん、幼い子供の性別を特に示したい場合や、年長の子供の場合、liŝi を使うことができます。

Ĝi は動物を指すのにも使えます。雌雄が判明している場合でも ĝi を使います。

  • "Pip, pip!" diris subite malgranda muso, kiu elkuris, kaj post ĝi venis ankoraŭ unu. - 「チュウチュウ!」小さなネズミは突然言って走り去り、その後でもう一匹やって来た。
  • Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva. - おまえの馬の頭を叩いて殺してやるだろう。

誤解が生じうる特別な場合、動物に liŝi を使ってもかまいません。

Ĝi は単数の集合名詞、たとえば familio, popolo, armeo などを指すこともできます。

  • Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta pri ĝi. - 今日その問題は世間の注目を集めたが、明日にはそれはどうでもよくなっているかもしれない。

    一つ目の ĝi は世間 (複数の人) を指します。 ('二つ目の ĝi はその問題です。)

Ĝi はふつう、物、動物その他の明確に特定された物事を指します。Tio は抽象的関係、文全体、特定されていない物事に使われます (= tiu afero):

  • — Ŝi forvojaĝis. — Jes, mi tion scias. = Jes, mi scias, ke ŝi forvojaĝis. - — 彼女は旅立った。 — そうですね。知っています。 = 彼女が旅立ったことを知っています。

Ili

Ili は複数です. Iliilia は複数の既知の物事または人物 (話し手・話し相手を含まない) に使われます。Ili は性別を示しません:

  • Kie estas la knaboj? Ili estas en la ĝardeno. - 男の子たちはどこにいますか?彼らは庭にいます。
  • Kie estas la knabinoj? Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. - 女の子たちはどこにいますか? 彼女たちは庭にいます。
  • Kie estas la tranĉiloj? Ili kuŝas sur la tablo. - あのナイフはどこだ? テーブルの上にある。
  • Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. - 飲みたいだろうから、あの鳥に水をやれ。
  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn infanojn. - ペトロさんと奥さんは私の子供たちをとてもかわいがっている。私も彼らの子供だちをとてもかわいがっている。

いくつかの言語では代名詞 ili を不特定多数の人間の意味で使うことがありますが、エスペラントでは代名詞 oni を使います。

Oni

Onionia は特に誰と示す必要がないとき、不特定多数 (または幾人か) の人間を指す不定人称です。 Oni は普通は単数ですが、複数とみなして使うこともできます。 Oni に性別はありません:

  • En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. - 天気が悪いと風邪をひきやすい。
  • Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn. - 金持ちだと友達が多い。
  • Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. - 真実は必ず勝つといわれる。
  • Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. - 音を立てて門が開かれると、中庭に馬車が走り込んできた。
  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. - 邪魔が入ったので、私の仕事が全部むちゃくちゃになった。
  • La malpura aero malsanigas onin. - 悪い空気は健康によくない。
  • Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas ŝteli eĉ oniajn vestaĵojn. - この都市に来たら、犯罪者に気をつけること。彼らは服まで盗むことができる。
  • Ne kritiku onin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki. - 相手も批判し返してくるから、人を批判しないこと。

実用上、oninonia を使う機会は多くありません。そのため、onin, onia が便利な場合でも、見慣れないと思って使うのをためらってしまう人もいます。

Si

Si kaj sia estas specialaj triapersonaj pronomoj, kiujn oni en certaj okazoj devas uzi anstataŭ la ordinaraj pronomoj de la tria persono. Si estas jen singulara, jen plurala, depende de tio, kion ĝi reprezentas. Si per si mem ne montras sekson.

Ofte okazas, ke tio, kio rolas kiel subjekto, aperas ankaŭ en alia rolo en la sama frazo. Se la subjekto estas mi, nivi (aŭ ci), oni simple ripetas la saman pronomon:

  • Mi lavas min. - 私は自分の身体を洗っている。

    この二つのmiは、同一の人物です。

  • Mi vidas mian fraton. - 私は自分の兄弟を見ます。

    Mimia は同一の人物を指します。

  • Ni lavas nin. - 私たちは自分の体を洗います。

    La du ni estas la samaj personoj.

  • Ni vidas niajn fratojn. - Ni vidas niajn fratojn.

    Ni kaj nia montras la samajn personojn.

  • Vi lavas vin. - あなたは自分の体を洗います。

    La du vi estas la sama(j) persono(j).

  • Vi vidas viajn fratojn. - Vi vidas viajn fratojn.

    Vi kaj via montras la sama(j)n persono(j)n.

Sed se la subjekto estas triapersona (nek la parolanto, nek la alparolato), oni devas uzi si por la alia rolo. Se oni uzas ekz. li kaj subjekte, kaj en alia rolo, tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por ŝi, ĝi kaj ili:

  • Ŝi lavas ŝin. - Ŝi lavas ŝin.

    Unu virino lavas alian virinon.

  • Ŝi lavas sin. - 彼女は自分の体を洗います。

    一人の女性が自分自身の体を洗います。Ŝisin は同一の人物を示します。

  • Ŝi vidas ŝian patrinon. - Ŝi vidas ŝian patrinon.

    Unu virino vidas la patrinon de alia virino.

  • Ŝi vidas sian patrinon. - Ŝi vidas sian patrinon.

    一人の女性が自分自身の母親を見ています。

  • La virino serĉas ŝian filon. - La virino serĉas ŝian filon.

    La virino serĉas la filon de alia virino.

  • La virino serĉas sian filon. - La virino serĉas sian filon.

    La virino serĉas la propran filon.

  • Li lavas lin. - 彼は他の男の体を洗います。

    一人の男が他の男を洗う。

  • Li lavas sin. - 彼は自分の体を洗います。

    一人の男が自分自身の体を洗っています。Li と {sin}は同一人物を示しています。

  • Ĝi lavas ĝin. - Ĝi lavas ĝin.

    Unu besto lavas alian beston (aŭ aĵon).

  • Ĝi lavas sin. - Ĝi lavas sin.

    Unu besto lavas la propran korpon. Ĝi kaj sin montras la saman beston.

  • La hundo ludas per sia pilko. - La hundo ludas per sia pilko.

    La hundo ludas per la propra pilko.

  • Ili lavas ilin. - Ili lavas ilin.

    Unu grupo de personoj aŭ bestoj lavas alian grupon.

  • Ili lavas sin. - Ili lavas sin.

    Unu grupo lavas la proprajn korpojn. Ili kaj sin montras la saman grupon.

  • La naĝintoj ne trovas siajn vestaĵojn. - La naĝintoj ne trovas siajn vestaĵojn.

    La naĝintoj ne trovas la proprajn vestaĵojn.

  • Oni ne forgesas facile sian unuan amon. - Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

Si ne povas esti subjekto

Si neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, ĉar tiam si reprezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto. Ne eblas frazoj kiel: Si manĝas. Mi kaj si dancas. Petro kaj si fiŝkaptas. Mia kaj sia fratoj estas samklasanoj. Sia edzino estis kisata de li. Ne diru do: Karlo kaj sia frato promenas en la parko. Se oni dirus tian frazon, oni verŝajne intencus, ke sia reprezentu Karlon, sed la subjekto ja ne estas Karlo, sed Karlo kaj sia frato. Diru: Karlo kaj lia frato promenas en la parko. Tamen oni povas uzi si, se oni ŝanĝas la frazon jene: Karlo kun sia frato promenas en la parko. Nun la subjekto estas Karlo, kaj sia ĝuste reprezentas Karlon. La frazparto kun sia frato ne estas parto de la subjekto, sed kun-adjekto.

Si en pasiva frazo

Si kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankaŭ en pasivaj frazoj, kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:

  • Ŝi estas amata de siaj instruistinoj. - Ŝi estas amata de siaj instruistinoj.
  • Karlo estis akompanata de Petro al sia domo. = ...al la domo de Karlo. - Karlo estis akompanata de Petro al sia domo. = ...al la domo de Karlo.
  • Karlo estis akompanata de Petro al lia domo. = ...al la domo de Petro. - Karlo estis akompanata de Petro al lia domo. = ...al la domo de Petro.
  • Li sendas leteron al sia kuzo.Letero estas sendata de li al lia (propra) kuzo. - Li sendas leteron al sia kuzo. → Letero estas sendata de li al lia (propra) kuzo.

    En la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, ĉar tiam temus pri la kuzo de la letero.

Subfrazo

La predikato de subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas si(a) en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉeffrazo:

  • Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. - Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn.

    La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).

  • Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin. - Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin.

    La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).

  • Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. - Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko.

    La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subfrazo).

  • Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka. - Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka.

    Rebeka estas la edzino de Isaak (la subjekto de amuziĝas), ne de Abimeleĥ (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimeleĥ, oni dirus lia edzino.

  • Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon. - Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon.

    Sian reprezentas la subjekton de amis, li, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankaŭ povas esti alia viro.

Si ne povas esti mem subjekto. Ankaŭ ne eblas uzi si kiel subjekton de subfrazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si reprezentu la subjekton de la ĉeffrazo. Ne eblas: Karlo diris, ke si venos morgaŭ. Nek: Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ. Si en subfrazo ĉiam reprezentas la subjekton de la subfrazo mem. Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaŭ ne eblas: Ŝi sentis, ke pluvas sur sin. Oni devas diri: Ŝi sentis, ke pluvas sur ŝin.

Participo kun A-finaĵo estas kvazaŭ subfrazo:

  • Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano. - Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.

    La anĝelo estis staranta kun glavo en sia mano.

  • Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. - Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto.

    Ŝi estis vestita per sia plej bela vesto.

Ankaŭ komparaj esprimoj enkondukitaj de kielol estas kvazaŭ subfrazoj. Si ene de tia kompara esprimo reprezentu la subjekton de la subkomprenata verbo:

  • Ŝi amas lin kiel sin mem. - Ŝi amas lin kiel sin mem.

    Ŝi amas lin, kiel ŝi amas sin mem.

  • Ŝi estas tiel saĝa kiel ŝia fratino. - Ŝi estas tiel saĝa kiel ŝia fratino.

    Ankaŭ ŝia fratino estas saĝa.

  • Li punis ilin same kiel siajn fratojn. - Li punis ilin same kiel siajn fratojn.

    Li punis ankaŭ siajn fratojn.

  • Ŝi amas lin pli ol sin mem. - Ŝi amas lin pli ol sin mem.

    Ŝi amas lin pli ol ŝi amas sin mem.

  • Li estas pli aĝa ol lia frato. - Li estas pli aĝa ol lia frato.

    Lia frato estas aĝa (sed malpli).

Kompleksa postmetita epiteto aŭ suplemento de substantivo povas esti rigardata kiel subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si povas reprezenti la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas ĉiam identa al la antaŭa substantivo. Pri tiaj frazoj la uzado estas tamen malunueca:

  • Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj. - Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj.

    La pentraĵoj apartenas al la muzeo.

  • Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro liaj pentraĵoj. - Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro liaj pentraĵoj.

    La pentraĵoj estas de Picasso.

  • Ŝi vidis soldaton kun sia pafilo en la mano. = ...soldaton, kiu staris kun sia pafilo en la mano. - Ŝi vidis soldaton kun sia pafilo en la mano. = ...soldaton, kiu staris kun sia pafilo en la mano.

Infinitivo

Se oni uzas si kune kun infinitiva verbo, si reprezentas la sencan subjekton de la infinitivo. Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto de la predikato, sed ne ĉiam:

  • Ĉiu homo devas zorgi pri si mem. - Ĉiu homo devas zorgi pri si mem.

    Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ĝi estas identa al la subjekto de devas.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. - La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin.

    La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. - La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin.

    La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.

Se la senca subjekto de infinitivo ne ĉeestas en la frazo, kaj se ĝi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la predikato:

  • La reĝo sendis voki sian kuraciston. - La reĝo sendis voki sian kuraciston.

    La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.

  • La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. - La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston.

    Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

Aga substantivo

Se substantivo estas klare aga, kaj se ĝia senca subjekto ĉeestas, si normale reprezentu tiun subjekton. La reguloj estas tamen nefiksitaj:

  • Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj. - Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj.

    Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).

Kiam sia staras antaŭ aga substantivo kiel difinilo de ĝi, ĝi ĉiam reprezentas la subjekton de la predikato:

  • Karlo rakontis al Eva pri sia vojaĝo al Azio. - Karlo rakontis al Eva pri sia vojaĝo al Azio.

    Karlo vojaĝis al Azio.

  • Karlo demandis al Eva pri ŝia vojaĝo al Eŭropo. - Karlo demandis al Eva pri ŝia vojaĝo al Eŭropo.

    Eva vojaĝis al Eŭropo.

Si(a) en fiksitaj esprimoj

En kelkaj fiksitaj esprimoj si(a) ne obeas al la ordinaraj reguloj:

  • siatempe = "en tiu tempo, en la koncerna tempo, en konvena tempo". Kiam siatempe havas tiun ĉi specialan signifon, oni diras ĉiam siatempe sendepende de la subjekto: Mi volis siatempe proponi regulon. Tiam mi donos al via lando pluvon siatempe.
  • Substantivo + en si = "...tia, kia ĝi estas". Kiam temas pri tiu ĉi speciala signifo, oni uzas si eĉ se la koncerna afero ne estas subjekto: Se oni rigardas la aferon en si, oni vidas... = Se oni rigardas la aferon tia, kia ĝi estas...
先頭にもどる