目次へ

語尾 IASISOSUSU のうちの一つを持つ単語は動詞です。動詞は、何らかの動作をすることや、何らかの状態にあることを示します。

  • 定法動詞 とは次の語尾を持つ動詞です: ASISOSUSU。このような動詞は文の述語として働きます。
  • 不定法 (不定詞) とは I-語尾をともなった動詞です。このような動詞は述語としては働かず、文中でほかの様々な役割を持ちます。

定法動詞

定法動詞には3つの法があります: 直説法意志法 (命令法)そして仮定法です。

直説法

直説法とは現実・実際の行為・状態を示す法です。直説法においては3つの時を区別する必要があります: 現在時過去時未来時です。

現在時: AS-語尾

現在時動詞 (AS-語尾のある動詞) は、動作または状態が、現実・実際のものであり、始まっていて、終わってはいないことを示します。

  • laboras = 「働く」という動作は始まっていて、まだ終わっていません。
  • estas = 「ある」という状態は始まっていて、まだ終わっていません。
  • Mi sidas sur seĝo. - 私は椅子に座っている。

    「座っている」という状態は、実際のもので現在のもの。

  • Mi estas advokato. - 私は弁護士です。

    この職業は、実際のもので現在のもの。

  • Kvar kaj dek ok faras dudek du. - 4と18を足すと22になる。

    これは常に有効です。

  • Nun mi legas. - 今私は(本、新聞などを)読んでいます。

    「読んでいる」という行為は実際に今行われている。

  • Hodiaŭ mi studas Esperanton. - 今日わたしはエスペラントを研究している。

    こう話している瞬間には研究していないかもしれないが、今日の研究を始めていて、まだそれを終えていない。

  • En la vintro oni hejtas la fornojn. - 冬には暖炉に火をたく。

    過去も未来も冬にはこうする。

  • Mi loĝas ĉi tie tri jarojn. - ここには3年住んでいる。

    居住は3年続いたが、これからもまだ続く。

物語では、物語が到達したタイミングに合わせて AS-時制が使われることがあります。この特別な文体は物語を生き生きとさせることができます:

  • Ne suspektante ion li iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo. - 彼は警戒することなく森の中を進んでいた。突然、発砲音が響く。

    まず語り手は過去時制を使いますが、その後、聞き手にとって発砲音が臨場感をもって聞こえるように、現在時制に切り替えています。

過去時:IS語尾

Preterita verbo, verbo kun IS-finaĵo, montras, ke la ago aŭ stato estas reala, sed okazis iam antaŭ la momento de parolado. Normale la ago aŭ stato jam finiĝis:

  • laboris = la ago "labori" okazis antaŭ nun
  • estis = la stato "esti" okazis pli frue ol nun
  • Mi sidis tiam sur seĝo. - 私はその時椅子に座っていた。

    La sidado efektive okazis en tiu pasinta tempo.

  • Mi estis knabo. - 私は少年だった。

    La knabeco estis reala en la koncerna pasinta tempo.

  • Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. - Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min.
  • Mi loĝis ĉi tie tri jarojn. - Mi loĝis ĉi tie tri jarojn.

    Mia loĝado daŭris tri jarojn, sed ne plu daŭras.

Se oni volas montri nuancojn de pasinta tempo, oni povas uzi diversajn aldonajn vortojn, sed oni ankaŭ povas uzi kunmetitajn verboformojn. Preskaŭ ĉiam tamen simpla preterito sufiĉas.

Iafoje oni vidas IS-formojn, kiuj montras ion, kio estonte plenumiĝos. Tio estas erara. Oni uzu OS-formon, aŭ, se oni volas esti tre preciza, estos ...inta. Do, ne diru: Mi venos al vi, kiam mi finis mian taskon. Diru: Mi venos al vi, (post) kiam mi finos mian taskon. Aŭ: Mi venos al vi, kiam mi estos fininta mian taskon.

未来時:OS語尾

未来時の動詞 (OS語尾を持つ動詞) は、動作または状態が、話した時点ではまだ始まっていないことを示します。もちろん未来というものはいつも不確かですが、未来時は物事が現実に起こるだろうと話し手が思っていることを示します:

  • laboros = 「働く」という動作はまだ始まっていませんが、始まる予定でいます。
  • estos = 「~である」という状況はまだ始まっていませんが、しばらく後に実現するでしょう。
  • Mi sidos poste sur seĝo. - 私は後で椅子に座るつもりです。

    「座っている」という状態は、後で実際に起こるでしょう。

  • Mi estos riĉulo. - 私はお金持ちになるでしょう。

    「お金持ち」という状態は将来での状態です。

  • Mi rakontos al vi historion. - 私はあなたに歴史(いきさつ)をお話するでしょう。

    その話はまだ始まっていません。

  • Morgaŭ estos dimanĉo. - 明日は日曜日です。
  • Mi loĝos ĉi tie tri jarojn. - 私はここに三年間住むつもりです。

    私はまだ住んではいませんが、住み始めたら三年間続くでしょう。

意志法 (命令法): U-finaĵo

Volitiva verbo, verbo kun U-finaĵo, montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aŭ celata. Volitivo ne montras la tempon de la ago, sed la ago tamen ordinare troviĝas en la estonteco:

  • laboru = la ago "labori" estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata
  • estu = la stato "esti" estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata
  • Sidu sur seĝo! - 椅子に座っていなさい!

    命令または依頼

  • Estu viro! - 男であれ!

    命令または依頼

  • Ludoviko, donu al mi panon. - ルドヴィコ、私にパンをください。
  • Ni legu la unuan ĉapitron. - 第一章を読みましょう。

    願望の表現

  • Ĉu ni iru al la dancejo? - わたしたちみんなでダンスホールに行きませんか?

    意向についての問い。ただしこのような文の実際の意味は多くの場合、丁寧な提案です。次に挙げる丁寧な依頼と比較してください。

意志法においては主語 vi はよく省略されます: Venu tuj! = Vi venu tuj! しかしこの省略は主文でだけ可能で、従文では省略できません。

ke 文の中の意志法

主文が何らかの方法で意志、目的、見解等を示しているとき、ke の中では意志法が使われます:

  • Mi volas, ke vi laboru. - 私はあなたが働くように願います。

    その労働は願われています。

  • Li petas, ke mi estu atenta. - 彼は私に注意深くしているように頼みます。
  • Estas necese, ke ni nun unu fojon por ĉiam faru finon al tiu ĉi stato. - 私たちはいま、一度この状態を永遠に終わらせる必要がある。

丁寧な依頼

自分の望みをより丁寧に表現するためには、bonvoluという単語に不定法を重ねて使います。更に丁寧な表現、mi petasや同様のものを追加することもできます。

  • Bonvolu sidi ĉi tie! = Sidu ĉi tie, mi petas! - ここに座っていてください = ここに座っていてください、お願いします。
  • Bonvolu fermi tiun ĉi fenestron! = Fermu la fenestron, mi petas! - この窓を閉めてください = この窓を閉めてください、お願いします。

命令形のUを二重に使わないことに注意。このようにはいいません:Bonvolu sidu...

注意:Bonvolu -iではなく、bonvole -uを使う人もいます。例えば、Bonvole sidu ĉi tie! 論理的にはこれでもかまわないのですが、慣例的、伝統的ではありません。

仮定法:US-語尾

仮定法動詞 (US 語尾がある動詞) は、非現実、架空、空想上の動作、状態を示すために使われます。US 形は動作の時制を示しません:

  • laborus = 「働く」という行動は、想像上のものです。
  • estus = 「~である」という状態は、想像上のものです。
  • Se mi estus riĉa, mi ne laborus. - 金持ちだったら、働かないね。

    非現実的で、想像上の状態や行動に関すること。

  • Se mi estus sana, mi estus feliĉa. - 健康だったら、幸福だったろうに。
  • Se mi nur loĝus en palaco! - 宮殿に住んでいることができれば!

    住んでいることは希望であるけれど、それは不可能であるということを理解していて、また現在の望みにすぎないということを理解している。

  • Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron. - 彼がもし前もって私に真実を告げてくれていれば、私は間違わなかっただろうに。

    farusdirus もここでは過去の架空の行為について語っています。もしくは estus dirinta として、過去であることを示すこともできます。

仮定法は、もっと穏かに依頼や要望を提示するためにも使われます:

  • Mi dezirus aĉeti kelkajn aferojn. - 何点か買い物をしたいのですが。

    現実的な望みではあるけれど、丁寧に表現している例。

  • Ĉu mi povus havi la skribilon? - ペンを使ってもよろしいでしょうか?

    とても礼儀正しく丁寧な依頼。

  • Ĉu vi bonvolus paroli iom pli silente? - もう少し静かにお話いただけますか?

    とても礼儀正しく丁寧な依頼。

仮定法はよく、条件を示す小辞 se とともに使われますが、se が必ず仮定法を必要とするわけではありません。意味によって使い分けます。明かに架空のことであれば US を使う必要がありますし、行為や状態が現実的であれば直説法を使う必要があります:

  • Se li estus ĉi tie, li certe mirus pri la malordo. - 彼がここにいたなら、彼はきっとこの混乱に驚いていただろう。

    彼がここにいないことは分かっているけれど、もし彼がここにいたならば、彼も驚いていただろう。

  • Se li estas ĉi tie, li certe miras pri la malordo. - 彼がここにいるとすれば、この混乱にきっと驚いているに違いない。

    彼がここにいるかわからないが、いる可能性がある。そうであれば彼は実際に驚いてもいる。

ある言語では仮定法に相当する動詞形は、かつて予見されていた物事にも使われます。エスペラントはこれを複合動詞形を使って表現します: estis ...onta または estis ...ota

不定法

不定法 (I 語尾のある動詞) は行為または状態の名を示すだけです。不定法は現実、意志、あるいは架空かを区別しません。時も示しません。不定法は伝統的に動詞の原形とみなされています。そのため動詞は辞書に不定法の形で載っています。

Infinitivo estas ofte simila al aga substantivo: labori = la ideo de farado de laboro; esti = la ideo de estado. Sed estas tamen diferenco.

Infinitivo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas substantiva frazparto: subjekto, objekto, pri-adjekto, k.t.p.: Morti pro la patrujo estas agrable. Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. Kiu kuraĝas rajdi sur leono?

Iafoje infinitivo eĉ povas havi prepozicion antaŭ si: Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon. Sed infinitivo neniam povas havi N-finaĵon aŭ J-finaĵon.

Infinitivo povas havi objekton, adjektojn k.t.p., same kiel predikata verbo. Tial infinitivo tamen estas verbo:

  • manĝi rapide - 素早く食べること

    La infinitivo havas adverban adjekton de maniero.

  • poste manĝi - 後で食べること。

    La infinitivo havas adverban adjekton de tempo.

  • manĝi pomon - りんごを食べること。

    不定詞は目的語を取ることができます。

Infinitivo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Ne eblas do diri: mi manĝi, la knabino esti aŭ simile. Plej ofte tamen ekzistas subkomprenata subjekto: senca subjekto.

Multaj (sed ne ĉiuj) infinitivoj estas kvazaŭ mallongigitaj ke-frazoj:

  • Mi ĝojas vin vidi! = Mi ĝojas, ke mi vin vidas! - Mi ĝojas vin vidi! = Mi ĝojas, ke mi vin vidas!
  • Mi vidis la knabon kuri. = Mi vidis, ke la knabo kuras. - Mi vidis la knabon kuri. = Mi vidis, ke la knabo kuras.

主語として働く不定法

Infinitivo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la infinitivo. Plej ofte la predikato estas formo de esti:

  • Resti kun leono estas danĝere. - Resti kun leono estas danĝere.

    Tio, kio estas danĝera, estas la ago resti kun leono. Danĝere estas predikativo de resti. Ĝi havu E-finaĵon, ĉar ĝi estas priskribo de verbo.

  • Kritiki estas facile, fari [estas] malfacile. - Kritiki estas facile, fari [estas] malfacile.

    Tio, kio estas facila, estas la ago kritiki. Tio, kio estas malfacila, estas la ago fari.

述語動詞とともに使用される不定法

Infinitivo ofte estas uzata kune kun predikata verbo, de kiu ĝi dependas:

  • Mi povas kuri. - 私は走ることができます。
  • Li volis veni. - 彼は来ることを望んだ。
  • Ili devis cedi. - Ili devis cedi.
  • En varmega tago mi amas promeni en arbaro....amas promenon... - 暖かい日には森の中を散歩するのが好きだ。= ...散歩が好きだ...
  • Ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.Ŝi komencis sentadon de doloro... - Ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon. ≈ Ŝi komencis sentadon de doloro...
  • Li ŝajnis subite kompreni. = Li ŝajnis subite komprenanta... - 彼は突然理解したように見えた。= 彼は突然理解し始めたように見えた。

    この不定法は主語 li の叙述語です。

  • Nun ili ĉiuj iris dormi. = ...iris por dormi. - 今彼ら全員眠りに行きました。= ...眠るために行きました。

    Kiam infinitivo rolas kiel por-adjekto oni normale forlasas la prepozicion por.

  • Ŝi tuj kuris bati ŝin. = ...kuris por bati ŝin. - 彼女は直ちに彼女(別の女性)を叩きに駆け出した。= ...彼女を叩くために駆け出した。
  • Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio?...hontas pri fanfaronado... - Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? ≈ ...hontas pri fanfaronado...

    Kiam infinitivo rolas kiel pri-adjekto oni ĉiam forlasas la prepozicion pri.

  • Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron....sukcesis pri ekbruligado de la fajro. - 幸いにも私は火をつけるのに成功した。= ...着火に成功した。

En la ĉi-antaŭaj ekzemploj la senca subjekto de la infinitivo estas la sama kiel la subjekto de la predikata verbo. Sed en iaj okazoj infinitivo havas alian subjekton ol la predikato.

Iuj predikatoj montras agon, kiu celas influi la agadon de alia persono (aŭ afero). Tiaj verboj estas ekz. (mal)permesi, ordoni, doni, destini, peti, instrui, instrukcii, devigi, lasi, inviti, voki, sendi, (mal)konsili, komandi, konvinki, persvadi, memorigi kaj (mal)rekomendi. La influata persono (aŭ afero) aperas ĉe tiaj verboj kiel al-adjekto aŭ N-adjekto. Kiam infinitivo aperas kune kun tia verbo, la senca subjekto de la infinitivo estas la influata persono aŭ afero:

  • Mi malpermesis al li fari tion. - 私は彼がそうするのを許しませんでした。

    fari(する)の主語はili(彼ら)です。

  • Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. - 彼らは私に夕べ前に来るように命じました。

    veni(来る)の主語は、mi(私)です。

  • La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti. - La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti.

    Subjekto de venigi estas tiuj, al kiuj la reĝo ordonis. Ili estas subkomprenataj, sed povus aperi kiel al-adjekto: ...ordonis al iuj venigi...

  • Mi petas vin trinki. = Mi petas vin, ke vi trinku. - Mi petas vin trinki.(飲んでください) = Mi petas vin, ke vi trinku.(私はあなたが飲むようにお願いします)。

La verbo promesi ne apartenas al tiu ĉi grupo: Mi promesis al li veni al la festo. = Mi promesis al li, ke mi venos al la festo. La senca subjekto de veni estas la subjekto de la predikativa verbo.

Kiam la predikata verbo estas formo de vidi, aŭdi, senti, imagi aŭ simile, povas aperi infinitivo, kiu estas predikativo de la objekto de la predikata verbo. Tiam tiu objekto estas senca subjekto de la infinitivo:

  • Mi vidis la knabon kuri. - 私は少年が走るのを見た。

    Kuri estas predikativo de la knabon, la objekto de vidis. Subjekto de kuri estas la knabo. = Mi vidis la knabon kuranta. Mi vidis, ke la knabo kuras.

  • Mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn. - Mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn.

    踊っていたのは、少女たちだった。

補足語として働く不定法

Infinitivo povas esti postmetita suplemento de substantivo aŭ adjektivo (plej ofte aga):

  • Forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. = Forte min doloras, ke mi ne povas helpi vin... - Forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. = Forte min doloras, ke mi ne povas helpi vin...
  • Mi ricevas grandan deziron edziĝi. = Mi ekdeziregas edziĝi. - Mi ricevas grandan deziron edziĝi. = Mi ekdeziregas edziĝi.
  • Lia propono elekti novan prezidanton ne estis akceptita. - Lia propono elekti novan prezidanton ne estis akceptita.
  • Vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero. - Vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero.
  • Ŝi ricevis la taskon trovi trinkaĵon. = ...la taskon, ke ŝi trovu trinkaĵon. - Ŝi ricevis la taskon trovi trinkaĵon. = ...la taskon, ke ŝi trovu trinkaĵon.
  • Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon. ...kapablas instrui... - Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon. ...kapablas instrui...
  • Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo. - Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo.

前置詞をともなった不定法

Normale oni ne montras la frazrolon de infinitivo, sed lasas tion al la kunteksto. Tamen kelkfoje estas necese montri la frazrolon de infinitivo per prepozicio. El ĉiuj prepozicioj tradicie nur por, anstataŭ kaj krom estas akceptataj antaŭ infinitivo. Sen fariĝas tamen pli kaj pli ofta antaŭ infinitivo.

  • Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon. - Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.

    Oni uzas por + infinitivon precipe kiam la infinitivo havas la saman subjekton kiel la predikato. Se la du subjektoj estas malsamaj, oni uzas plej ofte infinitivon sen prepozicio: Ŝi invitis min trinki kafon. = ...por ke mi trinku kafon. Post movaj verboj kiel iri kaj kuri, oni preferas infinitivon sen por, eĉ kiam la du subjektoj identas: Mi iros ripozi. = Mi iros por ripozi.

  • Ĉi tie ne ekzistas akvo por trinki.Ĉi tie ne ekzistas trinkebla/trinkota akvo. - Ĉi tie ne ekzistas akvo por trinki. ≈ Ĉi tie ne ekzistas trinkebla/trinkota akvo.

    Se infinitivo estas suplemento de substantivo, oni uzas por sendepende de la senca subjekto.

  • En la domo estas jam nenio por manĝi. - 家の中には食べるものは既に全くない。
  • La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin. - La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin.
  • Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn. - Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn.
  • Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki. - Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki.
  • Tion mi ne povus fari sen detrui mian reputacion. = ...sen detruo de mia reputacio / ... ne detruante mian reputacion. - Tion mi ne povus fari sen detrui mian reputacion. = ...sen detruo de mia reputacio / ... ne detruante mian reputacion.
  • Sen manĝi kaj trinki oni ne povas vivi. = Sen manĝado kaj trinkado... - Sen manĝi kaj trinki oni ne povas vivi. = Sen manĝado kaj trinkado...

Inter antaŭ kaj infinitivo oni metas la komparan vorteton ol:

  • Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero. = ...antaŭ ol oni venas al la rivero. - Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero. = ...antaŭ ol oni venas al la rivero.
  • Antaŭ ol foriri li ŝlosis la pordon. = Antaŭ ol li foriris... - Antaŭ ol foriri li ŝlosis la pordon. = Antaŭ ol li foriris...

Uzado de aliaj prepozicioj antaŭ infinitivo ne estas mallogika, sed povas krei miskomprenojn pro la malkutimeco.

述語のように働く不定法

Iafoje oni vidas frazojn aŭ subfrazojn, en kiuj la sola verbo estas infinitivo. La infinitivo tiam sence egalas al volitivo aŭ esprimo kun povi:

  • Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. = ...kion mi faru. - Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. = ...kion mi faru.
  • Mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi. = ...kiel mi ĝin klarigu. - Mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi. = ...kiel mi ĝin klarigu.
  • Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon. = Ili ne havas (ion), kion ili/oni povus manĝi, ili ne havas (ion), per kio ili povus hejti la fornon. - Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon. = Ili ne havas (ion), kion ili/oni povus manĝi, ili ne havas (ion), per kio ili povus hejti la fornon.
  • Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco. = ...se oni prenu la plej malmulte... - Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco. = ...se oni prenu la plej malmulte...
  • Ĉu esti aŭ ne esti, — tiel staras nun la demando. = Ĉu mi estu aŭ ne estu... - Ĉu esti aŭ ne esti, — tiel staras nun la demando. = Ĉu mi estu aŭ ne estu...
  • Kion fari? = Kion oni/mi/vi faru? - Kion fari? = Kion oni/mi/vi faru?

Iafoje oni vidas infinitivojn uzatajn anstataŭ ordonaj volitivoj. Tiam la ordono ricevas nuancon neŭtralan, nek ĝentilan nek malĝentilan, sed simple konstatan. La senca subjekto de la infinitivo estas tute ĝenerala oni. Tiu uzo estas malofta: Nur prunti, sed ne restigi al si! = Oni povas nur prunti... Anstataŭ ordoni per U-formo, la parolanto eldiras sian volon kiel simplan konstaton de nediskutebla fakto. Por landoj ne menciitaj en la listo sin turni al LF-KOOP, Svislando. Simpla konstato, kiel oni agu por mendi ion de LF-KOOP.

不定法と行為の名詞

Infinitivoj kaj agaj substantivoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. Infinitivo havas ĉiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas identa al la subjekto de la predikato. Aga substantivo estas tamen sendependa de subjekto. Aga substantivo nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas infinitivon en agan substantivon:

  • Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. = Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn. - Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. = Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn.
  • Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj. = Ili amas turmentadon de bestoj, ĉu ili mem turmentas, ĉu iu alia turmentas. - Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj. = Ili amas turmentadon de bestoj, ĉu ili mem turmentas, ĉu iu alia turmentas.
  • Mi promesis amuziĝi. = Mi promesis, ke ĝuste mi amuziĝos. - Mi promesis amuziĝi. = Mi promesis, ke ĝuste mi amuziĝos.
  • Mi promesis amuziĝon. = Mi promesis, ke okazos amuziĝo. - Mi promesis amuziĝon. = Mi promesis, ke okazos amuziĝo.

    Ne gravas, kiu amuziĝos.

先頭にもどる