Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-06 22:34:28

Vivo inteligenta ŝajnas malofte en la tuta Universo. Spacon por ĉiuj havas la Tero, almenaŭ por ni. Sed kiaj estas la ŝancoj por la estonteco?

estonteco

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-07 01:36:44

Estonteco fora de nia galaksio estos koliziego kun Adromedon, alian galaksion.

galaksio

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-07 14:13:08

Galaksio kaj la tuta Universo estas vera mistero por la pensantaj estuloj, kiuj vivas sur la tersurfaco. Eĉ Albert Einstein diradis: "Ne ekzistas iu logika vojo al la eltrovo de la elementaj leĝoj --- la sola vojo estas tiu de la intuicio."

intuicio

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-08 02:38:32

Intuicio mia sugestas, ke la universo mirinde funkcias kaj retenas multegajn aferojn, kiujn ni (la homaro) nun ne havas la plej iometan komprenon.

kompreno

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-08 13:29:44

Kompreno pova, kelkfoje estas malfacila tasko, ekz-e. La agodistanco de la gravitacio ne estas senlina. la estiĝo de nia sunsistemo, la deveno kaj estonta sorto de la Tero. Laŭ la glacio-kosmogonio, la Luno do ne estas filo de la Tero,sed forkaptita el la alia planeta sistemo.

sistemo

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-08 19:43:41

Sistemo suna nia enhavas strangan lunon, kiu orbitas Saturno: el ĝi spruciĝas akvon kaj glacion, kiel vulkano!

vulkano

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-08 20:45:57

Volkano estis en la praatempo por la homoj puno de Dio. La legenda insulego Atlantis, laŭ kiu Atlantika Oceano ricevis sian nomon, laŭdire malaperis en la maron en la jaro 11542 a. Kr. oni diras, ke senkompara grandega vulkano englutis ĝin. Estas asertite, ke la loĝantoj de Atlantis jam posedis tre altan kulturon.

kulturo(n)

Серёга (Montri la profilon) 2019-novembro-09 20:47:07

Kulturo estas vestoj de intensaj interokazaĵoj

Intensajn interokazaĵojn

Vinisus (Montri la profilon) 2019-novembro-09 22:14:48

Intensajn interokazaĵojn oni havas, kiam ni jam supre diras, ke la nombro de mirakloj kiujn prezentas al ni la modernaj scienco kaj tekniko, estas tiom granda, ke tre malfacile oni povas elmontri el ili sep kiel plej eminentajn.

eminentajn

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-novembro-10 15:02:48

Eminetaj mirindaĵoj, kiuj venas al mia menso hazarde estas: gravito, eterneco, la cirkla/globa formo, ora ortangulo, pio, akvo, kaj vasteco de la universo.

En la universo

Reen al la supro