Al la enhavo

MySpace

de Matilda 69, 2007-decembro-29

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-01 10:57:07

2008-an bondeziron por ĉiuj! sal.gif
Anstataŭ ripeti senĉese same pri E-o kiel helpanta lingvo por interkomuniki, diru kial nia lingvo estas malpli grava ol iu ajn nacia lingvo? Malgraŭ tiom da avantaĝoj. Eble pro homoj kiel vi por kiu E-o estas neksta GAJA hobio? Dire "venko" mi pensis pri progresia disvastigo. Mi ne scias ĉu ekz. unu mil novaj homoj/jaro estus sukceso - ne temas pri tio. Bedaŭrinde kiam novuloj aperas aliaj foriras - eble ili rimarkas ke E-o helpas komuniki nur kun grupeto de hobiuloj, kaj ne kun tuta mondo. Eble vi ne volas diri ke disvastigo ne gravas? Ni parolu pri reala situacio, kaj ne pri (eĉ sinceraj) deziroj (eĉ pri tiuj de Zamenhofa tempo)... senkulpa.gif

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-01 13:56:02

Interese, ĉu iu kalkulis kiom da homoj en tuta mondo havas intereso je internacia komunikado? Plimulto da homoj sentas sin bone ene en sia nacia kulturo kaj volas scii nek Esperanton nek ian alian lingvon.
Mi tute ne kontraŭ disvastigo de Esperanto.
Sed interese, ĉu iu imagas pli-malpli certe al kia cifero oni devas strebi?

Francisko1 (Montri la profilon) 2008-januaro-02 08:23:38

Matilda: Mi restis dum kelkaj monatoj en myspace kaj tie esperantistoj estas multaj sed ili estas tute neagemaj. Multe pli bone estas ipernity. Mi diras tion al vi nur por ke vi ne perdu vian tempon. Ĝis

Matilda 69:Ĉu iu aliĝis al mia spaco?
Mi faris tion hodiaŭ kaj mi nun serĉas aliajn esperantajn geamikojn.

P.S. Mi esperas disvastigi esperanton tiel

Matilda 69 (Montri la profilon) 2008-januaro-02 12:28:36

dankon Francisko, via respondo estas la nura taŭga je la temo. Mi demandis ja ĉi-tion.

Mi tre dankas vin

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-18 23:19:48

Matilda,

Ekde mia esperantistigo mi laboras en myspace. Mi ekuzis myspace por plibonigi la anglan, tiam mi ne parolis esperanton. Sed ekde kiam mi sciis kio estas esperanto mi eklaboris. Iru al la esperantaj grupoj kaj vi vidos min kaj plurajn geesperantistojn el Amerikoj kaj Eŭropo. Tie angle mi konis personojn el la tuta mondo, kaj la kutima demando tie estas: "kiujn lingvojn vi parolas?", kaj poste ili demandis "Esperanto? Kie oni ĝin parolas?". Ankaŭ estas la grupoj pri lingvoj, kie oni ofte interesiĝas.

Sammondane,

Ĥod

Reen al la supro