Al la enhavo

Kiel esprimi tion?

de Meŝig, 2008-januaro-02

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-05 18:26:31

Meŝig:Sed tiu fadeno helpis min pli bone klarigi la problemon kaj mi dankas siajn partoprenantojn.
Kara Meŝig,

La vorto "sia" oni uzas por reflekti la subjekto, kiam la subjekto estas je la tria persono (li, ŝi, ĝi, oni aŭ ili). Ĉikaze la subjekto de "dankas" estas "mi", kaj konsekvente ne uzeblas "sia", sed eĉ se uzeblus ĝi, mi ne kredas, ke temis pri partoprenantoj de "mi", sed ja de la fadeno.

"mi dankas (ĝiajn partoprenantojn | ties partoprenantojn)" pli taŭgus.

Amike,
Filu

Meŝig (Montri la profilon) 2008-januaro-05 18:30:53

Dankon, mi korektis. rideto.gif

doudoune (Montri la profilon) 2008-januaro-06 10:59:33

Kara Meŝig
Mi intencis nur montri ke la "U" de "devunta" ne bone taùgas.Pro tio mi donis eksemplojn kiujn oni povas ankoraù pligrandigi [ mi estis(as-os)devinta(anta-onta)]. Mia eksemplo estas nur eksemplo ne la sola, kompreneble. Krome por atingi la taùgan tradukon, la kunteksto estas necesa.
Bone, mi estas kontenta ĉar mi cerbumigas kelkajn amikojn!
Ĝis baldaù.

Reen al la supro