Al la enhavo

Ĉu E-o vere pli facilas por Azianoj

de Miland, 2008-februaro-16

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-16 09:40:11

(Mi precipe parolas al Azianoj, ekz. Ĉinoj, Japanoj kaj Koreianoj kiuj ne estas denaskaj uzantoj de eŭropaj lingvoj)

Amikoj

Usona kabeinto atakis Esperanton, dirante ke ĉe la UK en Beijing en 2004 estis Ĉina-parolantoj, kiuj studis E-on kaj la anglan egale longatempe, kaj (laŭ li) ili povis paroli komforte en la anglan sed trovis multe da malfacilaĵojn en E-o! Mi dubas, sed plaĉus al mi eltrovi viajn opiniojn. Kiel vi respondus tian kabeinton? Mi bonvenus viajn respondojn en la ĉina, japana kaj koreia-parolantaj forumoj en E-o (ĉar mi ne scias ĉi tiujn lingvojn). Estos por vi bona ekzerco uzi la internacian lingvon, ĉu ne!

novatago (Montri la profilon) 2008-februaro-16 15:04:38

Mi ne scias se multaj ĉinanoj - azianoj estas tie ĉi sed mi ne komprenas kial vi ne demandas al ili pli rekte.

Jen ligiloj de la Ĉina Esperanto Ligo, Korea Asocio, Japana Esperanto-Instituto, Federacio Esperanto de Barato kaj mi ne volas serĉi pli sed versajne se vi serĉas iom vi trovos retpoŝtajn adresojn de azianoj esperantistaj.

Ĝis, Novatago.

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-16 16:57:12

Estas forumoj por azianoj ĉi tie. Bezonitaj retpoŝtadresoj ne estas trovebla ekz de la Koreia retpaĝaro, ĉar ĝi ne estas skribita en E-o, kvankam mi skribis al asocioj en Japanio kaj Barato - kaj dankon por la ideo. La kazo de Barato estas komplika, ĉar estas forta tradicio de edukado en la angla-medio tie, do mi precipe bonvenis opiniojn de homoj kiuj ne edukadiĝis en la angla tie.

novatago (Montri la profilon) 2008-februaro-16 21:34:00

Miland:Bezonitaj retpoŝtadresoj ne estas trovebla ekz de la Koreia retpaĝaro
Ah homo kun malmulta fido. Rigardu tien ĉi en la "libera skribo" sekcio.

Ĝis, Novatago.

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-17 01:39:11

Kiel mi diris - bezonitaj retpoŝtadreso ne estas trovebla de la Koreia retpaĝaro. Ne tiel necesas nun, ĉar mi ankoraŭ diris al aliaj Azianaj retpoŝtadresoj.

novatago (Montri la profilon) 2008-februaro-17 10:34:36

Miland:Kiel mi diris - bezonitaj retpoŝtadreso ne estas trovebla de la Koreia retpaĝaro. Ne tiel necesas nun, ĉar mi ankoraŭ diris al aliaj Azianaj retpoŝtadresoj.
Mi ne komprenas vin. Mi trovis forumon korean en tiu retpaĝo (eĉ mi diris la sekcion kie ĝi estas trovebla) se vi ne necesas ĝin, tio estas bone. Sed per forumo vi povus atingi al pli homoj. Nur koreanoj vizitas tiun forumo ne kiel tie ĉi (vi jam vidis kiom da respondoj atingis vi, almenaŭ ĝis nun). Se ankoraŭ vi volas retpoŝtadreson de la korea instruisto, kiu instruas ĉe la Seula Kulturcentro, vi povos trovi ĝin ĉe http://www.esperanto.co.kr/prezento.htm (ĝi estas tie, serĉu ĝin).

Ĝis, Novatago.

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-17 11:04:33

novatago: vi povos trovi ĝin ĉe http://www.esperanto.co.kr/prezento.htm
Jes, mi trovis repoŝtadreson tie ĝin kaj skribis lin - dankon.

Maldormemo (Montri la profilon) 2008-februaro-20 11:09:16

Saluton Amikoj!
mi interesiĝas pri la respondo. Ĉu vi publikos ĝin ĉi-tie Miland?
Amike Tomio

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-20 12:21:56

111

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-20 13:23:56

(Korektita versio)
Saluton, Tomio. Mi ja ricevis respondon de Koreiano, kaj publikis ĝi en la angla-parolanta forumo (kun traduko), sed por via konveno, jen ĝi denove:
Laŭ mia kompreno kaj sperto, mi ne povas konsenti je lia aserto, ke Esperanto estas pli malfacila ol angla lingvo. Ĉiuj miaj lernantoj en Koreio samopinias, ke Esperanto estas pli facila kaj logika* ol angla lingvo. Probable, tiu kabeinto havas unikan sperton aŭ antaŭjuĝon.
* mi korektis rogika
Se via unua lingvo estas Azia, ĉu vi havas opinion pri ĉi tiu temo?

Reen al la supro