Al la enhavo

Enigmo pri japana banejo

de sergejm, 2008-marto-01

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-01 02:13:48

En Rusio estas TV-elsendo "Ĉto? Gde? Kogda?" - "Kio? Kie? Kiam?". 6 konuloj devas respondi demandojn de televidantoj dum unu minuto. Oni havas 12 preparitajn demandojn kaj unu demandon oni donas per interreto en 13.mts.ru nur kiam oni montras la elsendon. La demando estas elektita per ludilo-turbo kun montrilo.

Jen estas unu el la demandoj:

Rusa demandinto vizitis siajn japanajn amikojn. Kiam estis tago por bani, la japanaj mastroj proponis al la rusa gasto bani unua. Li eniris en la banejon kaj vidis bankuvon plenan de varmega akvo kaj duŝon kun kun malvarma akvo. Unue li banis sin en la bankuvo, poste sub la duŝo.
Kion li faris erare?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-01 10:18:13

Ha, ĉu la ruso havas ian strangan emon? Aŭ ĉu rusoj ŝatas sin varmigi kaj poste sin purigi? lango.gif
Japano purigas sian korpon per duŝo antaŭ ol eniĝi en la bankuvo por baniĝi, por ke la akvo en la bankuvo ne malpuriĝu...

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-01 11:59:09

Mi ne dubis ke ĉinoj scias la respondon.
En rusa loĝejo ordinare estas nur aŭ bankuvo, aŭ duŝo, sed ne ambaŭ kune. Kaj kutime oni ne ekonomas akvon.
Ĉu en Ĉinio oni banas same kiel en Japanio?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-01 17:02:41

Ĉukĉo edziĝis al francino. Sed post nur unu monato de komuna vivo la geedzoj eks-geedziĝis.
Kiam oni demandis al la ĉukĉo pri la kaŭzo, li respondis: Tro malpura virino ŝi estas, tamen. Ŝi duŝas sin du-foje ĉiu-tage.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-01 18:38:55

Ordinara rusa banejo estas vapora. Ĝi similas al finna saŭno. Unue ruso ŝvitas en vaporejo, kaj poste forlavas ŝviton en apuda rivero (en vilaĝo, se estas rivero) aŭ sub duŝo (en pli moderna urba banejo). Kaj ripetas tion kelkfoje. En paŭzoj li trinkas bieron aŭ kvason.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-02 01:34:56

sergejm:Ĉu en Ĉinio oni baniĝas same kiel en Japanio?
Ofte ne. Ŝajne la ĉinoj en la nordo malofte baniĝas, dum la ĉinoj en la sudo ofte baniĝas nur sub duŝo. Eble iuj riĉaj ĉinoj preferus baniĝi en bankuvo.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-31 05:22:04

La venonta TV-elsendo de "Kio? Kie? Kiam?" estos sabate, 5-an de aprilo, je 23:30 laŭ Moskva tempo (GMT+4) (kaj en venontaj sabatoj en aprilo). Se vi scias la rusan, vi povas sendi vian demandon al 13.mts.ru, iam demandoj estas ne el Rusio. Se via demando estos elektita kaj la konuloj ne respondas, vi gajnos iom da mono (kiom dependas de tio, ĉu via demando plaĉos al TV-spektantoj).

Reen al la supro