Al la enhavo

La nova versio de lernu!

de Jev, 2016-julio-19

Mesaĝoj: 221

Lingvo: Esperanto

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:17:00

чё, форумов на национальных языках больше не будет?
ну и прална, ибо нех

kien malaperis la forumoj en naciaj lingvoj?

ыыыыыыыыыыыыыы
anstataux "sendi" (Отправить) sub la mesagxo trovigxas "apliki filtrilon" (Применить фильтр)

плейвэршайнэ ля нова форумо нэ апогас х-систэмон

ми чиуйн гратуляс

ДБЪ

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:23:07

Тerurĉjo:чё, форумов на национальных языках больше не будет?
ну и прална, ибо нех
kien malaperis la forumoj en naciaj lingvoj?
ыыыыыыыыыыыыыы
anstataux "sendi" (Отправить) sub la mesagxo trovigxas "apliki filtrilon" (Применить фильтр)
Ili restis.. iom pli esploru la aferon. Nun nacilingvaj forumoj havas pli da kategorioj, tute same kiel Esperanto-forumoj. Per la filtrilo eblas indiki la lingvojn, kiujn vi komprenas. Dankon pro la atentigo pri la traduk-eraro, mi esploros, kio estas tio.

Oijos (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:30:34

En agordoj de profilo: "City" (devus uzi la lingvon de tiel nomata doktoro Esperanto)

La vortaro pli malfacile uzeblas. Ankaŭ en la vortaro aperas tekstojn ANGLE! Kiel "No results found." Kaj la vortaro montras trafojn ne-serĉatajn, kiel "sato", kiam oni serĉas skribante "ŝato" (ankaŭ montris ĝin sube).

So you don't believe in Esperanto and therefore English is the underlying language?!

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:33:22

Oijos:
So you don't believe in Esperanto and therefore English is the underlying language?!
Tion vi demandas, ĉar vi trovis du aferojn, por kiuj ne aperas tradukoj? Hm.. ĉu vi bone legis mian unuan mesaĝon pri tio, ke la paĝaro ĵus ŝanĝiĝis kaj kredeble estos iuj eraroj en ĝi? Ajnokaze dankon pri la komentoj, ni riparos tion.

Oijos (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:39:52

Vortoj estas malplaĉe tranĉitaj en interparolujo.

Vortaro tre fekaĵas.

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:41:40

Oijos:Vortoj estas malplaĉe tranĉitaj en interparolujo.
Vortaro tre fekaĵas.
Dankon!

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:42:59

ombresaco:Nur eta propono, en antauxaj versioj estis babilejo, kiu poste malaperis. Mi pensas, ke estus bona ideo repreni la ideon, sed uzi ĝin kiel telegrama grupo, kun ponto al irc. Tiel la vizitantoj de la retejo trovos pli da homoj.
Ni certe pensos pri la aldonaj moduloj tuj post kiam ni lanĉos unue ĉion planitan.

ombresaco:
Stranga konduto. En la forumo, kiam oni respondas malnovan mesaĝon, ĝi ankoraux aperas je la fino de la listo, ne en la unua posicio, kiel antuaxe, ĉu vvolis tion, aux ĝi estas erareto?
En la malnova lernu! la formularo aperis en aparta paĝo, en tiu ĉi versio la formularo aperas ĝuste tie, kie poste aperos la respondo.

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:44:32

eszteme:Mi havas la demando – kie mi povas trovi egzamenoj? Iam egzamenoj estis sur lernu.net, sed postea forviŝis ilin.
La ekzamenoj ne estas, ĉar ili estis ege malnovaj teknike kaj tre malsekuraj. Ni ne scias, ĉu ni aldonos la ekzamenojn al la nova lernu!, ni verdire ankoraŭ ne havas decidon pri tio. La tuta nova kurso efektive estas kiel unu granda ekzameno, oni iras tra ĝi, faras la ekzercojn kaj ricevas la poentojn. Do ni ankoraŭ cerbumos pri tio. Dankon.

Oijos (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:45:36

Kiel oni povas citi respondon?

Mi uzis la paĝaron en Esperanto, do estas mirige, ke tio okazis. Ankaŭ la butonoj super ĉi tiu mesaĝokesto estas en iu ne-komprenebla lingvaĉo.

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:47:09

Abeneezer:Ĉu la vortaro estos atingebla sen ensaluti? Tion mi tre ŝatis en la malnova versio. Ankaŭ, ĉu ĝi estos aŭ estas atingebla en retpaĝo kun nur ĝi kaj nenio alia? La malnova versio ankaŭ havis tion, mi tre ŝatis mian ligilon por tiu retpaĝo. Kaj unu lasta afero, oni povis klaki al la vorteroj por serĉi pri ili, sed nun tio ne plu eblas. Mi ŝatus havi tion denove.
Jes, ĝi estas uzebla sen ensaluto. Jen la vortaro! NI sendube ankoraŭ plibonigos la vortaron, kaj aldonos poste kelkajn pliajn funkciojn.

Reen al la supro