შეტყობინებები: 16
ენა: Esperanto
Miland (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2008 13:51:00
Virino eniras viandovendejon kaj diras, 'Mi volas iom da kolbaso, sed ĝi devas esti maldike tranĉita.'
La buĉisto respondas, 'Volonte. Alportu al mi la kolbason kaj mi tranĉos ĝin por vi tiel maldike kiel vi volas.'
Terurĉjo (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2008 20:42:20
Miland (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2008 21:37:41
Terurĉjo:Kio estas kolbaso?Ĝi estas, en la rusan, колбаса. En la anglan, sausage. Cilindra manĝaĵo farita de viando. Ĉu estas pli klare?
Noël LECOMTE (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2008 21:46:32
Terurĉjo:Kio estas kolbaso?Kolbaso (mola) estas hakita viando (la plej ofte porkaĵo) kiu oni prezentas sub formo de platigita globo aŭ longa cilindro kiel la tuluza kolbaso kiu oni metas en la kasuleto (tuluza specialaĵo).
taneli (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2008 21:55:16
Miland:La buĉisto respondas, 'Volonte. Alportu min la kolbason kaj mi tranĉos ĝin por vi tiel maldike kiel vi volas.'Mi volas atentigi vin pri tio, ke en Esperanto oni ne uzas duoblan objekton, do: "Alportu al mi la kolbason..."
Noël LECOMTE (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2008 22:06:10
Terurĉjo:Kio estas kolbaso?Vi povas vidi "etan kolbason" en Lernu, sekvante la vojon:" Lernado - Vortoj - Bildvortaro - 9. Viando, kartobirdoj kaj marmanĝaĵoj - kaj 7 "
Amike
Miland (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2008 22:14:09
taneli:Mi volas atentigi vin pri tio, ke en Esperanto oni ne uzas duoblan objekton, do: "Alportu al mi la kolbason..."Dankon, notite.
sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 18 მარტი, 2008 05:27:36
Terurĉjo:Kio estas kolbaso?
Rampas verda serpento, odoras kiel kolbaso.Kiam mi enigmis ĉi tion en la babilejo, oni ankaŭ min demanidis kio estas kolbaso.
Nun Terurĉjo scias kio estas kolbaso, sed dum komunismo li eble ne sciis, se la serpento ne ĝisrampis al li.
Terurĉjo (მომხმარებლის პროფილი) 18 მარტი, 2008 20:29:54
Mi atendis, ne respondante, ĝis kiam iu ruso komentos la fadenon. Finfine aperis Sergejm.
Estimataj, ĉu vi imagas, ke mi ne scias, kio estas kolbaso?
La citaĵo, dirita de mi, estas el tre konata dumsocialisma anekdoto. Miland, tio estas ŝtono en vian ĝardenon.
Miland (მომხმარებლის პროფილი) 18 მარტი, 2008 20:56:15
Terurĉjo:Ĥa-ĥa!!!La citaĵo, dirita de mi, estas el tre konata dumsocialisma anekdoto.Jes, bona ŝerco, mi ne rimarkis!
Ĉiuokaze, tio memorigas min pri alia ŝerco.
Demando: Ĉu vi povas alpreni socialismon al Armenio?
Respondo: Jes, sed kial?