Al la enhavo

Traduko de la Libro de Saĝeco

de phi500ac, 2017-januaro-02

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-02 22:25:44

Mi konsideras, ke la Mdju-Netjera estas la plej bela lingvo en la mondo. Do mi volas skribi gramatikon de Mdju-Netjera en Angla Lingvo kaj Esperanto. Kun la gramatiko, mi intencas publikigi ankaŭ la libron, kies titolo estas Lecionoj pri Vivado kaj Kunvivado. La aŭtoro estas la ĉefministro Ptah-Hotepo.

Mi intencas publikigi la libron por la Kindle, en Amazon. Sed mi rimarkis, ke libroj eldonitaj de Amazon en Esperanto estas ofte plenaj je eraroj. Do mi petas al vi, ke vi korektu mian tradukaĵon.

Bonvolu korekti la tekston sube:

=== Lecionoj pri Vivado kaj Kunvivado -- 1
=== Ĉefministro Ptah-Hotepo.

Instruado de la veziro Ptahotepo, estro de la ĉefurbo dum la regado de Lia Reĝa Moŝto, la Monarĥo Jeseso, ke li vivu ĉiame tra la Eterneco.

La veziro kaj urbestro Ptahotepo diris al la suvereno: Mia Reĝo kaj Sinjoro, kiam la maljuneco alvenas, ĝenerala decadenco konkeras nin, kaj alportas mizeron intelektan kaj fizikan. Nur kadukeco korpa prosperas en la vivo de maljunulo. Al ni la ĉiutaga dormo estas dreso
pri la morto. Kiam la jaroj venas kaj foriras, la okuloj vidas malklare, la sonoj alvenas konfuzaj al oreloj surdaj, lace batadas la koro, kaj la buŝo babilas malrapide direkte al silento.

La memoro tro plena je la kroniko de tuta vivo ne havas ujon por konservi tion kio okazis hieraŭ. Reŭmatismo kontuzas ĉiujn ostojn korpajn. Tio ĝenas, kio antaŭe alportis prezuron. Oni ne povas plaĉe gusti ion, ĉar la maljuneco ŝanĝas ĉion je malbeno. La nazo ŝtopiĝas, spiro iĝas malfacile, kaj la senilulo ne sentas sin komforta nek starante, nek sidante. Do ordoni al servo de Via Reĝa Moŝto ke li preparu al si heredanton, kiu estos la bastono de la kripla maljunuleco. Mi promesas instrui lin pri la vortoj de la juĝistoj, pri la konsiloj de prapatroj kiuj vivis en estinta tempo, kaj ricevis instrukcion el la buŝo de la dioj. Tiel mia filo kaj surogato daŭre gvidos la popolon de Du-Landoj kaj servos bone Vian Reĝan Moŝton.

Tiel respondis Lia Reĝa Moŝto al la ministro: "Jes. Instruu vian filon kaj heredanton pri antikva saĝeco por ke li estu bona ekzemplo al la filoj de la noblaj homoj. Komprenu li ĉion kion vi instruos al li, ĉar neniu estas denaska saĝulo."

Komenco de la vortoj de saĝeco de la princo, grafo kaj pastro kiun Dio amas. Li estas ido de pluraj reĝoj, li estas la urbestro kaj administranto Ptahotepo. Tiujn vortojn li diris gvidante sian filon al la vojo de la scio. Jen la proverboj utilaj al la atentulo kaj antaŭdirantaj gravajn konsekvencojn al stultulo kiu ignoras ilian klerecon.

* Ne estu fiera pro via scio. Ne sentu vin memfide pro via ekspertaĵo. Aŭdu la voĉon de la stratoj kaj egale ricevu la konsilojn de la sensciulo kaj de la saĝulo, ĉar eĉ la malklerulo povas diri al vi tion kio mankas al homoj de sia klaso, kaj dirante tion, li helpos vin regi la Du Landojn kaj malfermos al vi la koron de la popolo.

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-02 22:42:24

* Neniu atingas la limojn de la scienco. Neniu metiisto manipulas egalbone ĉiujn ilojn de sia arto.

* La oratorarto kaj la argumentarto estas pli maloftaj kaj malfacile troviĝeblaj ol la smeraldo. Sed oni povas vidi belajn ringojn ĉirkaŭ la fingroj kaj aŭdi ĉarmajn vortojn el la buŝoj eĉ de la knabinoj kiuj laboras ĉe la mueliloj.

* Se vi frontos disputiston aŭ lertan politikiston dum lia inspirata momento, se li estas gvidanto pli kapabla ol vi, cedu al li, rezignu kaj klinu vian kapon. Ne provu konvinki lin, ĉar li neniam konsentos ke vi pravas, kaj certe lia retoriko humiligos vin. Li ne volas trovi la veron. Li volas venki la disputadon. Ne partoprenu de tia ludo. Ĉiuj rigardos lin malkapabla kaj nekompetenta, kiam la aĵoj ĵetos teren lian amason da vortoj.

* Se vi trovos disputiston kiu volas argumenti, homon egalan al vi, unu el viaj kamaradoj, venku lin per silento, se li ne pravas. Kiam tio okazos, granda estos la miro inter la kunestantoj, kaj oni memoros vian nomon dum la kuniĝoj de viaj superuloj.

* Se vi frontos iun, kiu ne pravas, humilan kaj malfortan homon, kiu ne estas via inda kontraŭlo, respektu lian malfortecon, kaj ne premu lin. Donu al li okazon por agnoski li mem siajn ekartojn. Evitu humiligon. Ne malkovru liajn malsukcesojn. Se tiel vi agos, via koro estos kontenta. Neniu volas vidi siajn malperfektaĵoj publike montritajn de kontraŭlo. Estas honto ofendi inteligenton, kiu ne estas tiel kapabla kiel la via. Se la boneco de via koro gvidos vian menson, vi vidos ne nur ke la vero
triumfas kontraŭ la eraro, sed ankaŭ ke la grandanimeco venkas la arogantecon. Krom tio, la homo kiun vi ne humiligis estos unu el viaj aliancanoj, ne unu el viaj malamikoj.

* Ne kontraŭiĝu al viaj superuloj. Se superulo invidas vin al bankedo ĉe li, akceptu ĉion kion oni proponas al vi. Rigardu ĉiam antaŭen, ĉar homo, kiu rigardas flanken, vidiĝas kurioza. Ne insistu pri io ajn, kaj nenion petu. Estas hontaĵo insiste peti ion al superulo.

* Ne paroladu ĝis kiam oni demandos pri via opinio, ĉar neniu konas la internon de la homaj koroj. Prezentu vian analizon de problemo nur se la kunestantoj petas. Se vi agas tiel, via diskurso estos agrabla.

* Se vi estas intima de viaj superuloj, se estro ambasade sendas vin ofte al alia estro, estu fida al via komisio kaj ankaŭ al sendanto. Servu lin laŭ la komisio.

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-02 22:53:41

* Kontraŭdiru ĉion intrigon kaj emojn de vortataki homojn. Evitu vortojn kiuj kaŭzos disputojn inter viaj superuloj. Estu fidela al la vero, sen transiri viajn limojn aŭ perfidi viajn principojn.

* Ne priploru en konversacio kun viaj superuloj aŭ kun viaj subalternuloj. Tio ne estos bona al via mensa saneco.

* Se vi estas estro, ricevu kontenta ĉiujn postulantojn kiuj volas paroli al vi. Ne forigu iun ajn kiu ankoraŭ ne malplenigis sian koron de tio kion li volas diri. Homo premita deziras pli malfermi sian koron ol havi sian peton plenumitan. Li estos pli kontenta ĉar vi aŭdas lin kompleze ol pro cedo al reklamacio. Se vi rifuzas ricevi iun en aŭdienco, ĉiuj diros certe: "Kial li malakcepti la peton de la povra homo?" Rimarku: Estro ne povas doni ĉion kion oni petas, sed atenta aŭdanto moderigas la korojn de la homoj.

* Se vi volas daŭrigi la amikecon de hejmo kie vi eniras kiel majstro, kiel frato aŭ kiel amiko, se vi volas konservi la laborejon agrabla, respektu la virinojn kiujn vi kontaktas. Ciŭj konsideras maldelikatecon kaj krudecon sekse molesti virinon en laborejo.

* Miloj da homoj foriĝas je tio kio estos al ili bonfara. Ili agas tiel en momento pasema kiel revo. Miloj da homoj pereas ĉar ili vivas intime kun la Morto, kaj amas la danĝeron. Nur perfekta rego de emocio kaj de kolero salvos vin de ĉiuj malbonoj. Batalu kontraŭ troa ambicio kaj ankaŭ kontraŭ natura rabemo kaj atakemo, car kiu cedas al momenta emo kaŭzas domaĝon malripareblan kaj malreparacieblan. Eĉ malmodereco kiu daŭras nur unu tagon alportas nekuraceblan malsanecon, kiu daŭros tutan vivon. Atakemo malpacigas familion, kaj disigas edzon kaj edzinon, gepatrojn kaj gefilojn.

* Evitu konduton kiu ne antaŭdiras gajnon kaj alportas riskon al via estonteco. Vi pripensu: Se vi kolere ofendas homon, kiun profiton vi portos? Ĉu vi estos pli riĉa pro tio? Ĉu vi iĝos pli sana kaj fortika? Se vi kolere ofendas iun, vi pligrandigas la nombron da viaj malamikoj, kiuj vundos vin tuj aŭ kaŝos sian rankoron kaj malicon por fortege ataki vin poste. Krom tio, la emocioj de kolero ne estas bona al via mensa saneco, ĉar ili portas maltrankvilecon kiuj daŭras eĉ post reveno de paco al via koro. Do fermu en via koro la akuzojn kiujn via kolero diktas al vi, kaj diru la precizan veron.

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-02 23:12:13

* Laŭdi tiun kiu ne meritas laŭdon estas pli bone ol ataki tiun kiu meritas punon. La kolero kaj manko de sindeteno kaŭzas ĉiujn malbonojn, sed kiam homo serĉas siajn celojn, li faros sian entreprenon tie, kie li alvenos, en loko kie ne estas ejo al malamo.

* Se vi volas edziĝi, amu vian edzinon, ĉar ŝi estas parto grava de viaj entreprenoj. Ne nur nutru ŝin kaj vestu ŝin, sed ankaŭ karesu ŝin kaj ŝmiru ŝian haŭton per parfumo kaj oleo. Kontentigu ŝian koron ĉiame dum ŝia ekzistado. Tiu konduto estos profita entreprenaĵo.

* Prizorgu bone la membrojn de via familio ĉar tio estas la devo de ĉiuj, kiuj ricevis favoron kaj benon de Dio. Se iu ne plenumas devon eĉ al familio, kiu asociito aŭ kunulo povas fidi al li?

* Neniu konas la estontecon. Neniu antaŭdiras la movojn de la destino. Do estas saĝa tiu kiu prizorgas sian familion kaj geamikojn. Li havos helpantojn en malfacilaj situacioj. Kiam alvenos la momento de dankemo, la familianoj kaj geamikoj diros: " Venu al ni, ĉar via konduto montris al ni ke la boneco kaj afableco ne forlasis la mondon." Se ili ne agus tiel, kaj se la boneco kaj afableco forlasis la mondon, la homoj akuzos kaj Dio kondamnos la sendankulojn, kaj laŭdos vin.

* Se vi estas entreprenisto, kolektu la profiton kiun Dio sendis al vi, sed ne fanfaronu antaŭ viaj najbaroj. Oni devas pli respekti vin pro agoj ol pro vortoj.

* Se vi estas potenca, ne prenu aĵojn kaj varojn de aliaj homoj, kiel faras krokodilo de marĉo. Se tion vi farus, la homoj malbenus viajn gefilojn, kaj malamus ilin, kaj mokus ilin. Via patro hontus je vi, via patrino dezirus ke alia virino estus naskinta vin.

* Estu agema dum tuta la vivo, kaj faru pli ol devigas la neceso. Ne malŝparu tempon. Estas aĉa homo kiu ne bone uzas ĉiujn momentojn. Ne perdu oportunojn por riĉiĝi. Laboro alportas riĉecon, kiu daŭras eĉ post la korpo ne plu povas labori pro maljuneco.

* Se vi estas saĝa, instruu vian filon. Igu lin homo kies honesteco estu agrabla al Dio kaj kies inteligento estu mirinda al homoj. Se li kondutas kiel vi, kaj laboras kun vi, faru ĉian bonon al li, ĉar li estas via filo, kiun vi na skigis. Ne disigu la vian kaj la lian koron, sed se li rifuzos sekvi viajn konsilojn, frapu liajn vangojn. Se li havas malrektan karakteron, konduku lin komande al rekta vojo, kien li ne trovos obstaklon al boneco.

* Se vi estas publika servanto, tiu estas via konduto: Staru aŭ sidu, sed neniam forlasu vian oficejon. Ne foriru eĉ se vi lacas. Suspektu tiun, kiu alportas rekomendajn leterojn kaj pro tio volas malobei la leĝon. Tio, kion la popolo kaj la Reĝo konfidis al vi, devas esti preter premo aŭ komplezemo. Granda homo estas tiu, kiu ne faras ekscepcion al potenculoj.

* Homo kiu regas siajn pasiojn kaj instinktojn estas pli dotita de Dio ol homoj kiuj recevis aliajn benojn, kiel forto, riĉoj aŭ potenco.

* Deklaru vian konduton sen hezito. Diru kiu estas via opinio en konsilantaro de via Sinjoro. Projektu laŭ via decido, kaj agu tiel ke la estontaj homoj memoru vin. Malestimu flatajn vortojn, kiuj nur produktas vantan arogantecon.

* Evitu ekstravagancajn vortojn. Ne aŭdu tion, kion diras hasta buŝo. Se oni prezentas argumenton kontraŭ tio kio estas justa, klinu vian kapon, rigardu aliflanken, kiel homo kiu nek aŭdas nek komentas. Poste sciigu lin pri kio estas justa. Precipe, faru justecon triomfi. Ne kaŝu la malamikojn de la Leĝo, sed kondamnu ilin.

* Se vi estas saĝa, kaj sidas en konsilaro de via Sinjoro, gvidu viajn pensojn al bono. La silento estas pli bona ol stultaj vortoj, sed se vi volas paroli, provu trovi ĉion kion oni povas alporti kontraŭ vi. Paroli publike estas arto kiu alportas gravajn riskojn de kontraŭdiro.

* Se vi estas potenca, rispektu scion kaj moderajn vortojn. Komandu nur por gvidi. Kiu konsideras sin nepra kaj neerarema kuras al eraro kaj miskompreno. Via koro nek devas esti fiera, nek devas esti mezkvalita. Milda homo atingas sian celon kaj ricevas siajn postulojn pli facile ol homo forta.

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-02 23:17:40

Mi tre ofte forgesas la devigan akuzativon. Do bonvolu montri la lokojn, kie akuzativo mankas. Danke al vi.

agadar (Montri la profilon) 2017-januaro-04 18:06:07

Vi bonege uzas Esperanton. Mi tralegis la unuan parton, por mi mankas kelkaj komoj, sed vian tekston oni bone legas. Sube miaj rimarkoj kaj duboj, nature mi ankaŭ povis erari.

phi500ac:... mi petas al vi ...
mi petas vin
phi500ac:... li vivu ĉiame tra la Eterneco. ...
Ĉu ne sufiĉus: li vivu eterneli ĉiam vivu eterne
Ĉiam jam estas adverbo, tial e-finaĵo estas senutila.
phi500ac:... ĝenerala decadenco konkeras ...
dekadenco
phi500ac:... dormo estas dreso pri la morto. ...
Mi ne komprenas ĉi tiun frazon, dresi = instrui beston. Pri kio temas?
phi500ac:... la senilulo ne sentas sin komforta nek starante, nek sidante. ...
la senilulo ne sentas sin komforte starante, nek sidantela senilulo sentas sin komforte nek starante, nek sidante
phi500ac:... Do ordoni al servo de Via Reĝa Moŝto ...
Ordonu do, al servisto/servanto de Via Reĝa Moŝto..
ordoniordonu?
Estas pli bonstile ne komenci frazon de "do".
Servo estas io, ne iu, kaj ŝajnas al mi, ke temas pri persono.
phi500ac:... li estu bona ekzemplo al la filoj de ...
ekzemplo por la filoj de..
phi500ac:... Komenco de la vortoj de saĝeco de la princo, grafo ...
Tro multe da "de".
komencvortoj de saĝeco fare de la princo...komencaj vortoj de saĝeco fare de la princo
phi500ac:... ekspertaĵo ...
Iom neklara. Ĉu ne pli bone kapableco/talento?
phi500ac:... egale ricevu la konsilojn ...
ricevuakceptu?

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-04 19:38:52

Kara Agadar.

Mi tre dankas al vi por korekti mian tradukon. Viaj komentarioj estis tre utilaj, kaj mi aldonis ilin al la libro. Mi ŝanĝis la vorton "dreso" je "dresiĝo". La frazo iĝis tiel:

Al ni la ĉiutaga dormo estas dresiĝo pri la morto.

Tiu signifas, ke animaloj kaj homoj per la dorma estas dresataj por morti. Vi komprenas, Ptah Hotep skribis tiun libron antaŭ ol kvar mil jaroj. Li uzis tre strangajn imagojn.

Kun la traduko, mi intencas eldoni la originalan verkon kaj gramatikon pri mdju netjr (la skribsistemo, kiun Ptah Hotep uzis). Se vi renkontos aliajn erarojn, bonvolu sugesti plibonaĵojn.

Ankoraŭfoje dankon.

agadar (Montri la profilon) 2017-januaro-06 13:38:43

Ne dankinde! Teksto de Ptah Hotep estas tre interesa! ridulo.gif
phi500ac:... Al ni la ĉiutaga dormo estas dresiĝo pri la morto. ...
Nun mi komprenas, sed mi uzus prepozicion por anstataŭ pri. Mi ankaŭ pripensus ĉu dresiĝodresado, aŭ eble dresadiĝo? Fine temas pri ĉiutaga dormo.

Jen miaj rimarkaj al la dua parto.
phi500ac:... Neniu metiisto manipulas egalbone ĉiujn ilojn de sia arto. ...
Manipuli ankaŭ signifas "trakti nelojale", tial mi proponus ekzemple: majstre uzas. Vi mem elektu.
phi500ac:... Se vi frontos disputiston aŭ lertan politikiston ...
Se vi alfrontos ...
fronti = esti fronta
Tute la sama situacio estas kun verboj multi, beli, pri kiuj vi demandis en Konsultejo. Ĉi tiuj verboj devenas el adjektivoj, tial:
boni = esti bona
beli = esti bela
multi = esti multa
sani = esti sana, ktp.
phi500ac:...Ne partoprenu de tia ludo ...
ne partoprenu en tia ludo, aŭ partopreni tian ludon, aŭ partopreni je tia ludo; sed neniam "de".
phi500ac:...la aĵoj ĵetos teren lian amason da vortoj ...
ĵetos amason da liaj vortoj; sed kiuj aĵoj - mi ne komprenas.
phi500ac:... Se vi frontos iun, kiu ne pravas, humilan kaj malfortan homon ...
La sama situacio: alfrontos
phi500ac:... kiu ne estas via inda kontraŭlo ...
aŭ kiu ne estas kontraŭulo inda je vi
phi500ac:... siajn ekartojn...
siajn erarojn, "ekarto" estas matematika termo
phi500ac:... Neniu volas vidi siajn malperfektaĵoj publike montritajn de kontraŭlo. ...
... malperfektaĵojn ... de kontraŭulo
phi500ac:... Estas honto ofendi inteligenton, kiu ne estas tiel kapabla kiel la via. ...
...inteligentulon.... kapabla kiel vi.. sen "la"
phi500ac:... la vero triumfas kontraŭ la eraro ...
la vero triumfas super la eraro
phi500ac:... Se superulo invidas vin al bankedo ĉe li...
se superulo invitas ... ĉe si
phi500ac:... homo, kiu rigardas flanken, vidiĝas kurioza ...
Mi proponus: homo kiu rigardas flanken aspektas kurioze
phi500ac:... Se vi estas intima de viaj superuloj...
Mi ne skribos, kion mi pripensis, kiam tralegis ĉi tiun fragmenton ridulo.gif
Mi proponas: se vi vivas en intimaj interrilatoj kun viaj superuloj...
phi500ac:... se estro ambasade sendas vin ...
ambasado estas io, tial: se estro, kiel ambasadoro sendas vin...

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-06 18:05:27

Kara agadar.

Mi sendis la tutan libron en pdf-formo al la sekva adreso:

Kurso pri hieroglifoj en pdf

Ĉe la suba link vi trovos paĝon kun du email-adresojn por sendi sugestojn al mi aŭ al mia kunlaboranto (mia patro):

email por ricevi sugestojn kaj korektaĵojn

Vi povas legi la libron per via browser, aŭ vi povas fari la download, kaj poste uzi legilon. Kiam vi trovos eraron, bonvolu skribi al mi aŭ al mia kunlaboranto. Mi aldonis al teksto ĉiujn viajn sugestojn kaj proponojn.

Post ricevi la korektaĵojn kaj kritikojn, mi intencas publikigi la libron ĉe Amazon.

Reen al la supro