Al la enhavo

Kiom da etaĝoj havas via domo

de sergejm, 2008-majo-13

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-majo-13 08:56:20

En Rusio oni kalkulas etagojn de domo ekde unu, la plej malsupra etaĝo estas unua. Mi loĝas en la plej supra kvina etaĝo de mia domo, kaj mia domo nomiĝas (ruse) kvinetaĝa.
Kiel mi scias, en Europo la plej malsupra etaĝo nomigaxas teretaĝo, do la sama domo tie havus kvaran etagon la plej supran, kaj la domo nomiĝus kvaretaĝa.
Kiel oni devas kalkuli etaĝojn de domo en Esperanto?

Wilhelm (Montri la profilon) 2008-majo-13 15:34:09

Mi ne havas la respondon, kiun vi serĉas, sed ni kalkulas en Kanado egale kiel en Rusio.

Pardonu mia kompatindan skribadon okulumo.gif

PatrikoDeAlasko (Montri la profilon) 2008-majo-13 18:53:17

En Usono ni kalkulas ankaŭ same keil Rusio kaj Kanado. Ŝajne ĝi estas afero de loka tradicio. Pri Esperantujo mi dubas ke normo ekzistas.

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-majo-13 19:42:37

PatrikoDeAlasko:En Usono ni kalkulas ankaŭ same keil Rusio kaj Kanado. Ŝajne ĝi estas afero de loka tradicio. Pri Esperantujo mi dubas ke normo ekzistas.
lango.gif Mi opinias kiel PatrikoDeAlasko, temas pri afero de loka tradicio. En Francio, ni havas teretaĝon. Do, kiel mi loĝas en la sepa etaĝo, se mi loĝus ĉu en Rusio, ĉu en Kanadio aŭ ĉu en Usono mi vivus en la oka etaĝo. He,he! Mi estus pli alta!!

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-14 00:23:41

PatrikoDeAlasko:En Usono ni kalkulas ankaŭ same keil Rusio kaj Kanado. Ŝajne ĝi estas afero de loka tradicio. Pri Esperantujo mi dubas ke normo ekzistas.
Jes ja en Esperanto ne indus ekzisto de fiksita regulo neĉirkraŭirebla pri la etaĝkalkulado de konstruaĵoj.

Ekzemple, en Francio, kie oni parolas france, oni dirus, ke la priskribita domo de Sergejm estas kvar-etaĝa. En Kanado, kie oni ankaŭ parolas (interalie) france, oni priskibus ĝin kiel kvin-etaĝa domo.

Do en literatura franca gravas scii, ĉu temas pri Kanada domo aŭ Franca domo, ĉu estis Franca verkisto priparolante Kanadan domon (aŭ Kanada verkisto priparolante Francan domon) kaj ĉu li/ŝi sciis pri la malsameco inter sia lando kaj la alia kaj ĉu laŭ li/ŝi tio vere gravis. Eĉ se temas pri enfrancigita ĉina literaturo, oni deziras scii, ĉu la tradukinto estis Kanada aŭ Franca, kaj ĉu li aŭ ŝi decidis uzi la ĉinan metodon kalkuli aŭ la propralandan metodon.

Gehene, ĉu ne? Tamen laŭ mi gravas lasi al franclingvanoj la libero memdecidi laŭ sia propra tradicio, eĉ se tio estigas malsamajn manierojn en malsamaj landoj.

Sxak (Montri la profilon) 2008-majo-14 13:05:36

PatrikoDeAlasko:En Usono ni kalkulas ankaŭ same keil Rusio kaj Kanado. Ŝajne ĝi estas afero de loka tradicio. Pri Esperantujo mi dubas ke normo ekzistas.
Mi miras pri Usono k Kanado. Mi opiniis, ke la rusia normo estas preskax unika, ĉar eĉ en la pola lingvo oni kalkulas etaĝojn same, kiel en Germanio.
Kaj pri Esperantujo - mi preskaŭ certas, ke tia normo ne ekzistas. (Mi foje ne tre persiste, tamen penis trovi tian normon kaj ne sukcesis)

Reen al la supro