Al la enhavo

kio(kiel) oni parolas kiam oni ternas?

de edmoreira, 2008-majo-15

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-majo-16 21:33:54

Mi spertis iam jenon:
Meze en lekcio de profesoro studento tondre ternis.
La profesoro tiam diris: "Belecon! Sana li ja estas."
Iom malĝentile, sed ni ĉiuj ridis.

In-terne,
Rudolf

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-majo-16 22:04:07

Andybolg skribis:
En Norvegio oni diras "Prosit!", kio ne signifas ion, mi pensas
Ĉu ne nia norvega "Prosit!" venas de la germana. Kio la vorto tie signifas eble iu germano volas klarigi. Mi supozas kiel "je via sano" Esperante?

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-16 22:17:42

Rudolf F.:Mi spertis iam jenon:
Meze en lekcio de profesoro studento tondre ternis.
La profesoro tiam diris: "Belecon! Sana li ja estas."
Iom malĝentile, sed ni ĉiuj ridis.
ekstertemo.gif
Ankaŭ mi spertis amuzan/neamuzan okazaĵon en lernejo (antaŭ multaj jaroj)...
La profesoro estis paŝanta inter la pupitroj, kiam ekflaris li tipan odoron:
- Ho! Iu akiris tiun parfumon Anuszefiro ĉi tie! Kredu min, la vendisto vin superruzis!
Ankaŭ tio estis maldelikata, sed tamen ja ridigis la studentaron.

horsto (Montri la profilon) 2008-majo-17 13:07:44

NORDULINO:Andybolg skribis:
En Norvegio oni diras "Prosit!", kio ne signifas ion, mi pensas
Ĉu ne nia norvega "Prosit!" venas de la germana. Kio la vorto tie signifas eble iu germano volas klarigi. Mi supozas kiel "je via sano" Esperante?
Jes, "Prosit!" signifas "je via sano", sed oni normale uzas ĝin kiam oni tostas. okulumo.gif
Post ternado oni normale diras "Sanecon", aŭ "Belecon", se oni volas ŝerci. Sed estas ankaŭ homoj kiuj nenion diras ĉar ili pensas ke estas malĝentile atentigi la alian pri lia malsano.

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-majo-19 12:51:35

"Prosit" estas Latina kaj signifas "tio estu utila por vi". Tiu esprimo jam ekzistas de jarcentoj.

Mi legis iam pli detalan klarigon. En la tempo de la pesto unu indiko de infekto estis, ke oni ekternis. (Jen la ligo al ternado!) Oni tiam deziris al ternanto, ke li ne estu infektita. Tial la interpreto "je via sano".

Reen al la supro