Al la enhavo

Feminismo ankaŭ helpas virojn

de rapn21, 2018-decembro-04

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

rapn21 (Montri la profilon) 2018-decembro-04 11:29:54

Feminismo ne estas la plej populara temo, ĉefe inter viroj. Multaj opinias ke ĝi estas ideologio nur por virinoj kaj ne profitas virojn. Iuj tre malŝatas aŭ eĉ malamas ĝin kaj opinias ke ĝi estas kontraŭvirismo kiu celas helpi virinojn per la malhelpado de viroj. Oni diras ke feministoj malamas virojn kaj opinias ke ili estas malbonuloj kiuj kaŭzas ĉiujn problemojn en la mondo. Oni ofte opinias ke unu genro nur profitas se la alia malprofitas.

Sed feminismo plibonigas socion kaj la vivojn de ĉiuj. Certe virinoj pli profitos, sed indas diskuti kiel ankaŭ viroj profitas, principe ĉar viroj tute ne scias. Esence, feminismo temas pri egaleco sen genraj bariloj. Ĉiuj estu liberaj agi iel ajn laŭvole sen timo de genraj stereotipoj. Estas fortaj bariloj kontraŭ virinoj, sed homoj ne scias ke ankaŭ estas bailoj kontraŭ viroj.
Feminismo ankaŭ helpas virojn

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-decembro-04 23:16:04

infanejo-kuirejo-preĝejo

fxyfxz (Montri la profilon) 2018-decembro-06 11:40:22

feminismo estas armilo aŭ batalilo por rompi familiojn

Nomad0 (Montri la profilon) 2018-decembro-06 21:17:23

mimoprobegal:infanejo-kuirejo-preĝejo
Kamarado, Vi aperigis teruran aĵon. Tamen verŝajne oni ne kompenas pri kio temas. Alikaze Vi estus superĵetata per bananaj ŝeloj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-decembro-07 17:27:24

En la germana, tio estas la "drei K" (Kinder, Kirche, Küche). Sed kiel fari tiel frapan sloganon en Esperanto?

sergejm (Montri la profilon) 2018-decembro-08 16:53:02

Variantoj de tradukoj:
Kinder - infano, ido, filo, gefiloj
Kirche - preĝejo, eklezio, kirko
Küche - kuirejo
Tri samaj literoj ne fareblaj, sed oni povas fari ian vorton, ekz. KIE - kuirejo, infano, eklezio.

morico (Montri la profilon) 2018-decembro-09 09:21:25

KKK estas Ku Klux Klan en Usono kaj Kinder Kirche Küche en la germana, slogano kiu estis tre malnova ideo en la paroladoj de Hitler.

Post la malvenko de Hitler, la demokratiaj ideoj gajnis. La virinoj povis voĉdoni kaj longe studi.
La feminisma revolucio estas tre grava dum la dua duono de la 20-a jarcento kaj la 21-a jarcento.
Hodiaŭ, en la mondo, la meza nombro de infanoj por ĉiu virino estas proksima de du. La plimulto de la virinoj laboras eksteren. Kaj la religia praktiko malkreskigis.

Mem se kelkaj feminismaj ideoj estas kuriozaj, la plej grava ideo estas la lukto kontraŭ la diskriminacioj, laŭ la Universala Deklarado pri Homaj Rajtoj de 1948 (artikolo 2). UEA, UNO kaj UNESKO subtenas tiun deklaradon.

La n° 2018-4 de Unesko Kuriero pri Homaj Rajtoj elŝuteblas sen page.
Elŝutu kaj ĝuu la legadon
https://en.unesco.org/sites/default/files/cou_4_18...

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-decembro-09 18:45:04

morico:
Hodiaŭ, en la mondo, la meza nombro de infanoj por ĉiu virino estas proksima de du. La plimulto de la virinoj laboras eksteren. Kaj la religia praktiko malkreskigis.
Surprizige. Kiuj estas la fontoj? Kiel ili klarigas la terloĝantaran kreskadon?

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-09 19:14:19

mimoprobegal:infanejo-kuirejo-preĝejo
Porvirina 3-ejo?

morico (Montri la profilon) 2018-decembro-09 20:06:26

Altebrilas:
morico:
Hodiaŭ, en la mondo, la meza nombro de infanoj por ĉiu virino estas proksima de du. La plimulto de la virinoj laboras eksteren. Kaj la religia praktiko malkreskigis.
Surprizige. Kiuj estas la fontoj? Kiel ili klarigas la terloĝantaran kreskadon?
La fonto estas:
https://www.ined.fr/fr/tout-savoir-population/chif...

aŭ en la angla World Population Prospects
Legado: la kolumno estas "nombre d'enfants par femme", nombro da infanoj / virino.

Mi skribis tro rapide sen legi unue la fonton. La meza nombro de infanoj / virino estas 2,46 aŭ 246 / 100 virinoj en la mondo en 2018.
Kvar kontinentoj estas proksimaj de 2 infanoj/virino. Nur en la plimulto de Subsahara Afriko (kaj en kelkaj landoj kiuj konas militojn en Azio), la mezo estas pli granda ol 4; do la kreskado de la loĝantaro estas multe pli rapida en tiuj landoj.

Oni klarigas la mond-loĝantaran kreskadon per la historia dinamiko. La junaj generacioj de 20 ĝis 40 jaroj estas pli numeraj ol la generacioj de 40 ĝis 60 jaroj kaj la loĝantaro vivas pli longtempe. Do, se la mezo estas 2,1 en Azio kaj en Latina Ameriko, la loĝantaro kreskiĝas ankoraŭ, sed multe pli malrapide ol antaŭe inter 1950 kaj 2000.

La situo de Sub-sahara Afriko sin klarigas per pluraj faktoroj: daŭrado kaj graveco de la sklavado (unue araba, poste eŭropa), malforta denseco en 1950-60, forta mortokvanto ĝis 1990, malforteco de la edukado de la virinoj kaj de la urbanizado ankaŭ ĝis 1990, edukado en malfacilaj eŭropaj lingvoj, ĉar la nombro da afrikaj lingvoj estas tre multa, malfacila aliro de la virinoj al la kontraŭ-koncipo, konsekvencoj de la dinamika demografio por longa tempo miskonitaj de multe da registaroj ktp.

Reen al la supro