Al la enhavo

Antaŭ 80 jaroj eksplodis 2-a Mondmilito

de StefKo, 2019-septembro-01

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-02 08:42:54

IgorSokoloff:Mi ne aŭdacas esprimi mian propran opinion, sed eĉ malkleraj erinacoj komprenas, ke la poloj neniam estis senkulpaj viktimoj, malgraŭ iliaj senĉesaj plendoj. Ili ne unufoje estis konkerantoj, ili eĉ nuntempe daŭrigas revi pri "La Granda Pollando de l' maro ĝis la maro" kaj ĝis nun fieras pri tio, ke en la 1610-a jaro ili sukcesis okupi Moskvon.
IgorSokoloff, legu pri kazo de la milito polo-rusa 1609-1618 (sed ne en rusa leronolibroj, precipe ne en propagandaj), tiam vi ekscios kial la pola armeo troviĝis ĉe Moskvo. Cetere tio ests antaŭ 400 jaroj!!! Aliaj tempoj, aliaj moroj...
Se temas pri "senkulpaj polaj viktimoj", vi pravas (sed krom kelkaj esceptoj). Se temas pri "fiero de okupado de Moskvo" - kiom da poloj scias tion kaj fieras pri tio? Malmultaj. Poloj ne antipatias rusajn civilulojn sed rusajn imperiajn estrarojn. Maksimume malmultaj. Cetere, multaj poloj antipatias ankaŭ la polan estraron, kaj kio? Nenio. Bagatelo. Povas esti en sekva balotado ili elektos alian.
Cetere mi kreis tiu ĉi fadeno nur por memorfesti la eksplodon de 2-a MM.
Mi ne volas diskuti kiu kiun pli grande nocis dum jarcentoj, precipe ke mi ne estas historiisto nek bone scipovanta de Esperanto. Kreu vian novan fadenon por tio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-02 09:47:42

IgorSokoloff:Ho, naiva kartavulo...
Ĉu vi opinias, ke Sovetio devis tuj post la milito lasi, ke la liberigitaj landoj fariĝu satelitoj de Usono, kies reganta elito jam meze de tiu milito ekis plani novan militon kontraŭ Sovetio kaj fakte esperis, ke Germanio venkos Sovetion?
Unue. Ne parolu al mi tiumaniere.

Due Aŭstrujo estis fine liberigita kaj iĝi neŭtrala ŝtato. Kial ne aliaj landoj ?

Trie. Se Usono liberigis ekzemple Francujo, Francujo ne iĝis satelita ŝtato. Perfekta ekzemplo, estas ke sub De Gaulle, Francujo eĉ foriris NATO-n ! Francoj ankaŭ elektis socialista registaro en 1981. Ankaŭ Britujo havis laboristan registaron post milito, kaj ankaŭ Italujo havis socialistan en sia registaro en 1962. Kial Usono lasis siajn satelitojn havi socialistajn registarojn ? Respondo : Usono, krome eble frankista Hispanujo, ne havis satelitojn en okcidenta Eŭropo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-02 11:09:56

Dezirante nur memorigi pri la 2-a Mondmilito, "pan" Stefko tamen ne sukcesis deteni sin de la mencio pri la "unika kaj malfacila sorto de la poloj" ka de la paro da diversdirektaj riproĉoj.
Se "pan" Stefko ne kapablas senstreĉe kaj gaje polemiki, li certe povas silenti, manĝante kiel eble pli multe da famaj polaj pomoj, por pli potence furci direkten al kovarda imperiema Rusio.
PS. Persone al mi "pan" Stefko povas tamen skribi pole, mi iom konas ĉi-lingvon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-02 11:52:25

Komplete, Metsis pravis. Vi estas trolo. Mi ne komprenas, kion vi faras tie, insultema, provokema kaj sensenca.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-02 12:57:42

Ho, naivega "frog-eater"!..
Tamen eblas, ke reale vi estas ruzeta jezuiteca sofistikulo...
Nunepokaj okcidentaj "socialistoj" ne estis kaj ne estas nepre adeptoj de reala socialismo kaj simpatiantoj (sympathizers) de Sovetio/Rusio. Eĉ kiam en iuj eŭropaj landoj aperas kondiĉe livaj registaroj, ankaŭ ili servas al kapitalismo, kaj landoj sub ties regado plu restas vasaloj de "onklo Sem", pretaj mordi ka ŝiri laŭ lia ordono ajnan indikitan ŝtaton (Serbion, Irakon, Libion, Sirion).
Interalie, kamarado Zam, ĉu vi povas memorigi al mi, kiam "liberema kaj humaneca" Francio ĉesis esti kolonialisma imperio? Kiam kaj kiel Alĝerio akiris sian sendependecon, kaj kiom da senkulpaj viktimoj tiam estis?
PS. Se ankaŭ al vi, mia indignema oponulo, malfacilas flue kaj senerare esprimi vin esperante, vi povas skribi al mi nativ-lingve. Mi iom konas la francan. Mi eĉ pretas esperantigi viajn mesaĝojn.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-02 13:03:01

Verdire, mi esperas ricevi de miaj bravaj oponuloj la pli altan titolon de "kremla trolo".

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-02 15:03:50

Ne kremla trolo, nur trolo, plena trolo, kiu insultas la aliajn uzantojn.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-02 17:48:27

Tamen kion monsieur Zam povas diri pri la "humaneca" franca kolonialismo kaj pri la multnombraj viktimoj en Alĝerio dum la regado de la "heroeca" prezidanto Charles de Gaulle?

Reen al la supro