Al la enhavo

Kio estas lando?

de Altebrilas, 2019-septembro-10

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-10 16:30:09

Naciismo estigis multajn konfliktojn en la 20a jarcento.

Nun, feliĉe estas malpli da tiaj konfliktojn en nia jarcento, sed la mondo estas dispartigita inter nacioj, laŭ eŭropa modelo. La problemo estas ke Eŭropo malaperigis biodiversecon en siaj limoj, kaj nun la plej grandaj kontinentoj estas en la manoj de ŝtatestroj por kiuj ekologio ne estas prioritato.

Ni revas pri unuiĝinta planedo kies estraro estu saĝa, justa kaj zorgema pri la vivo de estontaj generacioj. Ĉu la nacioj estas plue bezonataj? Per kio anstataŭigi ilin, se ili iĝis kadukaj?

thyrolf (Montri la profilon) 2019-septembro-10 17:35:55

Pardonu, sed mine estas por uniĝinta planedo, almenaŭ ne laŭ la ideo de ŝtato. Rigardu al chinio, kiu estas iel jam planedo por si mem, kaj ili konstruas nun metodojn de kompleta kaj absoluta kontrolo kaj stirado de ĉiu unuopa homo, kaj ili ja celas al la regado de la tuta tero.

Rigardu al rusio, en kiu oni simple arestas la opozicion antaŭ elektoj ktp. kaj kie oni ĉiam pli humile genuas antaŭ la dukoj de la ortodoksa eklezio. Se la tero estus unu ŝtato, la tendenco de regado nepre drivus al speco de absoluta monarĥio aŭ oligarĥio, kaj neniu homo povus plu fuĝi ien ajn. Se iam la luno aŭ la marso estos loĝata de sufiĉe multaj homoj, tiam oni povas pensi pri tera ŝtato.

Certagrade oni povus ankaŭ diri: rigardu al usono, la lando de kristana fundamentismo kaj amasaj pafiloj. Oni ja klasis la mortojn pro pafoj kiel morta epidemio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-11 12:06:52

Mi estimas, ke homaro ne pretas por sola ega ŝtato. Vi diris tion vi mem, naciismo estas tre danĝera. Kiom da potencaj landoj havas naciistan registaron ? Usono, Rusio, Brazilo, Britujo, Israelo, Hungarujo... Eĉ se Salvinio eliris, Ĝonsono ekfaliĝas kaj Trumpo malekas por 2020, naciismo estas ankoraŭ tie. Mi ne pensas, ke oni povas krei egan planedan ŝtaton sen milito. Kion ni povus fari estas krei veran Unuĝintajn-Ŝtatojn de Eŭropo, tio eble eblas. Mi ne estas kontraŭ io kiel "Planeda Federacio", sed ŝajnas tre malebla. Krei "Eŭropan Usonon" jam estas tre malfacila, sed mi estimas, ke tio ankoraŭ eblas.

Nur per Esperanto tiu granda ŝtato povus ekekzisti.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-13 12:29:11

I wonder, kiuloke Herr Thyrolf vidis kiel "oni ĉiam pli humile genuas antaŭ la dukoj de la ortodoksa eklezio"? Kaj kie li vidis almenaŭ unusolan "dukon" (duke/Herzog) de la rusa ortodoksa eklezio? Similaj titoloj ne ekzistas ĉe rusiaj sacerdotoj. Fakte, plimulto da rusianoj, eĉ multaj el tiuj, kiuj konsideras sin kredantoj kaj regule vizitas preĝejon, kritike, skeptike kaj ironie ralatas al divers-specaj pastroj.
Koncerne al "arestoj de opozicio" indas scii, ke "ferocaj" rusiaj policistoj arestas "politikajn huliganojn" kaj provokemajn junulojn, por kiuj partopreno en protestoj estas adrenalin-dona (kaj ankaŭ profit-dona), sed fakte sendanĝera distraĵo. Unu mia sufiĉe juna parenco, kiam li estis studento, ankaŭ gaje kaj senstreĉe perlaboris iom da mono dum similaj protestoj. Nun li havas propran familion, stabilan salajron kaj estas leĝ-obeema civitano.
Dum ĉi-septembra elekto ne malmulte da realaj opoziciistoj — livaj, dekstraj kaj "liberalaj" — sukcesis tamen akiri lokojn en regionaj kaj urbaj parlamentoj, malgraŭ ĉiuj "obstakloj" de Kremlo.
Koncerne al la "heroeca" opoziciisto Aleksej Navalnij, kiun tiel ŝatas okcidentaj "demokratuloj", indas scii, ke li estas ne memstara politikisto, sed "marioneto" de kelkaj rusiaj magnatoj kaj bankistoj.
==========
I wonder, kial monsieur Zam prezentis tiom kurtan liston da t.n. "naciismaj" landoj kaj ne menciis, ekzemple, Francion, Germanion kaj Pollandon? Ĉu li opinias, ke ĉi tiuj landoj ne havas naciajn interesojn?.. Nu, eble estas ĝuste tiel, ĉar la registaroj de ĉi-landoj, kiel lojalaj vasaloj, pli observas interesojn de Usono ol tiujn de la propraj popoloj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-13 16:22:42

IgorSokoloff:
ĉar la registaroj de ĉi-landoj, kiel lojalaj vasaloj, pli observas interesojn de Usono ol tiujn de la propraj popoloj.
Ĉu vi povus klarigi min kial Macron rifuzis liberinterŝangan akordon inter Usono kaj Eŭropo, se li pli observas interesesojn de Usono ?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-13 19:11:59

Ĉu do monsieur Zam agnoskas, ke ankaŭ Francio estas "naciisma" lando?..

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-13 19:13:11

Ho, naiva ostro-glutanto!..
Malgraŭ bagatelaj "dekoraciaj" malkonsentoj kun Usono, la okcident-eŭropaj landoj plu restas vasaloj de "onklo Sem".

Vinisus (Montri la profilon) 2019-septembro-13 19:59:57

Lando = posedaĵoj de potenculoj, kiuj havas atombombon. La ceteraj estas simplaj tendaroj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-13 20:01:02

IgorSokoloff:Ĉu do monsieur Zam agnoskas, ke ankaŭ Francio estas "naciisma" lando?..
Ne tute. Mia lando estas en Euxropa Unio, do elspezas monon por komuna merkato kaj monon, kiu estas distribuita pli malpli egale inter pluraj landoj. Mia lando "perdas" monon por aliaj, pli malricaj landoj, kiel ekzemple Bulgarujo aux Rumanujo. Kaj Francujo ne havis naciistan registaron ekde, se oni ne konsideras De Gaulle kiel naciisto, 1944.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-13 20:17:32

IgorSokoloff:Ho, naiva ostro-glutanto!..
Malgraŭ bagatelaj "dekoraciaj" malkonsentoj kun Usono, la okcident-eŭropaj landoj plu restas vasaloj de "onklo Sem".
Malbelaj vortoj en bela lingvo.
Libera vi estas, konsideri landojn, kiuj elektas iliajn proprajn registarojn, kiuj ŝatas Usonon aux ne, kiuj estas ekonomie suferitaj ĉar iliajn "majstron", laux vi, atakas ilin rekte aux malrekte, registarojn, kiuj publike diras, ke ili ne ŝatas tute la usonan registaron.... diri ke tiuj landoj estas satelitoj. Aliuloj dirus "ekonomie tre ĉefinfluitaj per grandaj potencoj".
Sed ne insultas la aliajn homojn ĉar ili ne pensas kiel vi. Vi pensas esti la sola tie kiu scias ĉion, kiu ne estas manipulita aŭ mi ne scias kion, kaj vi tre fieras pri tio sed... Ĉu vi pensas, ke vi, naskiĝita en Sovetunio, havas pensan liberecon?
Ĉu vi certas ke viaj kredoj venas el serĉado de feliĉo kaj ne malameco de aliaj kredoj? Ĉu vi insultas la aliajn por "pli bona mondo"?

Reen al la supro