Al la enhavo

Ankoraŭ unu revelacio...

de IgorSokoloff, 2019-septembro-29

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-09 22:37:03

Jen tekstero de Cervanto, kiu iom rilatas al la fadeno :

Vivon mi serĉas en morto,
Meze de malsano sanon,
En karcer' liberan manon,
Forkuron preter la forto
Kaj en perfido lojalon.
Sed la sorto, tro banala,
Pro decido plej fatala
Kun ĉiel' interkonsentis,
Ke la ebl' estu sen eblo
Ĉar al neeblo mi tentis.


«(Trad: Luis Hernández, kun la helpo de F. Vilá ĉe la versoj. Reviziita de la tiutempaj akademianoj F. Szilágyi kaj Saldanha Carreira. Valencia, 1955)», videbla ĉe http://web.archive.org/web/20050512082704/http://p...

LaAnaso (Montri la profilon) 2019-decembro-11 22:08:59

Zam_franca:
LaAnaso:Ruslando...
Ne invadas Ukrainion, bitte. Kaj Eŭropo.

Uso...
Ne invadas Mezoriento, bitte. Vi sendas rifuĝintonj al Eŭropo.
Ne faras falsa atako. Kial sendas tiom homojn al milito?
Saluton.

Kion signifas "bitte"? Via unua frazo estis korekta, vi tre bone uzis akuzativon. Sed vi devis daŭri poste.

Mi pensas, ke pli bone estus (estas nur mia opinio) : „Kial vi sendas tiom da homoj al milito?

Kial Ruslando sendas [...]?
Mi ne signifas Ruslandon en la lasta frazo.
Kaj kial ne estas "homoj" en akuzativo?

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-12 04:11:59

LaAnaso:Mi ne signifas Ruslandon en la lasta frazo.
Kaj kial ne estas "homoj" en akuzativo?
1. Necesas havi substantivon en ĉiu frazo, krom tiaj kiel "Pluvas", "Saluton!".
2. "Tiom" oni uzas kun "da", post "da" oni neniam uzas akuzativon.
Aŭ eblas aldoni adjektivon: „Kial vi sendas tiom multajn homojn al milito?”

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-12 19:09:40

Nu, kion eblas diri...
Reago atendita...
Triopo da fervoraj ĉi-forumaj babiluloj prezentis ŝablonan rezonadon, tute konvenan al supraĵ-mensaj okcidentaj filistroj, volonte kredantaj je primitivaj "fejkaĵoj" de pseŭdo-liberaj "mejnstrimaj" komunikiloj kaj demagogiaj paroloj de okcidentaj funkciuloj, aŭ al hipokrituloj, kiuj klare konscias la maljustecon kaj malnoblecon de anti-rusiaj sankcioj, sed preferas resti flanke de la "okcidenta civilizacio".
Fakte la funkciuloj de WADA ne havas realajn pruvojn de la "rusia ŝtata doping-programo", ili prezentas nur siajn supozojn, "nud-vortajn" asertojn de la perfidulo Rodĉenkov kaj la kvazaŭ enketan, tute senfaktan filmeton de la germana pseŭdo-ĵurnalisto Zepelt. Ĉiuj sufiĉe saĝaj homoj komprenas, ke la sankcioj kontraŭ rusiaj sportistoj koncernas ne la sporton, sed la politikon.
Sufiĉe informitaj homoj scias, ke la plej intensaj "dopinguloj" estas ĝuste usonaj atletoj, al kiuj WADA oficiale permesas enpreni "dopingojn", tieldire "laŭ preskriboj de kuracistoj". Kaj verŝajne neniu iluziiĝas pri la reala san-stato de la norvegaj biatlonistoj-astmuloj kaj iliaj t.n. "kontraŭ-astmaj rimedoj".
Interalie, la "meldonij/meldronat" laŭ sia esenco ne estas "dopingo", ĝi estas porkora rimedo, analogo de la usona "karnitino", kiun legale enprenas okcidentaj sportistoj. Onisupoze, la inkludon de la "meldonij" en la doping-liston lobiis la usonaj medikament-produktantoj por elpuŝi konkurentojn el la farmac-merkato. Tial do Ŝarapova ne estas reala "dopingulo", kaj kamarado Zam povas plu adori ŝin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-12 19:56:14

Via vidpunkto pri la vero estas mojosega... Ĉio, kion vi deziras esti vera, estas vera.
Nu, mi legas plian "alian veron" en la svisa ĵurnalo La Tempo (tie).
Ĉu tiu hipotezo pri la afero, kiu pli malpli diras, ke la rusia registaro ŝanĝigis la verajn ciferojn, antaŭ doni ilin al la Komitato de Revizio de la Konformeco, kiu ĝi mem vole 'atakis' la rusian registaron pro la ŝanĝigo (kaj ne la atletojn), ankaŭ estas malveraĵo?
Ĉu la vero de Putin', via gvido kontraŭ la mensogema okcidento, ĉiam estas la bona?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-12 20:45:10

Ankoraŭ unu paroksismo de histeria klukado de la kok-kapa ostro-glutanto...

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-12 20:53:27

Fakte, mi senkonscie iom imitis vin, viajn imagitajn citaĵojn kaj viajn nerespondindajn demandojn. Do jes, certe ŝajnas stulta.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-12 20:55:22

Vivon vi serĉas en morto,
Meze de malsano sanon,
En karcer' liberan manon,
Forkuron preter la forto
Kaj en perfido lojalon.
Sed la sorto, tro banala,
Pro decido plej fatala
Kun ĉiel' interkonsentis,
Ke la ebl' estu sen eblo
Ĉar al neeblo
vi tentis.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-decembro-16 21:05:31

Okcidentaj liberastoj-tolerastoj pli kaj pli idiotiĝas.
En sia stulta fervoro ili nun indignas pri tio, ke en la Bolŝoj-teatro, en la baleto "Bayadera", la rolojn de la afrikaj knabinoj ludas blankhaŭtaj dancistinoj kun ŝminke nigrigitaj vizaĝoj. Ĉi-indignuloj asertas, ke tia enscenigo estas manifestaĵo de rasismo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-16 21:43:55

KatjaMcFlores:Okcidentaj liberastoj-tolerastoj pli kaj pli idiotiĝas.
En sia stulta fervoro ili nun indignas pri tio, ke en la Bolŝoj-teatro, en la baleto "Bayadera", la rolojn de la afrikaj knabinoj ludas blankhaŭtaj dancistinoj kun ŝminke nigrigitaj vizaĝoj. Ĉi-indignuloj asertas, ke tia enscenigo estas manifestaĵo de rasismo.
Laŭ mi, pli bone ŝajnas... Dungi geafrikanojn aŭ homojn kiuj havas afrikajn devenojn.
Uzi maskojn aŭ iujn ŝminkaĵojn estas senutila.

Ajn fabelo, almenaŭ sia mesaĝo, estas universala. Iu tre bone povus aktori Romeon per basketbalaj vestaĵoj, ora kolĉeno, en intriginterplekto kiu okazus en Ĉikago.

Reen al la supro