Al la enhavo

"Glisi" aŭ "flugeti"?

de HappyMilkxD, 2019-novembro-26

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

HappyMilkxD (Montri la profilon) 2019-novembro-26 17:20:53

Mi volas traduki "It can sail between trees on wings" al Esperanto. Ĉi tio estas priskribo de la flugsciuro. Mi pensas, ke mi devas traduki "sail" kiel "glisi", ĉar, laŭ Reta Vortaro, ĝi signifas "senage flugi, sin lasante al la portado de aero", kaj tio priskribas la flugsciuran movadon ĝuste. Sed Vikipedio diras, ke la flugsciuro "flugetas", kaj la difino de Reta Vortaro diras ke la flugsciuro "flugpovas". Kiu estas la ĝusta traduko?
Mi ankaŭ volas scii se mi devas traduki "wings" kiel "glisiloj" (ĉar mi kredas, ke la haŭto inter la flugciura membroj estas ilo por glisi) aŭ "kvazaŭ-flugiloj" (laŭ Vikipedio).

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-26 20:20:05

Mi proponas:
Flugsciuro povas flugsalti inter arboj sur siaj saltflugiloj.

PS: glisfugilo ankaŭ taŭgas. Mi dekomence miksis glisi kaj gliti, sed nun rigardis en la vortaron.

Tamen aglo povas flugi supen sur sia flugiloj, trovi taŭgan venton kaj glisi. Flugsciuro tiel ne povas, eĉ se iu ĝin suprenigos.

HappyMilkxD (Montri la profilon) 2019-novembro-27 01:54:18

Kial "glisflugilo" anstataŭ "glisilo"?

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-27 02:06:17

Vi povas uzi ankaŭ glisiloj. Tamen 1) en vorto "flugsciuro" oni uzas radikon "flug-" 2) flugsciuro povas plene nek flugi, sed glisi, nur salti iom pli longe ol ordinara sciuro, do mi proponas uzi radikon "salt-" en kombino kun "flug-".

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-28 09:38:12

Jes, la nomo flusciuro estas misnomo. Ĉar la besto glisas, ne vere flugas, en kelkaj lingvoj ĝi nomiĝas glissciuro.

HappyMilkxD (Montri la profilon) 2019-novembro-28 15:44:23

Bone, mi kredas, ke mi uzos "glisi" por teni la simplecon. Dankon!

Reen al la supro