Al la enhavo

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo.

de Jxusteno, 2019-decembro-12

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-12 15:22:20

Ĉu vi konsentas?

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-12 16:22:46

Tial Zamenhof aldonis al la UV la kunmetaĵon tol'aĵ' signifantan "Wäsche".
Eble en la Zamenhofa tempo, tolo estis la plej uzata materialo por tolaĵoj.

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-12 22:50:01

Jxusteno:Ĉu vi konsentas?
Laŭ vortaro.net:
"
tolaĵo. Tuto de la objektoj el tolo
(...)
"
Do kial vi skribas "(...)kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo"?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-13 07:08:35

StefKo:
Jxusteno:Ĉu vi konsentas?
Do kial vi skribas "(...)kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo"?
Tiel estas dirite en la tridekkvina paragrafo de la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto.

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-13 11:31:15

Dankon!
En la pola estas analogia vorto "płótno" kiu signifas "la teksaĵo havanta plektaĵo 1/1, tio signifas ke grandeco de fadeno kaj varpo estas sama". La materialo ne estas grava. Tio signifas ke objektoj faritaj el la tolo estas tolaĵoj.
Kial tiu manko de precizeco? Ĉu lingvo kreita per homo povas esti entute preciza? Se vi scipovus la polan tiam vi mirus pri dubsenco kaj manko de precizeco! Mi pensas ke en multaj lingvoj ankaŭ ili ekzistas.

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-15 11:43:24

Ĉu vere estas okazaĵo, sed mi demandis pri alia afero en Stack Exchange kaj uzis ekzemplon, en kiu oni lavas vestaĵojn. Mi uzis frazon
 
  • Mi lesivis miajn lesivaĵojn.
kiun mi konstruis bazante sur la verbo por lavi vestaĵojn "lesivi". Ĉi tiun verbon mi trovis ekz. de ĉi tie Lernu kaj de mia vortaro. Poste mi demandis min, kion signifas la vorto "lesivi". Laŭ PIV la baza vorto estas substantivo lesivo kun difino

      2 Industria pulvoro, entenanta diversajn alkalajn aŭ neŭtrajn elektrolitojn, kiun oni solvas en varman akvon, por la sama [= Likvo, kiun oni preparis, fluigante varman akvon sur tavolo da vegetaĵa cindro, k uzis por lavi tolaĵojn] uzado.

kun referenco al la vorto deterganto, kiu bazas sur la verbo detergi, kiun PIV difinas kiel

      Purigi per solvado aŭ suspensiigo de la malpuraĵoj: detergi vundon.

Do detergi kaj deterganto asociiĝas kun desinfekti, ne lavi vestaĵojn.

Reta vortaro difinas la verbon lesivi kiel

      Komplete malsekigi en lesivo, por lavi.

kaj donas tradukojn, ekz. la svedan "lut", kiu kaŭzis min suspekti, ĉu la verbo vere estas taŭga. Ankaŭ mi demandis min, ĉu la objekto de tiu ago vere nomas tolaĵo. Iel mi asocias la vorton "tolo" kun la germana "Tuch" (anstataŭ la franca "toile", kio verŝajne estas la fonto) kaj tiel "tolo" estas al mi pli lito- aŭ tablotuko ol ĝenerala ŝtofo.

Mi kontaktis mian amikon, kiu estas kultura historisto kun universitata grado. Kun ri ni konkludis:

Dum la lasta duono de la 1800-jarcento en Pollando, tiam parto de Rusio, verŝajne
  • manteloj kaj pantalonoj estis el lino aŭ lano
  • ĉemizoj kaj subvestoj jam estis el kotono
Varsovio estis unu el la grandaj kaj modernaj urboj en la Rusa imperio, do verŝajne en riĉaj familioj oni uzis sapon ankaŭ por lavi vestaĵojn. Sed en ruraj areoj en la imperio oni daŭre uzis lesivon. Povas ankaŭ esti, ke Zamenhof kiel tiamtempa viro ne eĉ sciis, kiel oni lavas vestaĵojn.

Sume esprimoj "lesivi lesivaĵojn" aŭ "lesivi tolaĵojn" aŭ "lavi tolaĵojn" sonas arkaikaj al mi. Mankas iel nuntempaj produktoj de teknokemia industrio. Mi preferas esprimon "lavi per lavpulvoro". Sed kion oni lavas? En la (nuntempa) germana oni uzas vorton "Wäsche", por kiu mi trovis esperantajn tradukojn lavaĵo, lavotaĵo kaj lavitaĵo. Tiu vortoj estas superbaj. Lavaĵo estas io, kion oni lavos, lavas aŭ lavis — la ĝenerala vorto. Lavotaĵo estas malpura lavaĵo, ion kion oni lavos. Kaj konsekvence lavitaĵo pura, jam lavita lavaĵo.
     
  • Mi lavis mian pantalonon kaj aliajn lavaĵojn per lavpulvoro en nia lavmaŝino.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-18 07:40:39

b3597:
Hi,我叫倩倩
....
La lingvo de tiu ĉi fadeno estas Esperanto.
Bonvolu kaŝi la alilingvajn mesaĝojn.

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-18 13:28:11

Jxusteno, ne indas, ĉar b3597 estas roboto.

Reen al la supro