Al la enhavo

Ĉu Esperanto Estas MortANTA lingov?

de 02_sciuro, 2020-januaro-04

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Turfalko (Montri la profilon) 2020-februaro-19 14:50:34

Rigardu: https://eventaservo.org/
kaj vi vidas, kiel Esperanto vivas!

vanilo (Montri la profilon) 2020-marto-11 05:29:02

Laŭ mia opinio, Esperanto kompreneble ne estas mortanta lingvo, ankoraŭ multaj junuloj interesigas kaj lernas ĝin

P.S.:lingov(×) lingvo(√)

Vi malprave skribis la vorton,sinjoro _(:з」∠)_

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-11 12:47:40

Ĉiu popolo havas sian lingvon; Esperanto estas la ununura lingvo, kiu havas sian popolon. La patrio de Esperanto estas la koroj de la veraj esperantistoj.

Berkor (Montri la profilon) 2020-marto-14 09:06:33

Kiel Inazo Nitobe , la vic -prezidanto de la Ligo de Nacioj diris, Esperanto estas "almenaŭ de ok ĝis dek foje pli facila ol alia lingvo". La 94% de la monda loĝantaro kiuj devas lerni duan lingvon kiel la angla, por bone ĝin paroli devas labori 11 000 horojn kaj 1000 horojn por Esperanto, laŭ Klod Piron la defio de la lingvoj, http://claudepiron.free.fr/livres/lingvadefio.htm
. Do la ŝparo por ĉiu mondcivitano estas 10 000 horoj (proksimume 6 jaroj de laboro). Do Esperanto kiel helpa ILo (Internacia lingvo) , aŭ fina venko estas logika evoluo.

Reen al la supro