Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-junio-26 09:13:58

thyrolf:Jesuo , kiel arkeologoj provis rekonstrui lin.

Estas malcerta hipotezo, sed la verŝajneco, ke li tiel aspektis estas pli granda ol

Jesuo de la evangelikaloj.
Saluton thyrolf!

Ĉu estas atingeblaj ligiloj al artikoloj pri tiuj arkeologiaj malkovroj? La temo interesas min.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-junio-26 09:27:06

IgorSokoloff:...

Fakte, vi neniam debatis uzante faktojn — viaflanke estis prezentitaj nur biasaj opinioj de anti-rusiaj pseŭdo-analizistoj, kaj via propra ĉefa argumento estis primitiva aludo al simileco de la familinomo "Putin" kun eo-vorto "putino".
Vi simple ne kapablas polemiki adolt-maniere, kaj tial distriĝu plu, desegnante minusojn apud miaj mesaĝoj.
Ne hestas hazardo, si filozofoj kiel Sokrato, Aristotelo aŭ Kartezio kreis racion...

thyrolf (Montri la profilon) 2020-junio-27 09:06:12

Koracio (Montri la profilon) 2020-junio-27 12:40:50

Iuj volas fari malamon inter homoj, do ili serĉas malplimulton, kiun ili volas malpacigi kun la plimulto. Ĝi povas esti la nigruloj, maljunuloj, kiu estas la sekva? Ĉu ne grupo, al kiu mi aŭ vi apartenas?
Ĝusta estas LXVI. soneto de Skakespeare:

Soneto 66 (Esperanto)

Mi morton volas, ĉar min tedas jeno:
Vidi Meriton almozulnaskita,
Nululon, kiun vestas riĉmieno,
Kaj puran Fidon triste sinperfida,

Kaj hontan sorton de Honoro ora,
Kaj virgan Virton perfortita krude,
Kaj la Perfekton mise fi-notora,
Kaj Forton, kiun regas lamo trude,

Kaj Arton mutigita de Kontrolo,
Kaj Lerton, kiun Stult’ (doktore) pistas,
Kaj simplan Veron misnomatan Folo,
Kaj Bonon, kiu al Malbon’ servistas.

Tedite de ĉi ĉio, mi forpasus,
Krom ke l’ amaton mi en solo lasus.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-junio-28 20:21:38

La juĝistoj de la Haga Tribunalo kvazaŭ reakiris sian vidpovon post 20-jara blindeco kaj finfine konsciis, ke la nuna prezidento de Kosovo Hashim Thaçi estas milit-krimulo.
Tamen dubindas, ke ĉi tiu usona vasalo estos reale punita.
https://www.bbc.com/news/world-europe-53169808

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-junio-29 07:29:33

thyrolf:por ekzemplo:

how did jesus look like
Jes, kaj en la renesancaj pentraĵoj pri bibliaj scenoj, Jesuo aspektis kiel eŭropano, soldatoj surhavis mezepokajn kirasojn kaj vilaĝoj enhavis preĝejon kun kruco sur la tegmento!...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-julio-04 16:40:58

Ankoraŭ unu afro-usona eminentulo kritikas la movadon "Black Lives Matters"...
Veterano de "hip-hop" Lord Jamar asertas, ke ĉi-movado, kiun sponsoras George Soros kun siaj globalismaj samideanoj, estas fremda al multaj afro-usonanoj.
https://youtu.be/BXCDNh7LfM4

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-julio-15 20:18:07

"Politik-ĝusteca" idiotiĝo progresas...
Ŝajnas, ke en Usono pli kaj pli fortiĝas inversa "anti-blankula" rasismo.
Holivudaj ĉefuloj, influitaj per BLM-movado, aludas, ke baldaŭ en usona kinematografio estos preferataj nigruloj, aziuloj kaj divers-specaj LGBT-uloj, pro kio blankaj aliseksemaj aktoroj, reĝisoroj kaj scenaristoj timas resti sen laboro.
Pri tio informas artikolo en brita komunikilo "Daily Mail".
https://www.dailymail.co.uk/news/article-8513727/A...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-09 06:11:05

La aŭtoro de insolenta anti-BML artikolo en dana komunikilo "Jyllands-Posten" proponas pli bone rememori la historion de sklavo-komercado kaj ĉesi akuzi pri tio nur blankuloj.
La aŭtoro opinias, ke ĉi-akuzoj deturnas atenton de la pli vasta kaj pli longa sklavo-komercado fare de la araboj kaj turkoj, kies sklavoj estis ne nur nigruloj, sed ankaŭ milionoj da eŭropanoj.
Krom tio la aŭtoro impertinente memorigas, ke afrikanoj mem vendis ali-tribajn afrikanojn al eŭropaj sklavo-komercistoj.
https://jyllands-posten.dk/debat/kronik/ECE1229496...

Reen al la supro