Al la enhavo

Esperanta datumaro de "Mozilla"

de Zam_franca, 2020-januaro-21

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-21 18:37:56

Jen interesaj ligiloj :
https://www.liberafolio.org/2020/01/20/virinaj-voc...

https://voice.mozilla.org/eo

Eble iam Guglo-hejmo parolos Esperante...

sebomark1 (Montri la profilon) 2020-februaro-13 18:59:22

Tre malvarmeta serĉilo por esperantaj filmoj: https://tubaro.aperu.net/v/ytb_VUGe3NW4rss/

stergro (Montri la profilon) 2020-februaro-19 18:49:43

Saluton, mi laboras por la projekto.
Eble iam Guglo-hejmo parolos Esperante...
La projekto ne celas krei komputilan voĉon sed parolrekonan sistemon. Estos do sistemo kiu povas transskribi homan paroladon. Sed Mozilla ankaŭ havas projekton pri komputila voĉo, ĝi nomiĝas "Mozilla TTS". Sed kiel mia scio neniu laboras je esperanta versio. Por Guglo-hejmo oni bezonos ambaŭ.

Mi planas etan kampanjon por la projekto kaj kreis tiun reklamaĵon por esperantaj revuoj: https://github.com/parolrekonado/reklamajxoj/blob/...

Ĉu vi ĉiuj trovis ĝin facile komprenebla? Ĉu vi trovas erarojn? Mi volas sendi ĝin al revuoj baldaŭ.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-19 21:04:27

stergro:Saluton, mi laboras por la projekto.
Eble iam Guglo-hejmo parolos Esperante...
La projekto ne celas krei komputilan voĉon sed parolrekonan sistemon. Estos do sistemo kiu povas transskribi homan paroladon. Sed Mozilla ankaŭ havas projekton pri komputila voĉo, ĝi nomiĝas "Mozilla TTS". Sed kiel mia scio neniu laboras je esperanta versio. Por Guglo-hejmo oni bezonos ambaŭ.

Mi planas etan kampanjon por la projekto kaj kreis tiun reklamaĵon por esperantaj revuoj: https://github.com/parolrekonado/reklamajxoj/blob/...

Ĉu vi ĉiuj trovis ĝin facile komprenebla? Ĉu vi trovas erarojn? Mi volas sendi ĝin al revuoj baldaŭ.
Jes, sed mi parolis pli ĝenerale pri novaj teknologioj; mi scias, ke Mozilla ne estas Guglo ridulo.gif!


Via reklamilo estas tre bona laŭ mi, tamen :
- anstataŭ "esperantistoj" eble pli taŭgas "Esperanto-parolantoj"
- eble pli taŭgas "Esperanto-parolantoj" anstataŭ "homoj"

Estas nur mia opinio.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-15 17:16:21

Krom Microsoft, ĉar en Microsoft oni ne trovas agordon por Esperanto. Mozilla Foundation, Linuksa Ubuntu, Debia kaj aliaj estas amikoj de Enperanto, ili ĉiuj permesas, ke oni agorgu la klavaron por tajpi en la zamenhofa lingvo.

stergro (Montri la profilon) 2020-marto-18 12:00:13

Plej verŝajne la unua sistemo kiu subtenos Esperanto estos la libera voĉa asistanto Mycroft: https://mycroft.ai/

Sed mi ĉefe esperas ke Duolingo kreos sistemon por trajni la prononcado en Esperanto. Aliaj lingvoj jam havas tiun funkcion.

Reen al la supro