Al la enhavo

Aatinopʻaal

de nornen, 2020-marto-03

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-marto-03 20:03:25

Inspirite de Esperanto kaj de Slovianski, mi mem klopodas mensan eksperimenton:
Kiel aspektus Esperanto, se Zamenhof ne estus eŭropano?
Kiel aspektus zona helplingvo (komperabla al Slovianski) en Mezameriko?

Jen vi povas vidi miajn ideojn, kaj -bonvole- ne prenu ilin tro serioze.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-03 21:42:43

Estas tre bela retejo! Ĉu vi faris ĝin vi mem sole?

Prave : ne estas facila lingvo por la hindeŭrop-lingvanoj ridulo.gif
Tamen mi pensas, ke tio estas interesa afero.


* ie vi skribis "finiĝass", atentu.

nornen (Montri la profilon) 2020-marto-04 19:14:21

Koran dankon pro viaj komentoj.
ie vi skribis "finiĝass", atentu
Dankon. Ankoraŭ mankas multe da laboro de plibonigo.
Ĉu vi faris ĝin vi mem sole?
Jes. Mankas ankoraŭ adapto al malgrandaj ekranoj.
Prave : ne estas facila lingvo por la hindeŭrop-lingvanoj
Ĉu vi povus doni al mi unu ekzemplo, pri kiu vi opinias, ke ĝi malfaciligas la lernadon al hindeŭrop-lingvanoj?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-04 22:29:17

Ĉu vi povus doni al mi unu ekzemplo, pri kiu vi opinias, ke ĝi malfaciligas la lernadon al hindeŭrop-lingvanoj?
La vortfarado (mi volas diri, tio, kio estas en la sekcio "Propozicioj" de la unua leciono), la nekutima elizio...
Sed mi certas, ke per forta volo tiu lingvo ja lerneblas pli-malpli rapide, ĉefe se ni komparas kun la naturaj majaj lingvoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-05 04:52:13

Interesa lingvo ridulo.gif

Reen al la supro