Al la enhavo

Kion vi opinias pri kronoviruso, ĉu ĝi venis el la naturo aŭ estas artefarita de milita laboratorio?

de Vinisus, 2020-marto-09

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-09 23:53:48

Ĉu iu poligloto povas fari resumon de la diversaj artikoloj, por ke oni komprenu pri kio temas?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-10 09:16:48

Kamarado Altebrilas, ne ŝajnigu vin pli mallerta ol vi reale estas.
Vi certe scipovas uzi Google-tradukilon.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-10 12:40:11

La lumo venanta de ekstere lumigas, sed ĵetas ombron, kiam ĝi trovas ian baron. Estu daŭre atenta, ĉar por malbonulo ne ekzistas limo.

abc_vz (Montri la profilon) 2020-marto-10 14:50:11

La sagetoj eklaboris!

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-10 15:20:06

Malbona planto radikiĝas en la malsaniga envio; inspirante malbonan konduton, la kolereto instigas senmotivajn persekutojn.

teo屹立在大地之上 (Montri la profilon) 2020-marto-12 09:26:17

Nuntempe, homaro ankoraŭ ne povas fabriki viruson. Do ĝi ABSOLUTE estas el la naturo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-12 10:52:59

teo屹立在大地之上:Nuntempe, homaro ankoraŭ ne povas fabriki viruson. Do ĝi ABSOLUTE estas el la naturo.
Fabriki - ne sed modifi - jes.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-12 17:08:25

teo屹立在大地之上:Nuntempe, homaro ankoraŭ ne povas fabriki viruson. Do ĝi ABSOLUTE estas el la naturo.
Kompreble ĝi estas el la naturo, el iu bestaĵo. Senpruvaj teorioj ne iĝu faktoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-12 17:53:28

Jam ekzistas sufiĉe da konoj por ke kelkaj fiaj sciencistoj kreu aŭ modifu virusojn, ĉar ili konas la genetikan kodon. de ĉiuj specoj da vivuloj. Ĉiu evoluinta lando havas sian laboratorion por esplori tion. Ĉiu alia besto adaptas sin al la Naturo; sed la homo estas la ununura besto, kiu adaptas la Naturon al si.

vanilo (Montri la profilon) 2020-marto-14 14:27:28

StefKo:
teo屹立在大地之上:Nuntempe, homaro ankoraŭ ne povas fabriki viruson. Do ĝi ABSOLUTE estas el la naturo.
Fabriki - ne sed modifi - jes.
Sed ĉi tiu viruso ne estas por komputilo. Ĉu ni, homaro vere havas teknikon por modifi viruson, kiu venas el naturo ?

Reen al la supro