Al la enhavo

Esperanto kaj Japanaj Amaskomunikiloj

de Koro_Kokoro, 2020-aprilo-23

Mesaĝoj: 1

Lingvo: 日本語

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 03:12:21

Patema Inverse - Ōshima Michiru

Inverse sin etendas mondoj du,
Jen unu jen l'alia tiritaj palpe,
Jen unu jen du alŝovitaj mane.

Ĉiel' kej Tero eltonditaj for
Sur la manplaton estas kunmetitaj.
Vizitas lumradio de l' komenc',
Ĉi tiun mondon kun esper'!
La duo, nepre, jam...

Inverse kor' sonoras batoj du,
Jen unu jen l'alia kruciĝas vortoj,
Jen unu jen du alproksimas koroj.

Ĉiel' kaj Tero eltonditaj for
En la manpolmo estas alpremitaj.
Alvenas paŝosono de l' komenc',
Veturas tien kun futur'!
La duo, nepre, jam...

https://www.youtube.com/watch?v=CHrIOzTG-cc

...

Kanto:       Patema Inverse

Komponisto:    大島ミチル Ōshima Michiru

Kantado:      Estelle Micheau

Muzika ensemblo:  Russian State Symphony Cinema Orchestra

Teksto:       塩屋リコ Rico Shioya

Traduko:       財団法人日本エスペラント学会 Japana Esperanto-Instituto

Tema muziko kaj ferma kanto de la filmo Patema Invertigita『サカサマのパテマ』(Sakasama no Patema).

...

Ĉion bonan,
Felis'.

Reen al la supro