Al la enhavo

Pri Frazo En La Teorio Nakamura

de flanke, 2020-majo-13

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

flanke (Montri la profilon) 2020-majo-13 12:38:36

Estas frazo "Mi vojaĝas sola, do mi bezonas nur unu ekranon" en la kvina kurso de la teorio Nakamura.Kial ĝi estas "sola" malantaŭ "vojaĝas"?

sergejm (Montri la profilon) 2020-majo-13 15:11:57

Mi vojaĝas estante sola ...
estante oni povas forigi

nornen (Montri la profilon) 2020-majo-13 21:52:18

"sola" signifas "sen aliaj personoj".

Kia mi vojaĝis? Mi vojaĝis sola. (mi estis sola dum la vojaĝo.)
Kiel mi vojaĝis? Mi vojaĝis rapide. (la maniero de mia vojaĝo estis rapida.)

Kia mi kantis? Mi kantis trista. (mi estis trista dum la kanto.)
Kiel mi kantis? Mi kantis triste. (la maniero de mia kantado ertis trista.)

flanke (Montri la profilon) 2020-majo-14 00:55:59

sergejm:Mi vojaĝas estante sola ...
estante oni povas forigi
Dankon

flanke (Montri la profilon) 2020-majo-14 00:56:11

nornen:"sola" signifas "sen aliaj personoj".

Kia mi vojaĝis? Mi vojaĝis sola. (mi estis sola dum la vojaĝo.)
Kiel mi vojaĝis? Mi vojaĝis rapide. (la maniero de mia vojaĝo estis rapida.)

Kia mi kantis? Mi kantis trista. (mi estis trista dum la kanto.)
Kiel mi kantis? Mi kantis triste. (la maniero de mia kantado ertis trista.)
Ĉu la gramatiko troveblas en PMEG aŭ aliaj lokoj?

Reen al la supro