Al la enhavo

La apo de lernu.net ne plu funkcias kaj ne plu estas trovebla en PlayStore por androidaj telefonoj. Kio okazis?

de muzikanta hipopotamo, 2020-aŭgusto-17

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

muzikanta hipopotamo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 21:29:54

Saluton karaj,

antaŭnelonge mi denove volis uzi lernu.net per la apo sur mia smartfono (androida). Sed ekde tiam la paĝoj de lernu.net ne plu aperas. Mi serĉis la apo de lernu en PlayStore por denove instali ĝin, sed tie ĝi tute ne plu estas trovebla.

Kio okazis?

Ĉu la apo por androidaj telefonoj baldaŭ denove reaperos?

Koran dankon por ĉiuj klarigoj!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 22:41:27

Mi havas alian demandon: ĉu do jam ekzistis apo de lernu! por androidaj poŝtelefonoj? Mi neniam aŭdis pri tio, mi estas interesata.

Memkompreneble mi ne kapablas respondi al via demando, senkulpigu min.

Jev (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-18 10:32:44

lernu! neniam havis iun oficialan apon.

muzikanta hipopotamo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-24 09:53:37

Jev:lernu! neniam havis iun oficialan apon.
Sed mi ja iam elŝutis tiun apon kaj ĝis antaŭnelonge ankaŭ povis uzi ĝin per mia androida poŝtelefono.
Per ĝi mi povis montri al aliaj eble la klarigan paĝon pri Esperanto kaj ankaŭ la kurson de la teorio Nakamura, ktp.
Mi ankoraŭ havas la simbolon de la apo sur mia poŝtelefono kaj povus sendi ĝin al vi, sed bedaŭrinde en tiu ĉi retpoŝto ja ne eblas aldoni ĝin.
Mi ne scias, kiu kreis la apon, sed ĝi ja ekzistis, sed nun ne plu funkcias.

muzikanta hipopotamo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-24 09:54:40

Zam_franca:Mi havas alian demandon: ĉu do jam ekzistis apo de lernu! por androidaj poŝtelefonoj? Mi neniam aŭdis pri tio, mi estas interesata.

Memkompreneble mi ne kapablas respondi al via demando, senkulpigu min.
Bonvollu legi mian respondon al Jev.

Jev (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-27 08:50:15

Povas esti, ke iu sendepende de lernu! kreis la apon. Ĝenerale la paĝaro de lernu! devus bone funkcii pere de ĉiuj poŝtelefonoj. La aspekto de la paĝaro adaptiĝas al ĉiuj ekran-grandecoj.

Urho (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-28 06:45:19

Jev:Ĝenerale la paĝaro de lernu! devus bone funkcii pere de ĉiuj poŝtelefonoj. La aspekto de la paĝaro adaptiĝas al ĉiuj ekran-grandecoj.
Jes, mi uzas lernu!-paĝaron (ekzemple vortaron) per retumiloj en miaj Android- kaj iOS-aparatoj, kaj ĝi funkcias tre bone.

nornen (Montri la profilon) 2020-septembro-01 19:25:21

Ja estas problemo ĉe poŝtelefonoj: se via klavaro uzas "predictive text" aŭ iun alian metodon, kiu sendas tion, kion vi skribas, po-vorte kaj ne po-litere, la x-Sistemo de lernu ne funkcias. Tio estas, "lauxta" ne fariĝas "laŭta".
function vkHandler(event) {
if (!s.keyboard) return;
if (this !== event.target && $.inArray(event.target.type, $.vk.textAcceptingInputTypes) > -1) {
return
}
var charStr = String.fromCharCode(event.which).toLowerCase();
if ("x" !== charStr) return;
var sel = getInputSelection(this),
val = this.value;
if (sel.start <= 0) return;
var lastChar = val.slice(sel.start - 1, sel.start);
var replaces = $.vk.replaces;
if (!replaces[lastChar]) return;
this.value = val.slice(0, sel.start - 1) + replaces[lastChar] + val.slice(sel.end);
var pos = sel.start + replaces[lastChar].length - 1;
setInputSelection(this, pos, pos);
return false
}
Tio supozas erare, ke la klavaro ĉiam sendos la tajpitajn literojn unu post la alian.

Reen al la supro