Al la enhavo

Stranga pluralo

de jojanoo, 2020-novembro-27

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

jojanoo (Montri la profilon) 2020-novembro-27 16:16:58

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis la novan PMEG. Vere bela libro! Mi ne kredis, ke iun tagon mi volonte legus en gramitika libro.
Hodiaŭ mi trovis la frazon: Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. Ĉar temas pri du aferoj ni bezonas n-finaĵon ĉe krajono.
Sed en mi ĉio kontraŭstaras tiun ideon. Eble estas tro logika. En la germana kaj la franca ekz krajono estu singulara.
Kion vi pensas?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-27 17:57:14

Jen la klarigo: "Vi" volas du krajonojn, unu ruĝan kaj unu verdan.

Kaj krome: ĉu vi ne volas diri "j-finaĵo"?
Ĉar temas pri du aferoj ni bezonas n-finaĵon ĉe krajono.

jojanoo (Montri la profilon) 2020-novembro-27 18:04:48

Dankon. Ja, estus j-finaĵo.
Via frazo estas ĝusta, sed kvankam sence sama, gramatike ĝi estas malsama. Nun mi devas pli atenteme rigardi en libroj, ĉu mi trovu tiajn frazojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-27 21:30:51

Via frazo estas ĝusta, sed kvankam sence sama, gramatike ĝi estas malsama
Nu, mia frazo nur celas emfazi kaj klarigi la strukturon "verda kaj ruĝa krajonoj". Mi ne vere uzus tian frazon fakte, nur temas pri klarigilo.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-28 03:23:39

Mi samopinias: klopodo esti pli logika ol iu ajn natura lingvo.

La baza frazo estas:
Mi volas verdan krajonon kaj ruĝan krajonon.

Nun ni forlasas unu el la du aperaĵoj de la vorto "krajono".

Mi volas verdan krajonon kaj ruĝan.
Mi volas verdan kaj ruĝan krajonon.

Ambaŭ frazoj ŝajnas al mi pli bonaj ol la trologika originalo.

Tamen se la afero estas mala, t.e. du singularaj substantivoj kun plurala adjektivo, mi ja sukcesas vidi la malsamecon:

Li havas hararon kaj barbon brunan. = Jes, li havas hararon. Jes, li havas barbon. Jes, lia barbo estas bruna. Ne, ni ne scias kiakolora estas lia hararo.

Li havas hararon kaj barbon brunajn. = Jes, li havas hararon. Jes, li havas barbon. Jes, lia hararokaj lia barbo estas bruna.

Frano (Montri la profilon) 2020-novembro-28 08:52:00

nornen:La baza frazo estas:
Mi volas verdan krajonon kaj ruĝan krajonon.

Nun ni forlasas unu el la du aperaĵoj de la vorto "krajono".

Mi volas verdan krajonon kaj ruĝan.
Mi volas verdan kaj ruĝan krajonon.

Ambaŭ frazoj ŝajnas al mi pli bonaj ol la trologika originalo.
Mi volas verdan kaj ruĝan krajonon.
Mi komprenus, ke oni parolas pri unu krajono kun du malsamkoloraj grifeloj ĉe kontraŭaj flankoj.

Mi volas verdan krajonon kaj ruĝan.
Mi ne certas, sed eble "Mi volas verdan krajonon kaj la ruĝan" estus pli ĝuste (?), ĉar la artikolo indikas ke "ruĝa" ankaŭ rilatas al iu krajono kaj ne al io alia.

jojanoo (Montri la profilon) 2020-novembro-28 10:36:21

@frano. Ne, temas pri unu krajono kun du malsamaj koloroj. Tiam estus> verd/ruĝa krajono, mi supozas.

jojanoo (Montri la profilon) 2020-novembro-28 10:42:56

Vi pravas, frano, per bona fraza ordo oni povas eviti konfuza gramatiko.
Parenteze, cŭ ne plu ekzistas la eblo, korekti la propran komentojn post sendo?

Frano (Montri la profilon) 2020-novembro-28 10:44:33

jojanoo:@frano. Ne, temas pri unu krajono kun du malsamaj koloroj. Tiam estus> verd/ruĝa krajono, mi supozas.
Tial devas esti kiel en PMEG: "Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn".

Frano (Montri la profilon) 2020-novembro-28 10:58:20

jojanoo:Parenteze, cŭ ne plu ekzistas la eblo, korekti la propran komentojn post sendo?
En la supra dekstra angulo de ĉiu komento, estas blua kvadrato kun tri blankaj linioj. Alklaku ĝin. Por komentoj de aliaj homoj ekzistas nur unu eblo - respondi. Por viaj propraj vi trovos du pliajn - redakti kaj kaŝi.

Reen al la supro