Al la enhavo

Frekvenca vortaro

de akapal, 2021-januaro-06

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

akapal (Montri la profilon) 2021-januaro-06 11:20:07

Saluton,
ĉu ekzistas frekvenca vortaro de Esperanto? Mi volas larĝigi mian vortotrezoron kaj mi pensas, ke plej bone lerni la plej uzatajn vortojn aŭ prefiksojn kaj afiksojn.

sudanglo (Montri la profilon) 2021-januaro-06 15:18:52

Eble utilaj ligoj ĉi tie

Tamen la plej utilajl vortoj por vi, evidente, dependos de la temoj pri kiuj vi pleje volos paroli.

Kaj ankaŭ evidente, tiaj vortoj povus esti tre maloftaj

akapal (Montri la profilon) 2021-januaro-06 21:33:59

Dankon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-06 23:27:36

Mi ankaŭ trovis tiun paĝon:

https://vanege.medium.com/most-common-esperanto-wo...

Plie, vi povas konsulti la paĝon de Akademio de Esperanto:
https://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/baza_...

Kie vi trovos "Baza Radikaro Oficiala"-n kun diversaj kategorioj BRO-1 ĝis BRO-9 laŭ la frkvenco de la morfemoj.

akapal (Montri la profilon) 2021-januaro-07 09:14:37

Altebrilas, dankon, la BRO estas ekzakte tio, kio mi serĉis.

horsto (Montri la profilon) 2021-januaro-16 01:31:56

akapal:Saluton,
ĉu ekzistas frekvenca vortaro de Esperanto? Mi volas larĝigi mian vortotrezoron kaj mi pensas, ke plej bone lerni la plej uzatajn vortojn aŭ prefiksojn kaj afiksojn.
La ĝusta vorto estas ofteco, ne frekvenco. Kaj ne estas multaj prefiksoj kaj afiksoj, vi lernu ĉiujn.

thyrolf (Montri la profilon) 2021-januaro-16 10:56:49

Tre interesa mi trovos ankaŭ la vortaro de Kabe (Kazimierz Bein), kiu aperis en tri neŝanĝitaj eldonoj 1911, 1922 kaj 1925. Ĝi estas unulingva, tre kompetenta kaj eleganta vortaro, kiu respegulis relative komplete la staton de Esperanto en tiu tempo. Tamen ĝi ne enhavas, kompreneble, vortojn pri ekz. komputilarto ktp, sed donas inspirojn al zorga formigo de vortoj el radikoj anstataŭ facilanima uzo de neologismoj. Bedaŭrinde mi ne povas citi fontojn, kie nuntempe preni la vortaron. malgajo.gif

thyrolf (Montri la profilon) 2021-januaro-16 11:04:32

Fakte mi nun trovis fonton, en edukado.net, sed vi devas aliĝi al edukado.net antaŭe:

https://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=248&a...

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-16 11:57:08

Ĉu la vorto "kabei" ankaŭ estas en tiu vortaro? Dubinde...

le_chaz (Montri la profilon) 2024-januaro-08 08:51:09

horsto:La ĝusta vorto estas ofteco, ne frekvenco.
La plej ĝusta vorto estas ofto

Reen al la supro