Al la enhavo

Kial vi komencis lerni Esperanton?

de pl74, 2009-marto-27

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

pl74 (Montri la profilon) 2009-marto-27 21:00:33

Mi estas scivola: kial vi komencis iam lerni Esperanton?

Mi, bedaŭrinde, konas multajn homojn, kiuj lernas la lingvon nur por lingvoekzameno. Sed mi serĉas aliajn kialojn. Kiam, kiel vi aŭdis pri Esperanto, kaj kial decidis ekkoni ĝin?

Polako (Montri la profilon) 2009-marto-27 21:43:27

Mi lernis ĝin ĉar mi tre ŝatis ĝia celo. La ideo pri neŭtrala internacia lingvo estas mirinda. Mi ĉiam malŝatis la uzadon de la angla kiel internacia komunikilo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-27 21:45:09

Ankaŭ mi rimarkis ke multaj homoj lernis esperanton pro intereso de lingvistiko kaj kompreneble tio estas taŭga kialo.

Mi mem lernis ĉar mi ŝatas la ideon de "dua lingvo de ĉiuj". Mi estas pigra kaj komprenas ke mi neniam povus lerni sufiĉe multajn lingvojn por interparoli kun homoj diverslande kaj tial mi eklernis esperanton.

Malavantaĝo estas ke esperantistoj ne abundas sed tamen eblas trovi iun en plej multaj landoj. Estas pli facile bone lerni unu fremdan lingvojn ol plurajn.

hilex (Montri la profilon) 2009-marto-27 23:43:17

Mi ŝatas la ideon estantan malantaŭ esperanto. Kun ĝia helpo oni povas tre precize esprimi ĉiun sencon de la penso. Mi ŝatas la nedusencan naturon de tiu ĉi bela lingvo.

dobri (Montri la profilon) 2009-marto-28 06:48:40

AlfRoland:

Mi mem lernis ĉar mi ŝatas la ideon de "dua lingvo de ĉiuj". Mi estas pigra kaj komprenas ke mi neniam povus lerni sufiĉe multajn lingvojn por interparoli kun homoj diverslande kaj tial mi eklernis esperanton.
Pro la sama ideo mi komencis lerni ĝin. Mi estas eĉ pli pigra, ĉar mi ne sukcesis ellerni la anglan tiagrade por flue paroli ĝin. Sed Esperanto jes. Tial mi nun asertas, ke ĉiu homo povas ellerni Esperanton, kvankam li eble antaŭe malsukcesis ĉe la alia lingvo.

Kvantumo (Montri la profilon) 2009-marto-28 10:27:52

Mi komencis lerni Esperanton, kiam mi renkontas ĝin frue unuafojo, ĉirkaŭ antaŭ du semajnoj.
Mi ankaŭ ŝatas la esperanta principoj. Ĉefe postprovis instrui la angla lingvo al mia geavoj. Ĉiam mi devas ekspliki angla vortaprononcojn al ili, mi freneziĝas!
Neniam antaŭe mi ekpensis al tiu. Mi devis lerni anglalingvo, kiel mi devis lerni mi ĉefa lingva, italo.
Nun mi scias, ke ekzistas bonegan alternativon. Mi estas certa, ke se mi ekinstruus esperanton al mia geavoj, ili faĉile lernus.
Ve! Mi bedaŭras ke esperantistoj ne estas multa! Ĉar mi ne povas ekinstrui al mia geavoj! Ankoraŭ bedaŭrinte anglalingvo estas la internacia ligvo!

1Guy1 (Montri la profilon) 2009-marto-28 10:57:33

pl74:Mi estas scivola: kial vi komencis iam lerni Esperanton?
Mi legis la Unuan Libron de Zamenhof kaj decidis lerni Esperanton. Liaj ideoj ankoraŭ estas bonaj hodiaŭ, mi pensas.

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-marto-28 11:39:51

Polako:Mi lernis ĝin ĉar mi tre ŝatis ĝia celo. La ideo pri neŭtrala internacia lingvo estas mirinda. Mi ĉiam malŝatis la uzadon de la angla kiel internacia komunikilo.
sal.gif
Kiom mi vin komprenas, la imperialismo de la angla lingvo fariĝas pli kaj pli netolerebla, almenaŭ en tio kio koncernas min...
Kaj la Esperanto tiel mirinda lingvo.
Amike.
Noël

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-marto-28 12:22:45

Mi komencis el-lerni esperanton antaŭ nur kelkaj monatoj ĉar mi tre ŝatas la "internan ideon" de tiu ĉi lingvo. Miaopinie, tiu estas sia ĉefkialo kaj la motivo kiu distingas ĝin el ĉiuj aliaj. Krome, ĝi estas pli facila. okulumo.gif

Amike el Hispanio.

MV1 (Montri la profilon) 2009-marto-28 12:42:23

Nu, antaŭ kelkaj jaroj en la firmao kie mi laboras estis baznivela kurso de la angla (nuntempa internacia lingvo). Ni pagis la kotizojn kaj komencis ĝin.
Multaj miaj kolegoj, la plejparte mezaĝaj, partoprenis enstuziaste; post la laboro (ni estas laboristoj) ni studis diligente sed... antaŭ la fino de la kurso la plejparte forlasis la lernadon.
Post tio ili ekopinis ke lernado de alia ligvo estas multekosta, temporaba, malfacila kaj ĝiaj avantaĝoj estas malpli ol la penoj.
Poste, retumante, mi eksciis pri Esperanto kaj legante pri ĝia facileco decidis lerni ĝin por testi tiun reklamitan simplecon.
Laŭ mi, internacia lingvo devas esti facile lernebla, almenaŭ ĝis komprenebla nivelo por ĉiuj kaj Esperanto ŝajnas esti, eble ne perfecta lingvo, sed tre taŭga por plenumi tiun taskon.
Mi pardonpetas pro mia manko de koncizeco. rido.gif

Reen al la supro