Al la enhavo

Ĉu adapti "mia, via" kpt.?

de BeiDirSein, 2009-aprilo-29

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2009-majo-02 07:52:55

bbc:"la" estas adjektivo. Kaj vi povas fari adverbo "le", substantivo "lo" kaj verbo "li".

Heh. Tio estas tre amuze.
Ne. "la" ne estas adjektivo, ghi estas artikolo. La vortoj *le*, *lo* kaj *li* ne ekzistas.

tommjames (Montri la profilon) 2009-majo-02 09:08:34

R2D2!:Laŭ mıa scıo, “la nıa domo” ja eblas.

—Ilhuıtemoc δ
Oni ne povas diri la mia domo ĉar mia ne funckias kiel tute normala adjektivo. Posedaj pronomoj rolas kiel difiniloj, kaj oni ne uzu plian difinilon post la.

El la Detala Gramatiko:

Detala Gramatiko:7.1.3 Malpermesoj de la.

Ne uzu la ĉe frazparto, kiu havas alian difinilon. Aliaj difiniloj estas posedaj pronomoj (§9), tabelvortoj (§11) je U, A aŭ ES, la vorteto ambaŭ, kaj duondifina unu:

Mia dorso doloras. Ne: *La mia dorso doloras.* (Sed ja eblas la mia/via..., se ne aperas posta substantivo [§9.2].)

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-02 10:23:14

darkweasel:
Ne. "la" ne estas adjektivo, ghi estas artikolo. La vortoj *le*, *lo* kaj *li* ne ekzistas.
La vorto "li" ja ekzistas! okulumo.gif
PS: bbc nur ŝercis.
crescence:
Tiu longa priparolo nin ĉiam kondukas al la sama konkludo : la posesivoj adjektivoj estas esceptoj, ĉar ili sekvas la j-regulon kaj la n-regulon, dum la artikolo ne ĝin sekvas. Kaj oni diras que Esperanto estas lingvo sen esceptoj... Ĉu tio vin tre amuzas ankaŭ ?
Ke Esperanto ne havas esceptojn estas nur onidiroj, Esperanto ja havas esceptojn kaj ankaŭ mallogikaĵojn.
Vi pravas, la posedaj pronomoj estas difiniloj kiel 'la', sed ili ankaŭ estas adjektivoj, malkiel 'la', do ili estas gramatike ne samaj.
Estas ankaŭ eble uzi ilin kune, se la substantivo mankas, ekzemple:
Tiu estas via domo kaj ĉi tiu estas la mia.

Imperiestro Mongo (Montri la profilon) 2009-majo-02 12:50:07

crescence:
horsto:do "Mi amas virinon mian" estas ĝusta.
Ĉu tio estas ebla en la naciaj lingvoj ?
Ĉu la angloj diras "wife my" ?
Ĉu la germanoj ? la hispanoj ? ktp.
En franca, tio ne eblas.
Hispanie estas ĝusta:

Le presento a mi mujer = Mi prezentas mian edzinon al vi.
Mujer mía, preséntate = Edzino mia, prezentu vin.

Laŭ mia opinio "la" estas difino vorto kaj radiko per si mem, sed "mia" estas difinilo farita per radikoj: "mi-a". Okazas, ke ambaŭ finiĝas en "a". Tio estas simpla koincido.

IM

bbc (Montri la profilon) 2009-majo-06 09:45:36

PS: bbc nur ŝercis.
Ĝuste!

Mi ŝercis kaj povis klarigi vin, ke 'la' ne estas kutima vorto, sed serva parteto de lingvo, kiel 'kaj', 'kio', 'nu' ktp, do regulas ne agas je ĝi.

Reen al la supro