Al la enhavo

[BLOGO] Ekologiismo pluvarbare

de Rodrigoo, 2009-majo-02

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-majo-02 02:31:19

Estimataj,

mi ekverkis blogon kies celo estas montri, diskuti kaj debati pri la nuna naturmedia krizo. Tie mi montras aspektojn kiuj koncernas al sociemaj, naturprotektemaj kaj pacemaj demandoj.
Mi loĝas en Amazonio, tial mi plej ofte priparolos ĝin. Sed, certe mi volas skribi pri aliaj mondaj aspektoj de la problemaro. Mi, ekzemple, jam skribis pri:

* la nemorala balenfiŝado kiun la japana registaro financas
* Ĉijara Monda Socia Forumo (mi ĉeestis)
* La spuro de la bovaro en Amazonio
* Kio okazos post la protokolo de Kjoto (Kopenhago 2009)
* La tutmonda varmiĝo kaj la popoloj de Amazonio

Do, se vi interesiĝas bonvolu komenti! Unue, ĉar gravegas scii la opinion de la legantoj, due ĉar Ipernity ĝisdatigos la blogon kaj ĝi estos pli videbla, konsekvence pli da personoj scios pri ĝi, kaj legos. Kaj tiu estas la ĉefa celo: diskonigi informojn kaj ideojn.
Mi klopodas verki ion novan almenaŭ unufoje ĉiu semajno, tial mi akceptas konsilojn kaj demandojn!

Tial, bonvolu kontroli ĉe:

http://www.ipernity.com/blog/hod

rideto.gif

Sammondane,
Ĥod

eurimaco (Montri la profilon) 2009-majo-09 17:28:53

Rodrigoo:Estimataj,

Kara amiko Rodrigo.
Bonan tagon!
Mi vere felichigas vin pri la enhavo el via blog. Mi post vizitos ghin.
Mi ankauh havas blogon en tri lingvojn: portugale, france kaj esperante. Mi volas trovi samideanojn por helpi min kun kelkaj artikoloj. Jen la adreso: niajdeziroj.unblog.fr/

Jes, mi pensas ke ni devas fari ion por la avanco de Esperanto. Mi multe dankas al Lernu por la ega ebleco ke ghi donas al ni por la ellernado de Esperanto.
sal.gif

Reen al la supro