Al la enhavo

Vinni Puh

de k.garin, 2007-februaro-28

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

k.garin (Montri la profilon) 2007-februaro-28 12:10:53

Rusiaj esperantistoj havas ludon pri Vini Puh. La tasko de la ludo estas: "Kiu estus Vini Puh (Winnie the Pooh by Alan A. Milne), se li loĝus en diversaj landoj?" Tiun ludon komencis Ajvol.
Ekzemple:
En Rusio - Vanja Puhov aŭ Vinni Vladimiroviĉ Puhin
En Italio - Vinĉenco de Pukini
En Praegiptio - Vinen Puhinhetep
En Hungario - Vinaŝ Puhodi (Sinjorino Mielo! Ĉu similas al hungara nomo?)
En Vjetnamio - Vin Ir Puk
En Esperantujo - Vinio Puho
En Kimrio - Vinnen O'Puh
En Kameruno - Kghvighni Mbpukh
Hispanoj kaj portugaloj povas elpensi longegajn pseŭdonaciajn nomojn kaj tiel plu.
Vi ĉiuj loĝas en diversaj landoj, parolas diverslingve. Vin ankaŭ ĉirkaŭas diverslingvanoj. Krome, germane oni parolas
en Gernanio, Aŭstrio, Svisio, angle oni parolas en Usono, Kanado, Aŭstralio, Anglio mem, portugale oni parolas en Portugalio, Brazilio, Angolo kaj aliaj landoj, en Britio estas Anglio, Kimrio, Skotio kaj Norda Irlando, en Rusio troviĝas Baŝkirio, Tatario, Dagestano (ĝi ankaŭ nomiĝas en Rusio "la Monto da lingvoj" pro ilia plimulto). En ĉiuj tiuj landoj aŭ partoj de la landoj povas ekzisti sia nacia modelo de la nomo. Verŝajne, portugaloj kaj braziloj, angloj kaj usonanoj nomos Puhon diversmaniere.
Kiu interesiĝas aŭ povas iomete legi ruse, bonvolu iri al http://www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t...
Mi kolektos kaj redaktos viajn informojn.
Bonvolu skribi en nacia lingvo kaj en Esperanto, ekzemple ruse: Винни Владимирович Пухин - Vinni Vladimiroviĉ Puhin.

Blanka ursido promenas tra glaciero kaj subite demandas la patrinon.
- Panjo, ĉu ni havis brunajn ursojn inter niaj prauloj?
- Ne, karulo.
- Ĉu grizlojn?
- Ne.
- Verŝajne, ni havis pandon kiel praulo.
- Ne, ni ĉiam estis la blankaj ursoj. Kial vi interesiĝas?
- Panjo, kial do mi tiom frostiĝas?!

Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.

Reen al la supro