Al la enhavo

aĝo

de Kattapa, 2009-septembro-16

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Kattapa (Montri la profilon) 2009-septembro-16 13:42:19

Kiel oni diras en Esperanto kiun aĝon oni havas?

Mi havas nur ekzemplon: 23 jarojn aĝa

(Kaj mi ne scias, ĉu ĝi devas esti dudek trin jarojn aŭ dudek tri jarojn.)

Do, kiel oni povas diri analogo de: I am 23 years old. J´ai 23 ans. Kaj tiel plu.

Rogir (Montri la profilon) 2009-septembro-16 14:01:45

Mi aĝas 23, aŭ mi estas 23-jara.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-septembro-16 14:42:02

Saluton!

Kattapa:(Kaj mi ne scias, ĉu ĝi devas esti dudek trin jarojn aŭ dudek tri jarojn.)
4. La bazaj numeraloj (ne deklinaciataj) estas: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). [...]

La fakto, ke iuj el la bazaj numeraloj finiĝas per vokalo, ne signifas, ke oni povas aldoni -n kaj | aŭ -j.

(Kion vi farus, se vi havus 24 jarojn? Ĉu vi uzus dudek kvarn?)

Kattapa:Do, kiel oni povas diri analogo de: I am 23 years old. J´ai 23 ans. Kaj tiel plu.
Mi havas 23 (= dudek tri) jarojn.

Mi estas 23-jar[aĝ]a.

Mi estas 23-jarulo.

ktp.

Sed ne: Mi estas 23. (analoge al angla I'm 23. aŭ germana Ich bin 23. -- krom se vi estas nombro. rideto.gif)

Kolonjano

darkweasel (Montri la profilon) 2009-septembro-26 15:02:47

La plej ofta formo (laŭ mia sperto de IRC-konversacioj) estas "Mi aĝas 23 jarojn".

russ (Montri la profilon) 2009-septembro-30 06:54:00

Estas pluraj diversaj ebloj.
"Mi havas 23 jarojn"
"Mi estas 23-jaraĝa"
"Mi estas en la aĝo de 23 jaroj"
"Mi aĝas 23 jarojn"
ktp.

Sed NE diru *"Mi estas 23"! Tio estas ofta senpensa eraro de homoj kiuj konas la anglan ("I am 23"). Ĝi ne taŭgas en Esperanto, same kiel en multaj aliaj lingvoj oni NE diras aĝojn tiel, dirante ke homo estas nombro. ridulo.gif

Indas legi diversajn literaturojn en Esperanto por akiri senton pri tiaj esprimoj. Kiel oni diras ĝin ofte varias laŭ nacia lingvo de la parolanto.

Reen al la supro