Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-28 01:06:01

...
Dio mia, ne efektiviĝis la supozo de l' vilaĝanoj. Nun iuj eĉ esprimis, ke ne por milito oni mobilizas. Ili ekmienis libere.
Kontraŭe, tiuj ege konsterniĝis kiuj rigardis la aferon kvazaŭ fremdan kaj nun trovis ĝin kiel sian. Inter la mobiizitaj ankaŭ estis Morita Saburoo. Mi ekkuris al la maljunulo.

tiu sola ĝuis la vesperan malvarmon sur la balkono.
-Onklo, oni kun vokas Saburoon. -La vortoj estis sur mia lango, sed mi senkuraĝe ilin englutis, ekvidinte lian vizaĝon.
-Onklo, malbona afero...
La maljunulo eĥis: -Ve, vi recevis la mobilizan ordonon?

Alkuris najbaroj. Nu tuj li devas sciiĝi. Do, mi decide eldiris.
-Ne mi, sed saburoo.
La mieno de la maljunulo tre rapide ŝanĝiĝis. Li komencis laŭte koleri ne kontraŭ kiu.
...
我的天,村民们的想法没有实现...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-29 01:26:34

...
-Kial oni kunvokas unue nin, malriĉajn kiel preĝejan muson! Krom tio, li ja estas ekstrulo! Ĉe s-ro Endoo, la plej riĉa en la vilaĝo kaj senmanka, multas viroj, sed neniu soldatas. De malriĉulo kiel mi, oni forprenas çciujn filojn, dirante "por la nacio, por la nacio". Jen tial mi estas malriĉa popr ĉiam!

Natura estis lia indigno. Ĉiuj vilaĝanoj kmpatis lin.
La unua filo de la maljunulo rekrutiĝis 3 jarojn pli frue ol mi, kaj baldaŭ post eksiĝo de aktiva militservo malsaniĝis. Kuracisto diris, ke la malsano ŝajne devenis de troa bajonet-skkermadol.

Ĉar la maljunulo eĉ moneron ne rezervis, por prunti kuracmonon li de vis viziti la bienulon Endoo, ĉe kiu la filo servis antaŭ ola rekrutiĝo. Sed sen garanitio la bienulo ne konsevtios. Do li vole-nevole hipotekis sian malgrandan teron kaj apenaŭ depruntis monon.
...
人们为什么第一次一起呼唤我们...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-29 23:30:07

...
Malgraŭ tio la filo ne povis resaniĝi kaj mortis post 2 jaroj, restigante tiom multe da ŝuldo, ke la maljunulo ne povas pagi ĝin eĉ per forvendo de la tuta posedaĵo.

Vere ne nur lia tuta posedaĵo estis forprenita de la bienulo Endoo, sed ankaŭ lia nun sola filo Saburoo devis servi ĉe la lasta por la nepagita sumo.
Travivinte tiajn malfeliĉojn, do la maljunulo havas sufiĉan kialon koleri. Kion ni faru? Ni nur povis silente aŭdi.

La dungito de la viaĝa oficejo alportis mobilzan ordonon. Tiam la maljunulo des pli laŭte kolerkriis kvazaŭ freneze. La dungito surpriziĝis de la neatendita malbeno kaj tuj rapidis returnen. Ankaŭ la najbaroj foriris unu post la alia.
...
尽管如此,这个儿子没有恢复健康,两年后死去...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-31 01:06:01

...
En la sekva tago oni revenigis Saburoon de Endoo. La junulo plendis: -Ek de la diplomiĝo el la lernejo mi suferadis ekspluatadon ĉe la bienulo pro la interezo de l' monsumeto. Kaj nun, mi devas eliri por la nacio forlasante la patron. Kiom da jaroj mi cevos servi de nun? Ah, entute ja por kio mi naskiĝis sur tiu ĉi tero?
Post kelkaj tagoj Sburoo ekiris.

...

Tiu neatendita molilizordono estis kvazaŭ grandegaj kugloj surŝutitaj sur nin vilaĝanojn. De tiam ĉiuj timis, kiam ajn oni povus mobilizi kiun ajn. Kie estis 3 homoj, tie estis parolo pri milito. -Ho ĉielo, ne grandiĝu la milito! -oni ĝemis kaj ĝemnis.

Pasis julio, venis aŭtuno. Kaj en Ŝanhajo okazis afero de leŭtenento Ooyama. Verŝajne la milito vastiĝos! Kiel kutime la deklaro de nevastiĝo estas nur por trompi la atenton de l' mondo. Mi pensis tiel.
...
第二天,人们回到Saburoon de Endoo...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-03 02:09:13

...
Baldaŭ en la 13-a aŭg., fine la Ŝanhaja milito eksplodis fare de l' elŝipigita roto rezidanta en Ŝanhajo.
Onklo Morita devigis sin trinki neŝatatan sakeon kaj kriegis kiel frenezulo.
-Por kio oni militas?
Eĉ se oni ĝin gajnos, mi ne bezonas mian parton.

Nek honoron nek vomaĵon! Nur la filon oni tuj redonu al mi sendifekta! Tiu naskiĝis kiam mi havis 42 jarojn, kaj mia edzino pro tio mortis. Mi do petis rizkaĉon de la najbaroj kaj nutris lin. Kiel mi penegis por kreskigi lin, oni ne povas scii!

Mi vivas subtenata de li sola. Kia ĝojo restus por mi, se li mortus!
Eĉ la vilaĝa policano ne sciante kion fari ŝajnigis sin ne aŭdi.
De tiam oni unu post la alia rekviziciis ŝarĝaŭtojn kaj ĉevalojn, kaj mobilizis eĉ marsoldatojn.
...
不久,在八月十三日...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-04 01:36:56

...
Ju pli mi aŭdis kriegon de onklo Morita, mi, kiu vivis nesufiĉe, des pli maltrankviliĝis pri mi ol pri la alial. Kiel estos al mia familio opost kiam oni min mobilizos? Ankaŭ mi havis ŝarĝon ne malpli ol Saburoo. La avino, kiu superis la aĝon de 70 jaroj, estis malsana kaj pliparton da jaro restis sur la lito; krome la edzino kaj 3 infanoj...

La avino devis esti pli maltrankvila ol onklo Morita. Kiam mi partoprenis en Manĉuria afero, ŝi ĉiutage vizitis la vilaĝan sanktejon kaj dediĉis manĝon por mi.
reveninte hejmen mi aŭdis tion kaj ridis. Terure riproĉis min la maljunulino.

-Sciuk, ke ja dank' al mia ĉiutaga vizito al la sanktejo vi revenis sekure.
Ne plu risu pri ŝi, mi diris en mi kaj pardonpetis: -Avino, jes, vi estas prava. Mi ja eraris.
...
我愈是听到Morita大叔的喊叫...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-04 23:45:07

...
Ankaŭ ĉi-foje se mi iros fronten, ŝi forgesos la malsanon kaj ĉion, kaj ree vizitos la vilaĝan sanktejon ĉiutage. Tiwl, ŝia malsano povos pli graviĝi kaj ŝi antaŭtempe malfortiĝos, kio nur pezigos la ŝarĝon de mia edzio. Timante tion, mi preskaŭ ĉiu vespere legis ĵurnalon por ŝi kaj klarigis kia estas la milito efektive.

-Aŭdu avnjo, la milito ne estas tiel danĝera kiel oni supozas hejme. Sur la ĵurnalo ni ĉiutage trovas multe da mortintoj en batalo. Tiuj, mi diras al vi, trafiĝis je kugloj kaj mortis, ĉar ili volonte riskis danĝeron dezirante gloron kaj famon.

Ĉi-rilate vi trankvilu pri mi. Jes, mi bone lernis per la spertoj dum la lasta milito. Ĉu vi ĝojus, se mi akirus rangon de generalo aŭ centon da ordenoj per mia morto? Ho,ankaŭ mi ne! Kiel mi volus morti postlasante vin kaj la etulojn! Avnjo, mi nepre revenos viva. Atendu kviete.
...
如果,这次我要是去前方...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-06 05:20:30

...
Dume la aŭgustaj tagoj fulme forpasis, kaj jam estis septembro. La milito ne nur ne malgrandiĝis, sed ankaŭ ĉiam pli vastiĝis. Vespere en la 8-a tago oni antaŭanoncis al nia vilaĝo la trian mobilizon. La vilaĝanoj ree kolektiĝis al la vialĝoficejo.

Batis la ceda, dekunua. Sed la ordono ne venis. Pliparto de la vilaĝanoj hejmeniris antaŭ la deka. Restis ĉirkaŭ 20 ekssoldatoj kaj kelkaj servistoj en lka deĵora ĉambro. Pluraj el ili jam ekdormis sidante.

Proksimume je la 12-a mi stariĝis: -Pardonu, mi foriras.
Sasaki, la dua rezervano de 40 jaroj, kaj Onoda, oficisto de militaferoj, kvazaŭ unuanime kokis min: -Ĉifoje estas via vico. Kaj vi foriras?
Jes,mi scias. Ja tial mi volas kunkuŝi kun la edzino kiel eble plej longe.
...
期间,八月的日子闪电般的过去了...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-07 01:13:58

...
La familianoj ankoraŭ ne dormis. La avino el la lito demandis: -Kiujn oni mobukuzis por ĉi fojo?
Ili tiel antaŭtimas! Do mi neniel povis dormiĝi kvankam mi enlitiĝis.

Post apartiĝo de l' patro, mi, malriĉa, kiel mastro de unu familio travivis sufiĉe da malfeliĉoj kaj suferoj. Rememorante tiujn, mi vidis la vizaĝojn de la dormantaj infanoj kaj sentis min kvazaŭ korŝirata.

-Se mi mortos en batalo, kiel dolopran vivon ili devos vivi! Ankaŭ ili suferos malfacilojn kiel mi, aŭ eĉ pli ol mi...
Kiam mi endormiĝis, min vekis la edzino. -Ekstere oni diras, ke ankaŭ al vi venis mobiliza ordono. Mi ektremis. Jam elkrepuskiĝis kaj tute hele estis ekstere.
...
全家的人还都没有睡觉...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-08 00:29:47

...
La edzino denove min vokis: -Leviĝu! Venis multaj najbaroj.
En la loĝĉambro jam troviĝis 14-15. Baldaŭ servisto de l' vilaĝa oficejo alportis la mobilizan ordonon.

En la 8-a de septembro, 45 minutojn post la 5-a mantene, mi ricevis mobilizan ordonon de rezervanoj. Ha, tiu fatala papero!
Tiufoje estis mobilizo de trejnitaj, do la plej notinda el la ĝisnunaj.

Tuj, ja la trian tagon de tio, nome la 11-an sep., ni devis ekiri. Flugis la tempo plena malkvieto kaj timo, de disiĝo de la karaj.
Ĉe la stacidomo ni adiaŭis la vilaĝanojn por la lasta fojo.
...
妻子又一次叫醒我...
senkulpa.gif

Reen al la supro